Contenido

se konsideri

de nornen, 11 de noviembre de 2014

Aportes: 15

Idioma: Esperanto

nornen (Mostrar perfil) 11 de noviembre de 2014 21:45:35

Traserĉinte la tekstaron por "se konsideri", mi trovis inter aliaj la jenajn trafojn:

tekstaro:Tamen tio apenaŭ surprizis lin se konsideri, ke temas pri esperantisto.
tekstaro:La nova PIV uzas la LF-isman “Ĉaŭdefono”, eble prave, se konsideri ke KCE intertempe estis akaparita de la Silferanoj.
tekstaro:Li emfazis, ke aliĝo al MOK signifos forigi limimpostajn malhelpojn. Eksterlandaj komercaĵoj povos grandkvante eniri en la ĉinan merkaton, sed se konsideri ke diverslandaj ekonomioj nun iom malprosperas, tiu premo el eksterlando povos esti malpli granda ol en la 90aj jaroj de la pasinta jarcento.
Ĉu iu el vi povus klarigi al mi la uzon de la grasmarkitajn infinitivojn?

Mi persone uzus ion kiel "se oni konsideras", sed mi fakte ne sukcesas kompreni kion celas la infinitivoj tie.
Ĉu tiu ĉi konstruaĵo eblas kun aliaj verboj. Ĉu eblas diri: Vi komprenus, se vidi la faktojn? Ĉu eblas diri: Tio apenaŭ surprizis lin se kontempli, ke temas pri esperantisto?

----
EDITO:
Mi jus trovis tiun ĉi (al mi same strangan) citaĵon de Z:
Z:Nu, kiu disputos, kompreneble, se preni la veron, la vivo en Peterburgo estas la plej bona.
----
EDITO:
Mi trovs tiun ĉi en la PMEG, sed ankaŭ tiu artikolo estas same stranga.

Kirilo81 (Mostrar perfil) 12 de noviembre de 2014 09:27:07

Verŝajne temas pri polonismo (kaj verŝajne ankaŭ rusismo - ruso konfirmu), ekz. se konsideri = jeśli brać/wziąć pod uwagę.
Mi pensas, ke origine temas pri cela/finala infinitivo kun subkomprenata sensubjekta kopulo, do "se (estas) por konsideri" = "se konsiderendas".

Terurĉjo (Mostrar perfil) 12 de noviembre de 2014 14:13:01

Kirilo81:Verŝajne temas pri polonismo (kaj verŝajne ankaŭ rusismo - ruso konfirmu), ekz. se konsideri = jeśli brać/wziąć pod uwagę.
Mi pensas, ke origine temas pri cela/finala infinitivo kun subkomprenata sensubjekta kopulo, do "se (estas) por konsideri" = "se konsiderendas".
mi ne estas fakulo pri la pola, sed en la rusa similaj esprimoj estas tre kutimaj kaj kompreneblaj

se kalkuli ĉiujn nombrojn de unu ĝis cent, eblas vidi, ke la sumo estas 5050

Tamen tio apenaŭ surprizis lin, se konsideri, ke temas pri esperantisto = Tamen tio apenaŭ surprizis lin kun la konsidero, ke temas pri esperantisto.

nornen (Mostrar perfil) 12 de noviembre de 2014 15:12:27

Terurĉjo:se kalkuli ĉiujn nombrojn de unu ĝis cent, eblas vidi, ke la sumo estas 5050
Tio estas ege interesa. Legante tian ĉi frazon, mi fakte dubus pri ĝia signifo.

Ŝajnas ke tia infinitiv-konstruaĵo egalas pli-malpli "oni kalkulas".

Ĉu via ekzemplo signifas "Se oni kalkulus/as ĉiujn nombrojn..."?

EldanarLambetur (Mostrar perfil) 12 de noviembre de 2014 16:13:20

Vidu la jenan, kaj aparte la ekzemplon, kiu komenciĝas "Se lin kompari..." : http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/i-verboj/kvazau...

