Skip to the content

Kiel oni povas skribi esperantan voĉeblan kodon?

by psychoslave, November 30, 2014

Messages: 7

Language: Esperanto

psychoslave (User's profile) November 30, 2014, 10:13:06 AM

Mi volas skribi programoj esperante, do mi celas krei novajn programlingvojn. Iu en tiuj ĉi, mi volas plenan leteran, tio estas sen ne-litero-simbolojn. Mi ŝatus ke la instrukcioj estas, pli-malpli, egale korektaj esperantaj frazoj, gramatike paroli. Sed provi resti koncizan.

Kun asemblaj lingvoj, ŝajnas al mi ke mia celo estas facila. Sufiĉe uzi imperativon por la predikatoj/instrukcio-nomoj, kaj substantivon por registro-nomoj/varioj.

Sed kun aliaj programlingvoj, mi ne certas kiel esprimi ekvivalenta por :
  • a = e • i
Kien la simbolo • estas ajna operacio, ke oni probable povas nomi « umi ».

Do, trakopie la derivaĵoj de -obl-, kun oni konstruas obligi, obligo, obligo, obliganto kaj oblo, mi pensas ke mi povas nomi :
  • umigi, la verbo/predikato de la operacio ;
  • umigo, la tipo de la operacio ;
  • -um-, la operatoro kiu preni sian unuan operandon kiel prefikso, kaj (se okazas) sian duan operandon kiel sufikso ;
  • umato la unua operando ;
  • umanto la dua operando ;
  • umo la rezulto de la operacio.
Do, mi povas traduki a = e • i kiel :
  • aĵon igu umato umi umanto
  • aĵo iĝu umato umi umanto
  • umanton umigu umato umanto
  • umanto umiĝu umato umanto
Sed mi ne certas ke mia uzado de akuzativo estas korekta. Ekzemple kun "aĵo = 4 × 3", ĉu mi povas diri "aĵon igu kvar-obli tri" ?

amigueo (User's profile) November 30, 2014, 8:54:28 PM

6=3x2 ---> 6 egali 3 oble 2

sed "tri obli du" mi pensas ne taŭga. atendu aliies mesaĝojn por malaŭkonfirmi.

psychoslave (User's profile) December 1, 2014, 4:54:49 PM

amigueo:6=3x2 ---> 6 egali 3 oble 2

sed "tri obli du" mi pensas ne taŭga. atendu aliies mesaĝojn por malaŭkonfirmi.
Do, eble "1a-vario oble 2a-vario igu aĵon" estas korekta ?

Ankaŭ, "obli" probable prenas unuan operando kiel subjekto, kaj la duan kiel objekto. Do mi pensas ke oni diras "1a-vario oblas 2a-varion". Kaj se mi volas liveri tria operando, tio estas kie savi la rezulton, mi probable devas uzi prepozicion kiel "en" (tial ke esperanto ne havas dativon).

Do "1a-vario oblas 2a-varion en aĵo".

Nu, ĉu mi povas prefiksi la prepozicion al la verbo, tio estas "enobli". Kaj se jes, kiu nomo ricevas la akuzativon? Ĉu oni diras "1a-vario 2a-vario enoblas aĵon"? Sed nun, la sintakso ne gardas la informonadon pri kiu vario rolas la unuan operandon kaj la duan operandon (se oni ignoras la formulitan ordon). Ne grava se la operacio estas komutebla, sed ĝi ne estas fleksebla ĝeneralebla mekanismo kiel mi ŝatus.

EldanarLambetur (User's profile) December 2, 2014, 1:24:34 PM

amigueo:6=3x2 ---> 6 egali 3 oble 2

sed "tri obli du" mi pensas ne taŭga. atendu aliies mesaĝojn por malaŭkonfirmi.
6 = 3 x 2
---> 6 egalas 3 oble 2

Jen: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/nombroj/matemat...

Rujo (User's profile) December 2, 2014, 1:34:36 PM

EldanarLambetur:
amigueo:6=3x2 ---> 6 egali 3 oble 2

sed "tri obli du" mi pensas ne taŭga. atendu aliies mesaĝojn por malaŭkonfirmi.
6 = 3 x 2
---> 6 egalas 3 oble 2

Jen: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/nombroj/matemat...
Eble ankaŭ oni povas diri: ses estas "trioble du" aŭ ses estas "duoble tri".

amigueo (User's profile) December 5, 2014, 4:31:04 PM

du estas sesoble trione aŭ trione ses aŭ ses trione aŭ ses trionojn
du sesoblas trionas au trionas sesoblas

du trionas ses aŭ ses trionat du (??)

Altebrilas (User's profile) December 13, 2014, 2:21:56 PM

Oni povus ankaŭ forigi la balastan sufikson "-obl", anstataŭante ĝin per "-onon", ĉar a*x=a/(1/x)...!

tiel:
du sesoblas trionas aŭ trionas sesoblas
iĝus:
du sesononoas trionas aŭ trionas sesononas
kio estus multe pli klara.

Back to the top