去目錄頁

Ĉu PAG estas tiel malbona?

Bruso, 2014年11月29日

讯息: 5

语言: Esperanto

Bruso (显示个人资料) 2014年11月29日下午12:56:46

En ti ĉiu recenzo laŭ Don Harlow pri La Bona Lingvo de Claude Piron, Harlow diras:
La francoj aparte grave rolis en la evoluigado de la lingvo, kaj sekve oni transportis la praktikojn kaj antaŭjuĝojn de la francoj al la "oficiala" Esperanto ĝis eksterordinara grado. Unu franca praktiko/antaŭjuĝo estas troiga deziro por lingva ordo; tion oni povas vidi en la Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, kies kunverkinto estas franca intelektulo Gaston Waringhien; tiu verko, kiel priskriba dokumento, devas esti sur la librobreto de ĉiu serioza esperantisto, sed kiel preskriba dokumento ĝi estas forbruligenda.
Forbruligenda? Ĉu PAG estas tiel malbona? Opinioj?

Centaŭro (显示个人资料) 2014年11月29日下午3:06:38

PAG Estas simple tro komplika, mi komparas ĝin al bikino t.e. montras ĉion, sed ne la esencan. Mi milfoje preferas la PMEG de Bertilo Wennergren. G. Waringhien kaj K. Kalocsay estis eminentaj intelektuloj, kiuj havis la jenan celon: " Ĉu ni povas kompliki, do kial ni devas faciligi? Laŭ mi tia estis ilia devizo. Claude Piron pravegas!.

akueck (显示个人资料) 2014年11月29日下午3:39:00

Bruso:
Forbruligenda? Ĉu PAG estas tiel malbona? Opinioj?
Respondon vi trovas en pagho 8 de BK I:
BK I:Tamen BK I ne volas konkurenci kun la gvidaj gramatikoj PAG 1985 kaj PMEG 2013. Ili havas alian aliron, nome priskribas Esperanton, kiel ĝi – laŭ la impreso de siaj aŭtoroj - fakte estas. Multloke ambaŭ gramatikoj ne severe distingas inter la diversaj gradoj de devigeco, kiun preskribas la Fundamento (oficiala, Akademia, Zamenhofa, antaŭfundamenta, postfundamenta, aliaj aŭtoroj), sed miksas la diversajn nivelojn. Same bedaŭrinde ankaŭ faras la Akademio, ekz. en OI 19 de 2012-07-134. BK kontraste klopodas konsekvence apliki la regulojn troveblajn en la Deklaracio pri la esenco de la esperantismo kaj la Antaŭparolo al la Fundamento. Pri multaj demandoj ĝi venas al samaj rezultoj, tamen
kun pli Fundament-bazita argumentado.

Altebrilas (显示个人资料) 2014年12月4日下午7:10:06

PAG estas nur priskribo de esperanta sintakso, kiu estas parolata kaj skribata de la realaj esperantistoj. La Fundamento estas la sola regularo kiu estas obeenda.

Kirilo81 (显示个人资料) 2014年12月4日下午8:42:15

La problemo de PAG ne estas, ke ĝi estas komplika (lingvo estas komplika afero), sed ke ĝi enhavas fantaziaĵojn, kiuj ne havas realan bazon en la lingvo aŭ lingvistiko, ekz. la "prepozitivo", la substantiva formo de la artikolo lo, multaj reguloj pri la vortfarado ktp.
PMEG multe pli fidinde priskribas la realan lingvon.

回到上端