Wpisy: 66
Język: Esperanto
Lakiro (Pokaż profil) 2 grudnia 2014, 17:28:00
Ekzemple kapitalisma Jemeno ne povas konkuri kun komunisma Ĉinio, kaj male komunisma Kubo ne povas konkuri kun kapitalisma Italio.
Jes, teorie la kapitalismo subkomprenas plej intensan industrian evoluon, ol la socialismo. Tamen diferenco en la vivnivelo de la homaro en la kapitalisma sistemo estas pli granda, ol en la socialisma (komunisma). Ekzistas ĉiam kontentaj homoj kaj homoj, kiuj konstante serĉas pecon da pano. Tio koncernas ajnan landon.
ustra (Pokaż profil) 2 grudnia 2014, 18:09:14
En ĉi tiu verko li starigis la jenajn tezojn (germane) pri la tutmondiĝo post la kolapso de Sovetunio:
1.
La nombroj de senlaboruloj tutmonde atingos neatenditajn dimensiojn.
2.
La salajroj falos je senprecedenca minimumo.
3.
Ĉiuj sociaj sistemoj kolapsos kun la bankroto de la ŝtato. Pensiaj pagoj unue. Ekigilo estas tutmonda ekonomia krizo de nekredebla dimensio, kiu spekulantoj kaŭzis.
4.
Ĉirkaŭ 20 jaroj post la pereo de komunismo, homoj denove malsatmortos en Germanio.
5.
La minaco de internaj militoj draste kreskos tutmonde.
6.
La reganta elito estos devigata teni privatajn armeojn por ilia protekto.
7.
Por asekuri ilian regadon, ĉi tiu elito frue kreos la ĉioman observadan ŝtaton kaj enkondukos tutmondan diktaturon.
8.
La sindonemaj helpuloj de ĉi financa nobelaro estas koruptaj politikistoj.
9.
La financa mondo kiel ĉiam stimulas nacionalismon (faŝismon), kian oni ne spertis antaŭe. Ĝi funkcias kiel garantianto kontraŭ eble refortiĝanta komunismo.
10.
Celante al la konservo de potenco, oni reduktos la mondan loĝantaron je minimumo. Tio okazas pere artefarite generitaj malsanoj. Biologiaj armiloj estos deklaritaj kiel epidemioj. Sed ankaŭ celitaj malsatmizeroj kaj militoj estos aplikataj.
Kiel kaŭzo servas la ekkonon, ke la plej multaj homoj ne povas financi siajn proprajn nutradon kaj la riĉuloj estus devigataj helpi alikaze estiĝus granda kaj danĝera konflikt-potencialo por ili.
11.
Grandaj potencoj militos pere armiloj de amasa detruo pro krudmaterialoj kaj potenco.
12.
La homaro spertos la plej senskrupulan, mizantropan sistemon, kian la homaro ne spertis antaŭe.
La sistemo kio respondecas pri ĉi krimoj nomiĝas "senkontrola kapitalismo".
GianniGO (Pokaż profil) 2 grudnia 2014, 21:47:51
Se vi ne bedaŭras, mi volus nur kompreni kun via helpo se por italoj estus pli bone teni la euran valuton au ŝangi valuton kaj reakiri la MONAN SUVERENECON.
Tiu estas tre grava temo rilata al la estonto kaj la bonstato Itala kaj Eŭropa - tio estas itala kaj eŭropa civitanoj: CIUJ NI.
Pardonpeti kaj dankon!
baibaibibi (Pokaż profil) 2 grudnia 2014, 22:05:25
GianniGO:Mi dankas vin por viaj interesaj ideoj (ke mi volus pliprofundigi in alia debato), sed mi komencis tion debaton por diskuti alian temon.Trankvila amiko, mi pensas ke ĉi tie neniu ekparolis pri la marsanoj, la valuto dependas de ekonomio,ktp. pri tio oni parolas ne pri eksterteranoj!
Se vi ne bedaŭras, mi volus nur kompreni kun via helpo se por italoj estus pli bone teni la euran valuton au ŝangi valuton kaj reakiri la MONAN SUVERENECON.
Tiu estas tre grava temo rilata al la estonta kaj la bonstato Itala kaj Eŭropa - tio estas itala kaj eŭropa civitanoj: CIUJ NI.
