前往目錄

Nek ... Nek... (ĉu bezonas akuzativon?)

貼文者: disgustus, 2014年11月12日

訊息: 5

語言: Esperanto

disgustus (顯示個人資料) 2014年11月12日下午9:31:43

Kun la vortoj "nek... nek..." en frazo, ĉu mi bezonas uzi la akuzativon? Por ekzemplo:

Mi havas nek tempo, nek mono.

Al mi ŝajnas ne, ĉar "Mi havas" jam akuzivas la vorton "nek," kaj tempo, mono, ktp. simple sekvas post ol la vortoj nek.

Iom da pensoj?

Terurĉjo (顯示個人資料) 2014年11月12日下午9:40:19

sendube en la frazo akuzativo estas necesa

mi havas nek tempon, nek monon = mi ne havas tempon kaj monon = mi ne havas tempon, nek monon.

Simon_Gauvain (顯示個人資料) 2014年11月12日下午9:47:13

"La serpento manĝas nek la krokodilon, nek la leonon."
"La serpenton manĝas nek la krokodilo, nek la leono."

Se mi skribas:
"La serpento manĝas nek la krokodilo, nek la leono."
Ĉu tio signifas ke la serpento ne manĝas la krokodilon nek la leonon? Aŭ ke nek la krokodilo, nek la leono manĝas la serpenton?

disgustus (顯示個人資料) 2014年11月12日下午9:54:32

Dankon por la helpo

amigueo (顯示個人資料) 2014年11月14日下午3:53:34

nek = ankaŭ ne

riĉulo:- mi ne havas monon, kaj vi?
malriĉulo:- nek!
riĉulo:- sed "nek"? akuzative aŭ nominative?
malriĉulo:- neke kaj neken

instruisto:- kiu nekehavas monon? kion nekenhavas ge?
lernanto:- nek mi havas nek tempon.

回到上端