Kwa maudhui

Pri konspiruloj

ya ustra, 23 Novemba 2014

Ujumbe: 11

Lugha: Esperanto

ustra (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2014 11:54:58 asubuhi

Usonaj kaj britaj psikologoj kaj sociologoj diras, ke datumo indikas, kontraŭ la amaskomunikilaj stereotipoj, ke "konspiruloj" ŝajnas esti pli prudentaj ol uloj kiuj akceptas oficialajn versiojn de pridisputataj kaj kontestataj aferoj.
Fonto: Natural News

La termino "konspirulo" estas invento de la CIA

Korekto:
"Konspirteoriisto" estas la ĝusta termino.

ustra (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2014 2:56:45 alasiri

Estas ja ĉiam la aliaj kiuj nomas nin mempensulojn "konspiruloj". =)

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2014 10:06:01 alasiri

Ĝusta traduko estas konspirteroisto. Konspirulo ne emas vidi konspirojn ĉie, simple vidas sian propran konspiron.

Ĝis, Novatago.

Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2014 10:19:11 alasiri

ustra:La termino "konspirulo" estas invento de la CIA
Difficile estas satiram non scribere. ridego.gif

jgbenitez (Wasifu wa mtumiaji) 24 Novemba 2014 2:51:16 asubuhi

Laŭ mia vidpunkto, ekzistas uloj kiuj algluas al la movado nomita "konspirteroismo" pro iu persona sperto. Ili malkovras ion, kion kondukas al alia informo, (kaj alia kaj alia...), ĝis ili subite mergas en la maro de konspiro teorio...
Kio estas interesa punkto, estas ke vi povas fini tie, komencante per preskaŭ ajna hazarda afero.

Esploru la historio de religio, aŭ historio de scienco, aŭ de politiko, aŭ de ekonomio, kaj vi eble finos ĉe konspiro teorio. Demandu pri la kialo de la militoj aŭ la kialo de homa suferado kaj vi eble finos en la Konspirteorio. Esploru pri NIFO fenomeno, aŭ historio de lingvoj, aŭ historio de homa droguzado, legu pri esoterismo aŭ historio de la komunismo kaj vi eble finos en la Konspirteorio. Se vi demandas pri la kialo de konkerojn en antikveco, grandajn masakrojn; se vi demandas pri la grandaj antikvaj kulturoj vi eble povus fini en Konspirteorion.

Fine! Mi povas daŭri nomanta aferojn kiujn emas konduki vin al la Konspirteorio, sed kio mi vere volas diri kun ĉi tio, estas ke, ne estas io, kiu venas de solan fonton. Ne ekzistas nur unu fonto por la Konspirteorio; kaj tute NE estas nova tendenco, pelitaj tra blogoj ĉe interreto.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 24 Novemba 2014 7:41:51 asubuhi

ustra:
Usonaj kaj britaj psikologoj kaj sociologoj diras, ke datumo indikas, kontraŭ la amaskomunikilaj stereotipoj, ke "konspiruloj" ŝajnas esti pli prudentaj ol uloj kiuj akceptas oficialajn versiojn de pridisputataj kaj kontestataj aferoj.
Fonto: Natural News

La termino "konspirulo" estas invento de la CIA
Vi citas du konspirteoristajn retejojn. Vi estas freneza se vi pensas ke tio estus bona ideo. Almenaŭ citu laoriginalan fonton.

ustra (Wasifu wa mtumiaji) 24 Novemba 2014 10:58:40 asubuhi

novatago:Ĝusta traduko estas konspirteroisto. Konspirulo ne emas vidi konspirojn ĉie, simple vidas sian propran konspiron.
Jes, vi pravas.

jgbenitez:Laŭ mia vidpunkto, ekzistas uloj kiuj algluas al la movado nomita "konspirteroismo" pro iu persona sperto. Ili malkovras ion, kion kondukas al alia informo, (kaj alia kaj alia...), ĝis ili subite mergas en la maro de konspiro teorio...
Kio estas interesa punkto, estas ke vi povas fini tie, komencante per preskaŭ ajna hazarda afero.

Esploru la historio de religio, aŭ historio de scienco, aŭ de politiko, aŭ de ekonomio, kaj vi eble finos ĉe konspiro teorio. Demandu pri la kialo de la militoj aŭ la kialo de homa suferado kaj vi eble finos en la Konspirteorio. Esploru pri NIFO fenomeno, aŭ historio de lingvoj, aŭ historio de homa droguzado, legu pri esoterismo aŭ historio de la komunismo kaj vi eble finos en la Konspirteorio. Se vi demandas pri la kialo de konkerojn en antikveco, grandajn masakrojn; se vi demandas pri la grandaj antikvaj kulturoj vi eble povus fini en Konspirteorion.

Fine! Mi povas daŭri nomanta aferojn kiujn emas konduki vin al la Konspirteorio, sed kio mi vere volas diri kun ĉi tio, estas ke, ne estas io, kiu venas de solan fonton. Ne ekzistas nur unu fonto por la Konspirteorio; kaj tute NE estas nova tendenco, pelitaj tra blogoj ĉe interreto.
Bonege skribite!
La vorto "konspirteorio" celas nur al la misfamigo de disidentoj. Kiel mi supre skribis, estas ĉiam la aliaj, eble oni povas nomi ilin konformistojn, kiuj uzas ĉi tiun terminon.

mihxil:Vi citas du konspirteoristajn retejojn. Vi estas freneza se vi pensas ke tio estus bona ideo. Almenaŭ citu laoriginalan fonton.
Vi estas la pruvo, ke ĉi studaĵo ĝustas. =)

Simon_Gauvain (Wasifu wa mtumiaji) 24 Novemba 2014 2:35:56 alasiri

ustra:La vorto "konspirteorio" celas nur al la misfamigo de disidentoj.
Tio estas vera. Tamen estas menciinda ke tio tute ne montras, ke ĉiuj disidentoj pravas: ankaŭ ili povas erari, misdedukti, paranoji... Tio okazas eĉ al kleraj homoj.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 24 Novemba 2014 6:20:11 alasiri

ustra:Vi estas la pruvo, ke ĉi studaĵo ĝustas. =)
Eble la studo ĝustas, sed ne via interpreto. Kiel kutime. Rimarku ke la studo temas pri forumoj pri 9/11-konspiraĵoj. Evidente tio ne ĝeneraligeblas tiel kiel vi faris. Kaj kiu emus afiŝi je tiaj forumoj? Nu, almenaŭ ne normalaj homoj.

kaŝperanto (Wasifu wa mtumiaji) 25 Novemba 2014 3:31:21 alasiri

Simon_Gauvain:
ustra:La vorto "konspirteorio" celas nur al la misfamigo de disidentoj.
Tio estas vera. Tamen estas menciinda ke tio tute ne montras, ke ĉiuj disidentoj pravas: ankaŭ ili povas erari, misdedukti, paranoji... Tio okazas eĉ al kleraj homoj.
Citita pro vereco

Kurudi juu