Sisu juurde

La fino de la Eŭro

kelle poolt GianniGO, 29. november 2014

Postitused: 66

Keel: Esperanto

vincas (Näita profiili) 1. jaanuar 2015 19:18.29

externalImage.png

Altebrilas (Näita profiili) 1. jaanuar 2015 23:47.32

Nun la glavo estas rekta kiel la laŭnormaj eŭrokukumoj, kaj la plumtufo foriris, verŝajne pro la krizo...

Altebrilas (Näita profiili) 6. jaanuar 2015 16:33.37

Ĉu la eniro de litovio kompensos la ebla eliro de Grekio?

ustra (Näita profiili) 18. jaanuar 2015 10:22.10

Gratulon al Svislando por la saĝa decido malkunligi la Svisan Frankon de la Eŭro. Por halti la Eŭra minimuma kurso de 1,20 la svisa nacia banko (SNB) en la lastaj tri jaroj amasigis pli da Eŭrojn ol la Germana Federacia Banko. Tio estas freneza!
Kvankam tiu ĉi decido kostis 79 miliardojn da Frankoj, Svislando tamen faris tion ĉar tio estas pli malmultekosta ol halti minimuman kurson al la Eŭro. Tio signifas, ke la Eŭro estas tro multekosta por la plej riĉa lando en Eŭropo... La eŭropa krepusko de la dioj proksimiĝas!

Parenteze, kiaj estas la unuaj impresoj de la Eŭro en Litovio? Ĉu la prezoj plialtiĝis?

klmn (Näita profiili) 29. jaanuar 2015 11:38.38

ustra:Ĉi tiujn ŝuldojn pagas la impostopagantoj, do orient- kaj okcidentgermanoj kune - sed ne la ekspluatistoj.
Jes, la ŝtato pagas por senlaboruloj. Jen mapo montranta la distribuadon de malriĉeco en Germanio (2011):

externalImage.png
Tre bona mapo. Oni montru ĝin al ĉiuj kiuj kritikas aĉan kapitalismon kaj admiras ŝtatan socialismon.

ustra (Näita profiili) 29. jaanuar 2015 14:12.34

klmn:Tre bona mapo. Oni montru ĝin al ĉiuj kiuj kritikas aĉan kapitalismon kaj admiras ŝtatan socialismon.
Jes, tre bona mapo por montri, ke kapitalismo ne kapablas kaj ne intencas distribui prosperon egale. Krome, mi skribis kiel la kapitalisma beno ekspluatis Orientgermanion post 1989.

klmn (Näita profiili) 29. jaanuar 2015 15:26.12

ustra:
klmn:Tre bona mapo. Oni montru ĝin al ĉiuj kiuj kritikas aĉan kapitalismon kaj admiras ŝtatan socialismon.
Jes, tre bona mapo por montri, ke kapitalismo ne kapablas kaj ne intencas distribui prosperon egale. Krome, mi skribis kiel la kapitalisma beno ekspluatis Orientgermanion post 1989.
Tio signifas ke eĉ post 20 jaroj videblas spuroj, kiujn lasis jam antaŭlonge mortinta sistemo.

Malnaciulo (Näita profiili) 29. jaanuar 2015 16:15.50

klmn:
Tio signifas ke eĉ post 20 jaroj videblas spuroj, kiujn lasis jam antaŭlonge mortinta sistemo.
Vi tute pravas! Tio signifas ke post 20 jaroj de vivo en kapitalismo multaj homoj komprenas ke la mortinta sistemo estis pli bona por ili ol la nuna.

vincas (Näita profiili) 11. veebruar 2015 21:14.53

ustra:Parenteze, kiaj estas la unuaj impresoj de la Eŭro en Litovio? Ĉu la prezoj plialtiĝis?
Bonaj impresoj estas. Litovoj apogas eŭron. Pri prezoj. Mi pensas ke prezoj estas samaj.

vincas (Näita profiili) 11. veebruar 2015 21:34.29

Altebrilas:Ĉu la eniro de litovio kompensos la ebla eliro de Grekio?
Eble estus pli bone se Grekio elirus eŭrozonon. Sufiĉas jam nutrigi Grekion.

Tagasi üles