メッセージ: 41
言語: Esperanto
Altebrilas (プロフィールを表示) 2014年11月30日 17:46:41
Bedaŭrinde la respondo ne estas matematika. La frazoj iĝos pli longaj kaj malpli bone kompreneblaj, sed oni ne povas paroli pri minimuma kvanto da morfemoj.
Mi konstatis, ke preskaŭ ĉiuj kreintoj de konstruitaj lingvoj komencis kun vortprovizon de ĉ. 1000 morfemoj, kaj poste la listo plilongiĝis. Mi supozas, ke 1000 estas optimala por la lernado, sed 2000 estus pli optimala por esprimi sin.
Sed lerni morfemojn ne sufiĉas: iuj kunmetaĵoj estas lernendaj kiel vortoj. Ekzemple "esperanto" estas plejofte lingvo, kaj malofte "iu, kiu esperas". "Vortaro" estas vorto-serĉilo, sed ne frazo. Tion oni devas parkere scii. Tamen la kunteksto povas helpi komprenon.
Mi imagis iun bazan esperanton, kiun ciu esperantisto devus lerni, por simple paroli al komencantoj. Sed pripensinte, mi konstatis ke tio devigus al la uzantoj enmemorigi unu plian econ de la radikoj: ĉu ili estas bazaj aŭ ne. Tial, tia solvo estas pli bona por skribaj tekstoj, kiam programoj povas aŭtomate averti nin pri malfacila vorto, kaj proponi pli simplajn anstataŭojn.
SEN7759 (プロフィールを表示) 2014年11月30日 18:45:18
Altebrilas:Se la vortaro de Konciza Baza lernolibro estos 1000 morfemoj, do multe da lernantoj ne finos legi la lernolibron aŭ preferos la .
Mi konstatis, ke preskaŭ ĉiuj kreintoj de konstruitaj lingvoj komencis kun vortprovizon de ĉ. 1000 morfemoj, kaj poste la listo plilongiĝis. Mi supozas, ke 1000 estas optimala por la lernado, sed 2000 estus pli optimala por esprimi sin.
Altebrilas (プロフィールを表示) 2014年12月1日 11:39:46
Eĉ Churchill subtenis BE, sed ĝi tamen ne sukcesis.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Baza_Angla
amigueo (プロフィールを表示) 2014年12月1日 12:25:54
neniu abomenu esperante multsinoniman, oni lernu naĝi tian, plejtuje.
amigueo (プロフィールを表示) 2014年12月1日 14:42:49
SEN7759 (プロフィールを表示) 2014年12月1日 17:13:15
Altebrilas:Ĉu pro la 850 vortoj? Eble la ĉefa signifo de tiuj vortoj estas rapide lernebla, sed mankas parolantoj kiuj konsentas limigi sin je tiu vortlisto.La komencantoj scias malpli da morfemoj, ol 850 kaj
nombro da Esperantistoj estas nur 2 milionojn.
yugary (プロフィールを表示) 2014年12月2日 3:39:51
vidas vandenis:Estas mirinde. Nur por kio? Jes, mi estus kontenta pri semajnaj tagoj. Nun tre komplike estas rememori kia tago estas ĵaŭdo, vendredo, mundo, lundo ktp, krome sabato.Nomi la semajntagojn per numeraloj estus problemo, ĉar la diversaj popoloj ne interkonsentas pri tio, kiu tago estas la unua de la semajno. En la donita listo, lundo estas rigardata kiel la unua tago, sed en multaj landoj (kaj en la Biblio), dimanĉo estas la unua tago. Kiam mi vidas kalendaron kiu montras lundon kiel la unuan tagon, mi trovas tion stranga kaj konfuziga.
nornen (プロフィールを表示) 2014年12月2日 4:28:38
SEN7759:vintro ~ malsomero (malvarmopartjaro)Ne ĉie la somero estas varma kaj la vintro estas malvarma. La tero havas du duonglobojn. Kaj ankaŭ sur la norda duonglobo la simpla ekvacio "somero=varma; vintro=malvarma" ne ĉiam ĝustas, ekzemple inter la tropikoj.
En Gvatemalo la vintro (nov-apr) kaj la somero (maj-okt) havas la saman varmecon, tamen la vintro estas seka kaj la somero malseka.
Krom tio, via morfemaro ŝajnas al mi bonega laboro.
SEN7759 (プロフィールを表示) 2014年12月2日 6:03:19
nornen:Dankon! Mi korektis.SEN7759:vintro ~ malsomero (malvarmopartjaro)Ne ĉie la somero estas varma kaj la vintro estas malvarma.
Krom tio, via morfemaro ŝajnas al mi bonega laboro.
SEN7759 (プロフィールを表示) 2014年12月2日 6:14:27
yugary:La ekzemploj ne estas devigaj. Vi povas diri la daton.
Nomi la semajntagojn per numeraloj estus problemo, ĉar la diversaj popoloj ne interkonsentas pri tio, kiu tago estas la unua de la semajno. En la donita listo, lundo estas rigardata kiel la unua tago, sed en multaj landoj (kaj en la Biblio), dimanĉo estas la unua tago. Kiam mi vidas kalendaron kiu montras lundon kiel la unuan tagon, mi trovas tion stranga kaj konfuziga.