Đi đến phần nội dung

Blogisto Plagiatis Min

viết bởi jaidit, Ngày 17 tháng 11 năm 2014

Tin nhắn: 6

Nội dung: Esperanto

jaidit (Xem thông tin cá nhân) 07:33:54 Ngày 17 tháng 11 năm 2014

La rusa blogo ne plu uzas blogaĵojn de mia blog impofthediverse.blogspot.com. Multefoje, mi petis ke li foriris mian verkon. Li (fine) respondis.

Notu: Ĉar li forigis mian verkon, mi forigis mian plendon.

alonsososo (Xem thông tin cá nhân) 20:47:03 Ngày 18 tháng 11 năm 2014

Bedaŭrinde mi ne povas helpi, sed diri, ke mi pro tio afero eksciis pri via leginda blogo.

Rujo (Xem thông tin cá nhân) 00:52:01 Ngày 19 tháng 11 năm 2014

Saluton al ĉiuj. Gratulojn al jaidit. Via blogo estas tre interesa, kvankam en la angla. Via indigno helpis reklami vian blogon. Mi apogas la vortojn de Ĉevino kaj Alonsososo. Usonanoj devus rezigni esti tiel individuemaj, almenaŭ favore al Esperanto.okulumo.gif

jaidit (Xem thông tin cá nhân) 02:59:12 Ngày 23 tháng 11 năm 2014

Unue, mi volas diri ke (finfine) la verko estas sole ĉe mia blogo.

Due, aŭtoroj havas rajtojn. Oni povas legi mian blogon (www.impofthediverse.blogspot.com) tute senkoste. Tio ne sufiĉos?

Kial mi zorgis ke alia uzis mian blogon ĉe sia blog? Kiam mi diris ke la blogo estas ĝi ne estas senkosta al mi. Mi elspezas mian tempon kaj laboron por krei blogaĵojn. Kiam homoj legas mian verkon en alia loko, mi ne scias ke ili legis ĝin. Oni pagas per okuloj. Oni ankaŭ povas danki min.

Lia blogo estas pli maljuna kaj pli granda ol la mia, do, Google decidis ke lia blogo estas pli bona loko por legi mian verkon. Mi ne petas por via mono, sed kiam alia prenas vian okulojn, mi havas nenion.

Fine, kial la angla, kiam ŝajnas ke mi povas verki esperante? Mi certe povas krei blogaĵon en Esperanto. Sed, nuntempe, mi volas praktiki anglan verkadon. Ĉar mi estas esperantisto, la temo de la frua usona movado interesas min. Mi malpli ofte verkis pri aliaj lingvoj, sed certe mi ne verkos pri Volpuko volapuke.

Mi esperas ke aliaj ĝuos mian blogon. Kaj mi promesas ke en la estonteco, mi okaze verkos Esperante.

Christa627 (Xem thông tin cá nhân) 05:37:30 Ngày 25 tháng 11 năm 2014

jaidit:Mi malpli ofte verkis pri aliaj lingvoj, sed certe mi ne verkos pri Volapuko volapuke.
Ho, kial ne? Haha ridego.gif.

jaidit (Xem thông tin cá nhân) 00:55:03 Ngày 27 tháng 11 năm 2014

Ĉar mi ne parolas volapuke. Sed mi konas volapukistojn.

Quay lại