본문으로

MeKaRo — 2015-05-16–18 en Toronto, Kanado

글쓴이: MatEo416, 2014년 11월 30일

글: 2

언어: Esperanto

MatEo416 (프로필 보기) 2014년 11월 30일 오후 3:04:52

La Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo) — turisma semajnfino kun amikeca etoso — organizita de Esperanto-Societo Kebekia (ESK) kaj de lokaj Esperanto-kluboj en Kebekio kaj Ontario — okazos por la 12a fojo entute, kaj por la 3a fojo en Toronto, Ontario, de la 16a ĝis la 18a de Majo 2015. La MeKaRon por 2015 organizas la Esperanto-Rondo de Toronto.

La retejo http://mekaro.ca/ nun estas preta por akcepti aliĝojn kaj por kunhavigi informojn pri la renkontiĝo de 2015. Ĝi jam enhavas plenajn informojn pri loĝado, kaj oni afiŝos plenajn informojn ankaŭ pri la programo meze de Decembro.

Se vi jam certas, ke vi ĉeestos la renkontiĝon, mi kuraĝigas vin aliĝi tuj!

robbkvasnak (프로필 보기) 2014년 11월 30일 오후 7:29:57

Eble ni povos ĉeesti. Mia kuzino loĝas apud Toronto kaj ŝi ege bonvenigus mian viziton.

다시 위로