Mallonge, "se konsideri..." estas mallongigita subfrazo: "se oni konsideru..." (Ekz. en la angla: "if one may/can consider..." )

Terurĉjo (Mostrar perfil) 12 de noviembre de 2014 16:43:56

oni devas ĉiam memori, promenante tra nigra-nigra arbero, ke, se renkonti en ĝi nigran-nigran lupon, oni povas ion perdi

Simon_Gauvain (Mostrar perfil) 12 de noviembre de 2014 21:33:10

Mi komprenas tiajn frazojn sed mi ne spontanee uzus tiun formon.
Tamen tio apenaŭ surprizis lin se konsideri, ke temas pri esperantisto.
Nu, kiu disputos, kompreneble, se preni la veron, la vivo en Peterburgo estas la plej bona.
anstataŭe mi dirus:

"Tamen tio apenaŭ surprizis lin, konsiderante ke temas pri esperantisto."
"Nu, kiu disputos, kompreneble, prenante la veron, la vivo en Peterburgo estas la plej bona."

Ĉu tio ne samsencas?
Tiuj du frazoj esprimas vidpunktojn, ne verajn hipotezojn kiuj necesus uzon de "se".

sergejm (Mostrar perfil) 13 de noviembre de 2014 05:57:51

Simon_Gauvain:
Tamen tio apenaŭ surprizis lin se konsideri, ke temas pri esperantisto.
Nu, kiu disputos, kompreneble, se preni la veron, la vivo en Peterburgo estas la plej bona.
anstataŭe mi dirus:

"Tamen tio apenaŭ surprizis lin, konsiderante ke temas pri esperantisto."
"Nu, kiu disputos, kompreneble, prenante la veron, la vivo en Peterburgo estas la plej bona."
Ĉeĥov, Plenda libro:Preterveturante ĉi tiun stacion kaj rigardante al la vojo tra la fenestro, de mi forflugis la ĉapelo.
Ĉi tio signifas, ke la ĉapelo preterveturis kaj rigardis.
En viaj ekzemploj, tio konsideras kaj kiu prenas.

sudanglo (Mostrar perfil) 13 de noviembre de 2014 12:29:00

Se oni taksas absoluta la regulo ke adverbaj participoj rilatas al la subjekto, tiam la formulo 'se konsideri' prezentas avantaĝon super 'konsiderante'.

Tamen eble la 'regulo' estas tro limiga.

1. Survoje al la stacidomo, venis en mian kapon la ideo ...
2. Marŝante al la stacidomo, venis en mian kapon la ideo ke ..
3. Marŝante al la stacidomo, mi ekhavis la ideon ke..

Ĉu ne iom tro pedante, insisti ke 2. estu reformulita iel kiel 3., dum 1. estas tute korekta, kaj ke neniu misinterpretus 2. - aŭ ĉu vi pensas ke 2. devus esti marŝanta al la .. ?

Cetere, mi ne trovas 'se konsideri' la ekzakta ekvivalento de 'se oni konsideras'. Ĝi ŝajnas pli abstrakta, malpli konkreta.

Kaj ke 'se konsideri' ne ĝeneraliĝis al 'se X-i' en la lingvo (do al kiu ajn verbo), ne ŝajnas mi io grava. Oni povus same komenti ke 'kion fari?', aŭ 'kiel klarigi?' ne tro ĝeneraliĝis?

Se 'se konsideri' estas origine rusismo/polismo, tio ankaŭ ne sajnas al mi io grava.

Kirilo81 (Mostrar perfil) 13 de noviembre de 2014 13:05:35

Sudanglo, mi pensas ke estas nur simpliga regulo de tradukado diri, ke adverba participo priskribas la subjekton.
Kiel ĉiu libera adverbo ĝi rilatas al la ĉefverbo, kaj per tiu oni devas serĉi senchavan subjekton por ĝi.

En via ekzemplo survoje same rilatas al venis, ĝi donas aldonan cirkonstancon (io venis sur la vojo).
Same marŝante rilatas al venis, sed ĝi estas pli ol nura cirkonstanco, nome aldona ago, kaj por tiu oni devas serĉi subjekton. Kaj ŝajne la lingvo ne permesas ĝin serĉi kaŝita en en mian kapon*, sed allasas nur la ununuran subjekton jam ekzistantan, nome ideo. Kaj tio ne donas la celitan signifon.

*Tial ankaŭ marŝanta ne funkcius, sintakse la vorto mian ne estas alirebla por predikativo; eble estus alie kun al mi.

Volver arriba