Tartalom

Kio estas magio?

nornen-tól, 2014. november 10.

Hozzászólások: 9

Nyelv: Esperanto

nornen (Profil megtekintése) 2014. november 10. 19:51:43

Mi multfoje aŭdis kaj daŭre aŭdadas kristanojn paroli pri "magio". Mi tute ne komprenas tiun koncepton.

Ekzemple mia bofratino malpermesas al siaj infanoj legi aŭ vidi "Donald Duck" aŭ "Mickey Mouse", ĉar ili estas magiaj. Kion signifas "magia" ĉi-kuntekste?

Unu el miaj amikoj havas tatuaĵon vidigantan lian ahaŭ'on (spiritgvidanton). Kristano diris al li, ke tio estas magiaĵo. Sed la sama kristano havas krucon kaj fiŝon en la dorso de sia aŭto. Kial ahaŭ'o estas magia, sed kruco kaj fiŝo ne?

Ĉi tie, ekzemple la "Danco de la Jaguaro" estas taksita kiel magia. Tamen porti korppecon de sanktulo (ekz. la brakon de Don Bosco) tra la stratoj ne estas magie. Kial?

Kial bruligi fajron por kontakti niajn antaŭulojn estas magia (eĉ satana laŭ iuj), sed bruligi kandelon antaŭ la statuo de sanktulo estas bona kaj beatiga ago?

Kion signifas "magio" kaj "magia"?
Kiam afero estas magia kaj kiam ne?

fizikisto (Profil megtekintése) 2014. november 11. 13:33:13

Estas tute facile:

La anoj de preskaŭ ĉiu religio kredas ke ili superas la aliajn religiojn. Do, la ritoj de la aliaj religioj kompreneble estas trompaĵoj, magioj, ktp. Konsekvence, el la vidpunkto de iu indiĝena religio, ankaŭ la ritoj de la kristanoj estas magioj. Simple traduku "magia" per "alia" aŭ "nekonata".

Ĉu vere iu religio superas alian? Religioj kaj dioj estas inventaĵoj de la homoj. Eble kelkaj inventoj estas pli bonaj ol aliaj laŭ iu vidpunkto, tamen ili nur estas inventitaj kaj do ne rilatas al la "vero".

ustra (Profil megtekintése) 2014. november 11. 15:46:23

Magio estas ke ni kapablas transformi vinon al akvon.

leporinjo (Profil megtekintése) 2014. november 11. 16:29:41

Miaopinie, la unua afiŝo en ĉi tiu fadeno estas magie poezieca. Jen liberversigo:

mia bofratino
malpermesas al siaj infanoj
legi aŭ vidi "Donald Duck"
aŭ "Mickey Mouse",
ĉar ili estas magiaj.

kion signifas "magia" ĉi-kuntekste?
unu el miaj amikoj
havas tatuaĵon vidigantan
lian ahaŭ'on (spiritgvidanton).
kristano diris al li,
ke tio estas magiaĵo.

sed la sama kristano havas krucon
kaj fiŝon en la dorso de sia aŭto.
Kial ahaŭ'o estas magia,
sed kruco kaj fiŝo ne?
ĉi tie, ekzemple la "Danco de la Jaguaro"
estas taksita kiel magia.

tamen porti korppecon de sanktulo
(ekz. la brakon de Don Bosco)
tra la stratoj ne estas magie.

kial?
kial bruligi fajron
por kontakti niajn antaŭulojn
estas magia (eĉ satana laŭ iuj),
sed bruligi kandelon
antaŭ la statuo de sanktulo
estas bona kaj beatiga ago?
kion signifas "magio" kaj "magia"?
kiam afero estas magia kaj kiam ne?

sergejm (Profil megtekintése) 2014. november 12. 5:49:00

Terurĉjo:re-spektu Harry Potter
ne "respektu"
Harry Potter uzas latinon kiel magia lingvo.
En rusaj libroj, oni ofte uzas la ukrainan kiel magia lingvo.

