본문으로

Reta literatura revuo?

글쓴이: Eltwish, 2014년 11월 27일

글: 2

언어: Esperanto

Eltwish (프로필 보기) 2014년 11월 27일 오전 1:48:17

Saluton! Ĉu iu konas ian bonan, senpagan, retan revuon pri literaturo en Esperanto? Mi tre ŝatus eble monate legi novajn rakonktojn kaj eseojn en la lingvo, kaj eble partopreni, paroli pri la verkoj, ktp. Mi scias, ke ekzistas bonaj revuoj kiel la Beletra Almanako, sed ĉar ĝi ne legeblas rete, ĝi ne havas retan diskutkomunumon (kaj mi ne havas la monon mendi ĝin).

Mi certe ne kulpigas pagajn revuojn pro esti pagaj, sed ŝajnas al mi, ke senpaga revuo utilus al ĉiuj: pli da homoj povus legi nialingvan literaturon, verkistoj trovus pli da legantoj, ktp. Kaj mi kredas ekde longe, ke verki kaj kulturumi pri interesaj kreemaĵoj estus unu el la plej efikaj varboj por Esperanto.

dombola (프로필 보기) 2014년 11월 29일 오전 1:13:10

Eltwish:Saluton! Ĉu iu konas ian bonan, senpagan, retan revuon pri literaturo en Esperanto? Mi tre ŝatus eble monate legi novajn rakonktojn kaj eseojn en la lingvo, kaj eble partopreni, paroli pri la verkoj, ktp.

Mi certe ne kulpigas pagajn revuojn pro esti pagaj, sed ŝajnas al mi, ke senpaga revuo utilus al ĉiuj: pli da homoj povus legi nialingvan literaturon, verkistoj trovus pli da legantoj, ktp. Kaj mi kredas ekde longe, ke verki kaj kulturumi pri interesaj kreemaĵoj estus unu el la plej efikaj varboj por Esperanto.
Eble Esperanta Retradio povos utili al Vi!
Vi povos legi, aŭdi kaj komenti!

Aliflanke Facila Vento enhavas taŭgajn rakontojn aŭdeblajn por komencantoj!

다시 위로