Pardonpeti kaj dankon!
ustra (Pokaż profil) 3 grudnia 2014, 09:43:13
GianniGO:Se vi ne bedaŭras, mi volus nur kompreni kun via helpo se por italoj estus pli bone teni la euran valuton au ŝangi valuton kaj reakiri la MONAN SUVERENECON.Jes, necesas forigi la Eŭro-n. Sed suvereneco estas nur bela revo - ĝi ne ekzistas.
Observu la Ukrainion ĉar tie ĉi la Okcidento montras sian veran grimacon.
klmn (Pokaż profil) 5 grudnia 2014, 11:24:08
GianniGO:Mi dankas vin por viaj interesaj ideoj (ke mi volus pliprofundigi in alia debato), sed mi komencis tion debaton por diskuti alian temon.Gianni, mi devas seniluziigi vin - eŭro estas nur peco de papero, nur ilo por plifaciligi monan interkomunikadon.
Se vi ne bedaŭras, mi volus nur kompreni kun via helpo se por italoj estus pli bone teni la euran valuton au ŝangi valuton kaj reakiri la MONAN SUVERENECON.
Tiu estas tre grava temo rilata al la estonto kaj la bonstato Itala kaj Eŭropa - tio estas itala kaj eŭropa civitanoj: CIUJ NI.
Pardonpeti kaj dankon!
Ĉi tie tre ĝustas Esperanto kiel analogio - ĝi estas bona ilo por plifaciligi interkomunikadon. Sed ni ne rajtas kulpigi Esperanton se en la mondo daŭre okazas la militoj, malgraŭ ke ni nomas Eon je lingvo de la paco.
Fakte Italio (kaj multaj aliaj landoj) jam delonge ne koincidas Mastriĥtajn kriteriojn (nek pri ŝtata ŝuldo, nek pri elspeza deficito, nek pri aliaj), do estus tute juste kaj sane por ekonomiko de eŭro-regiono se tiuj ŝtatoj perdus la rajton uzi eŭron. Ĉar alimaniere, ni vidas, la striktaj financaj reguloj iĝas tre flekseblaj kaj ne egalaj por ĉiuj.
Ekonomiko dependas de pluraj aliaj kondiĉoj. Se Italio ne ŝanĝos sian ekonomikan politikon, ne vere gravas se vi uzos lirojn denove, aŭ daŭros kun eŭroj.
Kvankam, iomete konante la italajn politikistojn kaj financan historion de Italio, mi antaŭvidas ke via "riparo" de ekonomiko rezultos nur per kresko de nuloj sur monbiletoj.
Dezirante ĉion plej bonan.
P.S. Ne admiru devalutigon. Tio ne estas kuracilo kontraŭ ĉiuj malsanoj sen perdi nenion.
ustra (Pokaż profil) 5 grudnia 2014, 16:51:56
klmn:Gianni, mi devas seniluziigi vin - eŭro estas nur peco de papero, nur ilo por plifaciligi monan interkomunikadon.Paper-mono estas ŝuldbileto. Mono estas postulo redoni ŝuldon. En la monsistemo ekzistas nur ŝuldoj.
Ĉi tie tre ĝustas Esperanto kiel analogio - ĝi estas bona ilo por plifaciligi interkomunikadon. Sed ni ne rajtas kulpigi Esperanton se en la mondo daŭre okazas la militoj, malgraŭ ke ni nomas Eon je lingvo de la paco.
Fidata mono kaj interezoj estas la fundamentaj kaŭzoj por militoj kaj sklaveco.
klmn:Fakte Italio (kaj multaj aliaj landoj) jam delonge ne koincidas Mastriĥtajn kriteriojn (nek pri ŝtata ŝuldo, nek pri elspeza deficito, nek pri aliaj), do estus tute juste kaj sane por ekonomiko de eŭro-regiono se tiuj ŝtatoj perdus la rajton uzi eŭron. Ĉar alimaniere, ni vidas, la striktaj financaj reguloj iĝas tre flekseblaj kaj ne egalaj por ĉiuj.La EU mem ne obeas la Traktaton de Mastriĥto. Ĉi traktato tute klara malpermesas sav-aranĝon, tamen la EU enkondukis ĝin.
Ekonomiko dependas de pluraj aliaj kondiĉoj. Se Italio ne ŝanĝos sian ekonomikan politikon, ne vere gravas se vi uzos lirojn denove, aŭ daŭros kun eŭroj.
Kial do iu devus obei la Traktaton de Mastriĥto? La EU mem estas farso.
Krome, ne eblas enkonduki unuecan valuton kiam gravaj produktivecaj diferencoj ekzistas.
