Postitused: 66
Keel: Esperanto
klmn (Näita profiili) 5. detsember 2014 21:20.30
ustra:Mi voldiris ke monbiletoj de eŭro ne kulpas pro ĉiuj ekonomikaj problemoj. Nur tion.klmn:Tio havaĵo estas nur peco de papero kaj nenio pli. Vi ĝuste priskribis tion antaŭe.
Male. Paper-mono signifas havaĵon. Mi preferas uzi mon-biletojn anstataŭ pagi per kubaj metroj da lignaĵo aŭ kilogramoj da viando, aŭ per dezegnaĵoj dezegnitaj far mi.
ustra:Vi evitis respondi mian simplan demandonklmn:Ĉu vi vere volas kompari (granda) lando kun alianco de diversaj landoj aplikantaj diversajn fiskalajn politikojn. Tio estas simple ridinda.ustra:Interese kiel funkcias mekanismo kiu "malebligas" la saman valuton pro diferenca produktiveco?
Krome, ne eblas enkonduki unuecan valuton kiam gravaj produktivecaj diferencoj ekzistas.
Ĉiu pli malpli granda lando havas regionojn evoluitajn kun pli granda produktiveco kaj regionojn kiuj bezonas atenton. Tamen neniu lando ankoraŭ enkondukis apartajn valutojn por ĉiu sia regiono
Plie, eĉ Germanio ĝis nun ne kapablis egaligi la regionojn de eksa GDR al la okcidentgermania ekonomio.
ustra:Se vi havus almenaŭ bazan konon pri ekonomiko, vi scius pri naturaj cikloj de ekonomiko, kaj sekve, de valutaj kursoj.
Eĉ kompare al USD? Ĉu vi ŝercas?
Interalie, ĉu vi en ĉiu diskuto dispecigas datumojn tiel kiel vi favoras, anstataŭ montri plenan bildon:

superadamuso (Näita profiili) 6. detsember 2014 4:48.57
GianniGO:Circulas sciigoj pri la ebla fino de la eŭra valuto.La mono euro tio estas ideo sed realeco de euro estas malbona ĉar ŝia estas mono de germana ŝtato. Ĝenerale la financa sistemo en Europo estas malbona (ŝtelista).
Ĉi tie in Italio estas multaj malfacilecoj kaj multaj civitanoj pensas ke la mona suverneco povus helpi lan starton de nia ekonomio pere de la devaluto.
Sed se Italio elirus, unuope eliurs ankaŭ Francio, Hispanio, Portugalio, kcp...
Mi amas european ideon ekde tuta mia vivo, sed kiu estas la senco de mona unueco sen politika uneko?
Tiu estas nur Eŭropo de mono, ne Eŭropo de civitanoj!
Kie estas Eŭropa frateco?!
ustra (Näita profiili) 6. detsember 2014 10:55.01
klmn:Mi voldiris ke monbiletoj de eŭro ne kulpas pro ĉiuj ekonomikaj problemoj. Nur tion.Bone. Sed atentu, ke mono kaj valuto malsamas.
klmn:Interese kiel funkcias mekanismo kiu "malebligas" la saman valuton pro diferenca produktiveco?Ekonomie sana estas nur ekvilibra ekstera komercbilanco. Nek deficito, nek pluso estas bona.
Ke Germanio multe pli eksportas ol importas, signifas ke:
1.
La germanaj produktoj estas simple tro ĉipaj. La ĝusta reakcio estus altigi la salajrojn en Germanio. Tio aŭtomate altigus la enlandan demandon kaj la germanaj produktoj preze plialtiĝus en la eksterlando.
Anstataŭ altigi la salajrojn de la germanoj oni povus simple labori malpli sen perdi la nunan nivelon.
2.
Ekz. en Grekio la ĉipaj germanaj produktoj subpremas la grekajn produktojn. Nenia propra produktiveco kaŭzas senlaborecon kaj mankon da enspezo ktp.
Kion mi ĵus priskribis estas ne mia opinio sed la vera mekanismo de libera merkato. Estas evidente, ke ĝi ne estas aplikita.
