Al la enhavo

Ĉu plejofte aŭ plej ofte?

de dbob, 2014-decembro-01

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

dbob (Montri la profilon) 2014-decembro-03 18:30:25

akueck: Tre interesa analizo [...]
- Ŝi kantas plej ofte ol ni ĉiuj.
Ne. "Ol" postulas "pli". La frazo estu ekzemple:
"El ni chiuj shi kantas plej ofte."
Vi tute pravas pri “ol”. Mia eraro. Mi skribis “ol” anstataŭ “el”:
- Ŝi kantas plej ofte el ni ĉiuj.
Mi jam korektis tiun frazon en tiu mesaĝo. Sed nun mi dubas pri tio, ĉu tia vortordo estas trafa. Nu, tio estas alia afero.

Mi konkludas, ke tiuj du frazoj bezonas pli da kunteksto, almenaŭ se oni aŭdas ilin. Miaj elektitaj ekzemploj ne estas sufiĉe bonaj pri tio.

dbob (Montri la profilon) 2014-decembro-03 21:57:12

Simon_Gauvain:"Same kiel ne, la adverbo nur devas ĉiam senpere stari antaŭ la vorto, kiun ĝi koncernas kaj limigas".
Kaj la ePVI kaj la Simpla Vortaro ankaŭ rimarkas tion. Tiu estas tre bona kaj logika rimarko.

Simon_Gauvain:kaj ne ekzistas ekvivalenton en la hispana.

"ekvivalento" estas la subjekto.
Vi tute pravas. Krome, la verbo ekzisti estas senobjekta (netransitiva) kaj ne povas havi objekton, kiu ricevas N-finaĵon (akuzativon).

Simon_Gauvain:Mi estas unuafoje tre certa, ke post nur kelkaj monatoj de lernado de kiu ajn lingvo, ...
Mi estas unuafoje tre certa, ke post nur kelkaj monatoj da lernado de iu ajn lingvo, ...

- Oni esprimas kvanton per "da"
Ankaŭ tute prava. Verŝajne mi eraris pro influo de la hispana “de”.

Simon_Gauvain:Kompreneble mi ne nur celas tiun ĉi vorton (plejofte), sed kiun ajn vorton aŭ gramatikan demandon.
Kompreneble mi celas ne nur tiun ĉi vorton (plejofte), sed iun ajn vorton aŭ gramatikan demandon.

- Strukturo per "tiu ... kiu" ne uzeblas en tiu frazo, ĉar ne temas pri la sama afero.
sudanglo:Cetere, mi trovas ke la mesaĝinto tute ĝuste uzis 'kiun ajn'
Pri ĉu “kiun” aŭ “iun”, mi ankoraŭ ne certas kaj bezonas plian pripenson.

Reen al la supro