Al la enhavo

Nek ... Nek... (ĉu bezonas akuzativon?)

de disgustus, 2014-novembro-12

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

disgustus (Montri la profilon) 2014-novembro-12 21:31:43

Kun la vortoj "nek... nek..." en frazo, ĉu mi bezonas uzi la akuzativon? Por ekzemplo:

Mi havas nek tempo, nek mono.

Al mi ŝajnas ne, ĉar "Mi havas" jam akuzivas la vorton "nek," kaj tempo, mono, ktp. simple sekvas post ol la vortoj nek.

Iom da pensoj?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-novembro-12 21:40:19

sendube en la frazo akuzativo estas necesa

mi havas nek tempon, nek monon = mi ne havas tempon kaj monon = mi ne havas tempon, nek monon.

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2014-novembro-12 21:47:13

"La serpento manĝas nek la krokodilon, nek la leonon."
"La serpenton manĝas nek la krokodilo, nek la leono."

Se mi skribas:
"La serpento manĝas nek la krokodilo, nek la leono."
Ĉu tio signifas ke la serpento ne manĝas la krokodilon nek la leonon? Aŭ ke nek la krokodilo, nek la leono manĝas la serpenton?

disgustus (Montri la profilon) 2014-novembro-12 21:54:32

Dankon por la helpo

amigueo (Montri la profilon) 2014-novembro-14 15:53:34

nek = ankaŭ ne

riĉulo:- mi ne havas monon, kaj vi?
malriĉulo:- nek!
riĉulo:- sed "nek"? akuzative aŭ nominative?
malriĉulo:- neke kaj neken

instruisto:- kiu nekehavas monon? kion nekenhavas ge?
lernanto:- nek mi havas nek tempon.

Reen al la supro