Więcej

Frenezaj ideoj

od rosto, 30 grudnia 2007

Wpisy: 21

Język: Esperanto

rosto (Pokaż profil) 30 grudnia 2007, 11:00:55

Kiu povas elpensi la plej frenezan, la plej strangan, la plej stultan ideon?

Ekzemplo: fari kosman ŝipon el la planedo Terro kaj flugi al aliaj steloj, eble ni renkontos aliajn civilizojn.

Ekzemplo 2: sekigi ĉiujn riverojn, igi akvon kuri laŭ rektaj kanaloj. Aspektus bele.

Ekzemplo 3: ĉesi uzi fruktojn de civilizo kaj komenci vivi nature. Iradi ankaŭ nude. Estus nature.

k. t. p.

Rao (Pokaż profil) 30 grudnia 2007, 12:19:43

Lerni Esperanton rido.gif

tomasoavro (Pokaż profil) 30 grudnia 2007, 13:03:57

1) Malfermi ĉiuj landlimoj
2) Ŝanĝi armeoj por kutima polico

manu_fr (Pokaż profil) 31 grudnia 2007, 10:15:47

(tiu ĉi fadeno estas ege inspiranta, mi trovas ! Dankon Rosto !)

babili kun ĉiuj la bestoj, interkomuniki nature kun ili,

vojaĝi senkorpe, pli rapide ol la lumo mem

konekti elektronikajn memorojn rekte en cerbo,

ŝanĝi vojlinion de Tero por viziti aliajn galaksiojn

elekti infanon kiel prezidanto

celi esperanton unike por la paco en la mondo

trovi novajn kolorojn por farbi ĉiam pli belan mondon

gravedi virojn

ŝanĝi petrolon en akvo

...

sal.gif

rosto (Pokaż profil) 2 stycznia 2008, 13:17:47

Eble mi devis meti ĉi tion fadenon en "Humuro". Sed mi ekpensis ke ĉi tio estas tamen pli vidpunkto.

Al Matilda: havi frenezan ideon kaj esti freneza ne estas samo.

rabhiuz (Pokaż profil) 3 stycznia 2008, 05:22:35

Kuiri franca rostpano (ankaŭ nomata "ova rostpano" kaj "pano perdita") sur maldika bakpleto. La tranĉaĵoj de pano iĝas nigraj tuj.

rosto (Pokaż profil) 3 stycznia 2008, 10:11:42

Rostpano. Ĥa-ĥa-ĥa! rido.gif

leporo (Pokaż profil) 3 stycznia 2008, 11:59:28

Fari veturilon, kiu movas per forto de homaj pensoj.

Filu (Pokaż profil) 3 stycznia 2008, 15:13:24

rabhiuz:franca rostpano (ankaŭ nomata "ova rostpano" kaj "pano perdita")
Ni ne forgesu pri la franckanada nomo: ora pano (beletas, ĉu ne?)

rosto (Pokaż profil) 3 stycznia 2008, 15:32:34

Tamen franckanadoj verŝajne scias alĥemion.

Wróć do góry