Berichten: 21
Taal: Esperanto
billpatt1942 (Profiel tonen) 3 januari 2008 19:00:45
Manu-fr pensas pri elekto de infano por prezidanto. Ni en usono jam havas infanon por prezidanto, ĉu tio shajnas strange al vi?
La plej stanga afero estus tio, ke homoj komunikus iu al la alia!
Filu (Profiel tonen) 3 januari 2008 20:08:51
rosto:Tamen franckanadoj verŝajne scias alĥemion.Eble orkolorigita pano estus pli ekzakta traduko, sed ĝi estas ankaŭ longa kaj tedia. Mi pli ŝatas nomi la recepton ora pano, ĉar ne nur ties koloro estas ora (se oni ne sur maldika bakpleto kuiras ĝin), sed ankaŭ ties bongusto estas vera riĉo al la manĝanto.
billpatt1942:La plej stanga afero estus tio, ke homoj komunikus iu al la alia!Tre pesimista tio estas, sed vi eble pravas, ke vera komunikado ne ofte okazas. Ĉu vi legis Schopenhauer, por esti tiel senkuraĝigita pri homoj?
rosto (Profiel tonen) 3 januari 2008 20:14:33
(En mia vortaro estas skribita, ke "ora" ankaŭ signifas "orkolora", kaj mi sciis tion.)
Filu (Profiel tonen) 3 januari 2008 22:01:57
rosto:Alĥemiistoj - tio estis komplimento!Ho! Mi fakte NE sciis pri ora=orkolora. Kaj mi kredis, ke skribante pri alĥemio vi celis indiki kiel ege mi troigis priparolante pri ora pano. (Ho kiel mi hontas pri mia honto! )
(En mia vortaro estas skribita, ke "ora" ankaŭ signifas "orkolora", kaj mi sciis tion.)
Nu! Nur restas al mi danki vin pro via tre afabla komplimento... Dankon, amiko!
rosto (Profiel tonen) 4 januari 2008 00:07:05
Filu (Profiel tonen) 4 januari 2008 01:28:17
rosto:Se al vi plaĉas, mi ankaŭ pripensas uzadon de pluaj komplimentoj: kiromanciisto, astrologo, frenologo, aŭguristo, metafizikisto, numerologiisto.Patafizikisto
Bedaŭrinde mi ne trovis artikolon Esperantan pri patafiziko: ĝi estas scienco pri solvoj imagaj, kreita (aŭ pli ekzakte elkovrita) de la franca verkisto Alfred Jarry. Ekzemple, anstataŭ ol konsideri, ke gravita forco kunigas masojn, patafiziko demandas, kial ni ne konsiderus, ke periferio aligas al si vakon.
Patafiziko ĉe la franca vikipedio
rosto (Profiel tonen) 4 januari 2008 11:30:05
Io ne povas iĝi, ĉar se tio jam estas iĝinta, tio do ne iĝas, sed estas.
Estas bele, ĉu?
Filu (Profiel tonen) 4 januari 2008 14:58:05
rosto:Io ne povas iĝi, ĉar se tio jam estas iĝinta, tio do ne iĝas, sed estas.Sed se io estas iĝanta?
Estas bele, ĉu?
Mi iĝas pli bona je la ĵonglarto >> Temas pri ŝanĝo, kiu ĉiutage prenas min kie mi atingis kaj alportas mi al pli sperta stato, ĉu ne? Mi ja jam estas pli bona ol hieraŭ, sed praktikante ankoraŭ (espereble) pliboniĝas mi.
Iĝado tiukaze estas esprimo de la movo observata. Ekzemple, rulanta aŭto estas iĝanta aliloken, eĉ se ĝi jam estas en alia loko ol antaŭe. Almenaŭ miaopinie...
rosto (Profiel tonen) 4 januari 2008 17:32:56
billpatt1942 (Profiel tonen) 4 januari 2008 19:31:17
Respondo: Ne, mi ŝercas. Kiu estas Ŝopenhaŭer? Vere, mi citas amikon, kiu estas inĝeniero [Turfler, 1986]. Li diris la plej granda mito pri komunikado estas tio, ke ĝi estis okazinta. Eble, ĉar li kaj mi parolas angle, kaj oni povas diri nenion tre facile angle kun multaj vortoj, tiel mi nun faras.