Mensagens: 13
Idioma: Esperanto
johmue (Mostrar o perfil) 16 de fevereiro de 2015 15:06:44
gandialf:Eble intervjuoj kun konataj esperantistoj pri interesaj temoj? Eg. la denova kun Chuck Smith pri esperantigado de propraj nomoj kaj kial lia vikipedio ne estas ĝusta por Esperanto...Intervjuoj kun (konataj) esperantistoj jes. Tiujn ni ja jam faris kaj denove faros. Verŝajne ni kunportos porteblan studion al grandaj Eo-aranĝoj. Pri temoj kiel la esperantigado de vikipedio mi hezitas, ĉar ni volas eviti temojn pri Esperanto. Ni volas paroli en Esperanto kaj ne pri ĝi. Esperantistoj jam sufiĉe multe parolas pri Esperanto kaj ni en kern.punkto volas paroli pri aliaj temoj.
vikungen (Mostrar o perfil) 16 de fevereiro de 2015 16:59:57
johmue:Mi konsentas kun ĉi tiu vidpunkto, esperantistoj jam parolas sufiĉe pri Esperanto, sed ne sufiĉe en Esperanto pri aliaj temoj.gandialf:Eble intervjuoj kun konataj esperantistoj pri interesaj temoj? Eg. la denova kun Chuck Smith pri esperantigado de propraj nomoj kaj kial lia vikipedio ne estas ĝusta por Esperanto...Intervjuoj kun (konataj) esperantistoj jes. Tiujn ni ja jam faris kaj denove faros. Verŝajne ni kunportos porteblan studion al grandaj Eo-aranĝoj. Pri temoj kiel la esperantigado de vikipedio mi hezitas, ĉar ni volas eviti temojn pri Esperanto. Ni volas paroli en Esperanto kaj ne pri ĝi. Esperantistoj jam sufiĉe multe parolas pri Esperanto kaj ni en kern.punkto volas paroli pri aliaj temoj.
Rangel_Castro (Mostrar o perfil) 19 de fevereiro de 2015 17:59:01
En kutima Androido funkcias kaj la mp3- kaj la m4a-fluo. Ne la opus-kodeko, ĉar ĝi estas tro nova.Mi simple klakis sur la cirkla blanka butono, kiu aperigas la informon "Play episode" sed oni lasas la musmontrilon sur ĝi. Ne zorgu, nun ĉio funkcias. ^^ Gratulon pro via laboro.
Mi rekomendas uzi la aplikaĵojn AntennaPod aŭ Podkicker por aboni nian m4a fluon. Baldaŭ ni instalos apartan abon-butonon sur la retejon.
Kiel vi ekzakte provis ludigi ĝin?