OlivarboFR34 (Profil megtekintése) 2014. november 12. 22:59:41

En la plej arĥajaj kulturoj, t.e. ŝamanaj aŭ animismaj, de popoloj precipe ĉasistoj-plugistoj, la maloj estas plejofte unu. Tiuj homoj rigardas la mondon kiel multforma ĉio nomita ekz. 'misterego'. Iliaj spiritoj estas precipe naturaj (ventoj, ŝtonoj, montoj, bestoj, arbaroj, pejzaĝoj, ktp). Kaj ili kapablas tute akcepti novajn diojn en sian spiritaron. Socie, ili kunvenas kaj kune parolas por decidi. Tiuj kulturoj ne diferencigas religion kaj magion. Same, la profano ne estas vere mal la sakralo. (Tamen mi ne idealigas tiujn kulturojn.)

Poste, la homo kreis la potencon: li komencis regi kaj apartigi la planton, la animalon, eĉ kredis mastri la naturon. Tial li volis estri ankaŭ la homon kaj esti same estrata de homsimilaj potencaj diaj geĉefoj. Fine, ununura inventata ĉiopova dio ĵaluzis la aliajn gediojn, kaj ĉiu spiriteco ekster tiu ĉi sola dio estis rigardata kiel malpli alta aŭ malamika aĵo, alinome magio, sorĉismo. En Eŭropo, nome de dio, mezepoke estis mortigataj eble unu milionon da sorĉistinoj kaj herezuloj. (Kompreneble, mi ne diras ke ĉiuj unudiistoj estas tiaj, nur kelkaj.)

kaŝperanto (Profil megtekintése) 2014. november 13. 16:42:25

ustra:Magio estas ke ni kapablas transformi vinon al akvon.
Ho, mi pensis ke magio estas ke mi kapablas transformi vinon en urinon. okulumo.gif

kaŝperanto (Profil megtekintése) 2014. november 13. 16:52:56

nornen:Mi multfoje aŭdis kaj daŭre aŭdadas kristanojn paroli pri "magio". Mi tute ne komprenas tiun koncepton.

Ekzemple mia bofratino malpermesas al siaj infanoj legi aŭ vidi "Donald Duck" aŭ "Mickey Mouse", ĉar ili estas magiaj. Kion signifas "magia" ĉi-kuntekste?

Unu el miaj amikoj havas tatuaĵon vidigantan lian ahaŭ'on (spiritgvidanton). Kristano diris al li, ke tio estas magiaĵo. Sed la sama kristano havas krucon kaj fiŝon en la dorso de sia aŭto. Kial ahaŭ'o estas magia, sed kruco kaj fiŝo ne?

Ĉi tie, ekzemple la "Danco de la Jaguaro" estas taksita kiel magia. Tamen porti korppecon de sanktulo (ekz. la brakon de Don Bosco) tra la stratoj ne estas magie. Kial?

Kial bruligi fajron por kontakti niajn antaŭulojn estas magia (eĉ satana laŭ iuj), sed bruligi kandelon antaŭ la statuo de sanktulo estas bona kaj beatiga ago?

Kion signifas "magio" kaj "magia"?
Kiam afero estas magia kaj kiam ne?
Ŝajnas ke ili estas "religiaj fundamentistoj", kiu kredas pli je tradukitaj vortoj kaj grandbuŝaj predikistoj ol je Dio. Magia eble signifas "satana" ĉi-kuntekste, sed ili nur blinde sekvas la vortojn de mensoguloj kiuj predikas per timo kaj malamo. Laŭ mi ĉiaj religiaj ceremonioj estas "magiaj" kaj iom stultaj kiam ili estas traktataj kun tro multe da signifo. Kandeloj estas kandeloj, pano kaj vino estas pano kaj vino - estas viaj kredoj kiuj gravas, ne ĝiaj objektoj.

bosredsox24 (Profil megtekintése) 2014. november 19. 20:58:48

Mi neniam aŭdis jam, ke Donald Duck kaj Mickey Mouse estas "magiaĵoj" aŭ "magiistoj".

Eble ĝi klarigus, se mi scius kie vi loĝas. Ĝi eblas esti loka moro aŭ kredo.

Pri la spiritgvidanto - iuj da kristanoj kredas ke magio, sorĉado, spiritgvidantoj, ktp. ĉiuj estas diablartoj, kaj samaĵoj.

Vissza a tetejére