Sen propra valuto Grekio ne povas defendi sin. Sub la Eŭro la greka ekonomio neniam resaniĝos. Sed la ludo estas eĉ pli perfida. Nome, estas ja la germanaj impostopagantoj kiuj pagas la plej grandan parton en la EU. Do oni povas diri, ke la germanoj pagas mono al la grekoj por ke ili povas aĉeti germanajn produktojn.
Do profitas nur la grandaj konzernoj (kaj ne la germanoj).
klmn:Se vi havus almenaŭ bazan konon pri ekonomiko, vi scius pri naturaj cikloj de ekonomiko, kaj sekve, de valutaj kursoj.La devalutigo okazas ne laŭ ekonomiaj cikloj sed sisteme. Aŭ ekspliku kie vi vidas ĉi tiujn ciklojn ĉe la valorperdo de la Dolaro. La Eŭro havas hodiaŭ pli malpli la saman nivelon (kompare al la Dolaro) kiel ĉe la komenco. Tio ja estas katastrofo ĉar la Dolaro daŭre perdas valoron. La perdo de la Eŭro en ĉi tiu jaro estas grava, kvankam ne unufoja.
Interalie, ĉu vi en ĉiu diskuto dispecigas datumojn tiel kiel vi favoras, anstataŭ montri plenan bildon:
Alia aspekto de la devalutigo estas la enŝuldiĝo (kontraŭ bankoj).

La hodiaŭa ekonomia situacio memorigas frape pri la tempo antaŭ la unua mondmilito kiam la britoj forigis la or-bazon kaj printis monon kiom ajn ili volis.
Altebrilas (Näita profiili) 9. detsember 2014 16:01.53
ustra:Mi havas simplan demandon: ĉu Germanio aplikis la saman politikon pri eksa GDR, kiel tiu, kiun ĝi nun rekomendas pri Grekio kaj aliaj sudaj landoj?
Plie, eĉ Germanio ĝis nun ne kapablis egaligi la regionojn de eksa GDR al la okcidentgermania ekonomio.
ustra (Näita profiili) 9. detsember 2014 18:22.07
Altebrilas:Mi pensas, ke "rekomendas" estas la malĝusta verbo ĉi tie. "Ĝi" simple okazas. =)ustra:Mi havas simplan demandon: ĉu Germanio aplikis la saman politikon pri eksa GDR, kiel tiu, kiun ĝi nun rekomendas pri Grekio kaj aliaj sudaj landoj?
Plie, eĉ Germanio ĝis nun ne kapablis egaligi la regionojn de eksa GDR al la okcidentgermania ekonomio.
La komparo de eksa GDR kaj Grekio plene ĝustas:
1.
La eksa GDR-a ekonomio eksportis ĉefe orienteŭropen. Post la kolapso de GDR Okcidentgermanio enkondukis sian multe tro fortan Markon en la eksa GDR kio neprigis la kolapson de ĝiaj eksportoj al orienteŭropo ĉar la produktoj iĝis tro multekostaj. Kaj Okcidentgermanio ne bezonis la orientajn produktojn...
2.
Okcidentgermanio planis vendi (= privatigi) la posedaĵojn (fabrikoj, terposedaĵoj ktp.) de eksa GDR kaj doni la enspezojn al la loĝantaroj ĉi tie. Sed kio okazis? La financistaro venis, ĉipe aĉetis ĉi posedaĵojn, enkasigis milionojn da Markoj de subvencioj kaj fermis la laborejojn (2,5 mio da laborlokoj). Tio ĉio okazis ene de kvar jaroj kaj postlasis ŝuldojn ampleksantajn 256 miliardojn Markojn (2 Markoj ≈ 1 Eŭro).
Mono ĉiam iras tien kie ĝi jam estas.
Altebrilas (Näita profiili) 9. detsember 2014 23:13.06
Kiu ŝuldas la 256 GMarkojn? Ĉu la orientgermanoj reale devos repagi ilin? Kaj per kio vivas la eksaj laboristoj de la fermitaj entreprenoj? Ĉu la ŝtato pagas por ili?
auxro (Näita profiili) 1. jaanuar 2015 10:34.07
ustra (Näita profiili) 1. jaanuar 2015 12:01.45
auxro:Gratulon al ĉiuj samlandanoj okaze de la unua tago kun eŭroLa Eŭro en Litovio? Kondolencon!
vincas (Näita profiili) 1. jaanuar 2015 12:21.49