Sendube la krizo estas intencita laŭ la deziroj de la financistaro.
klmn:P.S. Ne admiru devalutigon. Tio ne estas kuracilo kontraŭ ĉiuj malsanoj sen perdi nenion.La devalutigo (= senposedigo de la popolo) estas ekzakte tio kion s-ro Draghi plenumas. Fakte la tuta Okcidento faras tion. Ĝi estas grandega rab-irado kontraŭ la popoloj.
klmn (Pokaż profil) 5 grudnia 2014, 17:58:37
ustra:Male. Paper-mono signifas havaĵon. Mi preferas uzi mon-biletojn anstataŭ pagi per kubaj metroj da lignaĵo aŭ kilogramoj da viando, aŭ per dezegnaĵoj dezegnitaj far mi.
Paper-mono estas ŝuldbileto. Mono estas postulo redoni ŝuldon. En la monsistemo ekzistas nur ŝuldoj.
Fidata mono kaj interezoj estas la fundamentaj kaŭzoj por militoj kaj sklaveco.
Mono ĝenerale estas bona inventaĵo, daŭre kion vi skribas estas pure via beletristiko.
ustra:Interese kiel funkcias mekanismo kiu "malebligas" la saman valuton pro diferenca produktiveco?
Krome, ne eblas enkonduki unuecan valuton kiam gravaj produktivecaj diferencoj ekzistas.
Ĉiu pli malpli granda lando havas regionojn evoluitajn kun pli granda produktiveco kaj regionojn kiuj bezonas atenton. Tamen neniu lando ankoraŭ enkondukis apartajn valutojn por ĉiu sia regiono
ustra:La devalutigo (= senposedigo de la popolo) estas ekzakte tio kion s-ro Draghi plenumas. Fakte la tuta Okcidento faras tion. Ĝi estas grandega rab-irado kontraŭ la popoloj.Eŭro estas sufiĉe stabila kaj forta valuto, eĉ kompare al Usona dolaro. Via aserto havas nenian bazon. Ne ankoraŭ
klmn (Pokaż profil) 5 grudnia 2014, 18:01:45
ustra:Ŝajnas ke mi trafis tamenklmn:Evidente li estas komunistema rusa trolo, ne germano.Ĉu la temo de la fadeno tro postulas vin kaj sento de malplivaloreco superfortis vin?
Malatentu, kaj ne malŝparu vian tempon
ustra (Pokaż profil) 5 grudnia 2014, 20:24:55
klmn:Tio havaĵo estas nur peco de papero kaj nenio pli. Vi ĝuste priskribis tion antaŭe.ustra:Male. Paper-mono signifas havaĵon. Mi preferas uzi mon-biletojn anstataŭ pagi per kubaj metroj da lignaĵo aŭ kilogramoj da viando, aŭ per dezegnaĵoj dezegnitaj far mi.
Paper-mono estas ŝuldbileto. Mono estas postulo redoni ŝuldon. En la monsistemo ekzistas nur ŝuldoj.
Fidata mono kaj interezoj estas la fundamentaj kaŭzoj por militoj kaj sklaveco.
klmn:Ĉu vi vere volas kompari landon kun alianco de diversaj landoj aplikantaj diversajn fiskalajn politikojn. Tio estas simple ridinda.ustra:Ĉiu pli malpli granda lando havas regionojn evoluitajn kun pli granda produktiveco kaj regionojn kiuj bezonas atenton. Tamen neniu lando ankoraŭ enkondukis apartajn valutojn por ĉiu sia regiono
Krome, ne eblas enkonduki unuecan valuton kiam gravaj produktivecaj diferencoj ekzistas.
Plie, eĉ Germanio ĝis nun ne kapablis egaligi la regionojn de eksa GDR al la okcidentgermania ekonomio.
klmn:Eĉ kompare al USD? Ĉu vi ŝercas?ustra:La devalutigo (= senposedigo de la popolo) estas ekzakte tio kion s-ro Draghi plenumas. Fakte la tuta Okcidento faras tion. Ĝi estas grandega rab-irado kontraŭ la popoloj.Eŭro estas sufiĉe stabila kaj forta valuto, eĉ kompare al Usona dolaro. Via aserto havas nenian bazon. Ne ankoraŭ
EUR/USD 2014
La perdo de valoro de la Dolaro:
Mi ripetas: Tio estas grandega rab-irado kontraŭ la popoloj.