Al la enhavo

malgrandaj lingvoj: okinava, gronlanda, lapona, ktp

de marbuljon, 2014-decembro-03

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

marbuljon (Montri la profilon) 2014-decembro-03 06:13:23

Saluton, mi scivolas pri se iu volas skribi lernlibreton aŭ kursetojn en la esperanta por lerni la malgrandajn lingvojn.

Mi lernas la svedan, feroan (feroinsulan) kaj islandan, sed librojn preskaŭ ne ekzistas pri la gronlandan, laponan (sami), ktp ne en la nordaj lingvoj, kaj ne tro maljuna.

Ekzemple, mi trovis lernlibron pri la gronlanda per la danlanda lingvo, sed ĝi estis tro maljuna kaj la ortografio/literumo ne samas nuntempe. Alia, pli freŝa libro estas tro eta, do oni ne kompreneblus ion ajn poste la lernado. Nenio ekzistas en la angla lingvo por lerni la okinavan lingvon, kaj ekzistas nur unu aĉeta libro en la angla pri la feroa.

Mi ideas pri la formojn de la skribojn.

Unu: Tre facilaj skriboj kun bildetoj, ekzemple:
http://botsan.com/botsan.htm
La skriboj iom post iom malfaciliĝus.

Du: Skriboj de novaĵoj, receptoj, retĵurnaloj, fabeloj ktp kun tradukoj.

La tradukoj estus laŭvorte (kiam eble), kun klarigoj.
Inter historioj, oni lernus pli gramatikojn ktp.
Oni ankaŭ bezonus voĉosonojn, por kompreni la parolan lingvon.

Evidente, mi ne scias cian lingvon, tamen helpvolas mi. Mi klarigeblus pri kio oni lernvolas, se la informo konfuzigus, kaj se ci volas, mi tradukeblus la lernlibron al la anglan aŭ eĉ svedan poste.

Oni ofte opinias «sufiĉe lernigaĵoj ekzistas pri mia lingvo» sed tiu ne ĉiam pravas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-decembro-13 15:05:13

Tio ŝajnas bona ideo, sed mi ne bone vidas ĉu ĝi estus facile realigebla.

Mi trovis en librovendejo kolektojn de lingvolibretoj por turistoj, sed sufiĉe klaraj por prezenti lingvojn al tiuj, kiuj interesigxas pri ili, sed ne havas tempon por lerni ĉiujn.

Ili prezentas plurajn aferojn:
- alfabeto
- prononcado
- gramatiko
- vortkategorioj
- morfologio (afiksoj, terminaĵoj kaj vortŝanĝoj)
- sintakso (kiel konstrui frazojn)
- esceptoj
- baza vortlisto
- utilaj frazoj (skribado + prononco + laŭvorta traduko + laŭsignifa traduko)
- notoj pri uzado de la vortoj kaj frazoj (slanga, ĝentila, evitinda, ktp)

Tio estus bona, se ekzistus tia kolekto en esperanto, kiu uzus la saman formaton por ĉiuj lingvoj. Sed por tio devus esti:
- antaŭfarita modelo, kiun sufiĉus elŝuti kaj plenigi
- sufiĉe da volontuloj, kiuj bone komprenas esperanton kaj havus tempon por tion fari
- komputilaj iloj por solvi kromajn malfacilaĵojn (litertipoj aŭ dekstralmaldekstra skribo, ekzemple), kaj komuniki la laboron al uzantoj de aliaj komputilsistemoj.

marbuljon (Montri la profilon) 2014-decembro-14 06:22:51

Se problemoj ekzistas pri skribi retpaĝon, nur skribu libron aŭ uzu bildojn anstataŭe.

Ni ne bezonas skribi tutan grandan libron : P Unu historion estus bona provo je la komenco.

Mi ne opinias ke turistolibro estas bona. Ofte tiuj ne lernigeblas onin la lingvon.... kaj tiuj jam ekzistas en aliaj lingvoj. Eĉ en la angla nenia bona, tutsimpla libro ekzistas por legi simplan japanan, ekzemple. (Jes libroj ekzistas, sed eĉ infanolibroj uzas malkutimajn vortojn.)

Mi opinias ke estas plej bona kutimiĝi alian lingvon per legi kaj aŭdi simplajn aĵojn, kaj multa da la lingvon lerneblas oni senhelpe se la tradukoj estas precizaj, kunnotaj, kaj ne tro malsimplaj.

Kompreneble ĉion ne tutlerneblas senhelpe, sed oni ne bezonas skribi gramatikolibron aŭ klarigi ĉion. Vortojn lerneblas oni per la historioj; malregulajn per tempeco aŭ notoj poste historio; elparolojn per la sono kaj kelkaj notetoj. Pri la japana, ĉina ktp oni uzeblas la elparolosistemojn (»pinjin«, »furigana« ktp) aŭ eĉ nur la sonojn kun datojn (»Li ridas. 00.10.24«)

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-decembro-15 11:21:34

Eble oni povas redakti tekston, kiu prezentas la diversajn sintaksajn eblecojn same kun la plej baza vortlisto.

Disponante tiun tekston, oni povas proponi ĝin al tradukado en diversajn lingvojn.

Tio jam ekzistas pri la preĝo "Patro Nia", sed la vortoj kaj sintaksaj reguloj ne estas la plej kutimaj, nek kompletaj.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-decembro-24 23:51:36

Mi verkis du lernolibrojn. Ili estas pri la afrikansa lingvo kaj la zulua lingvo.
Sed neniu el tiuj lingvoj estas malgranda.

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-januaro-03 15:24:27

Mi trarigardis la paĝo pri la zulua. La vortklasoj interesas min: ĉu estas (aŭ estis origine) ligo inter vortklaso (de 1 ĝis 8) kaj la signifo de tiu vorto? Ĉu iu faris hipotezoj pri la utileco de tiaj klasoj?

Rugxdoma (Montri la profilon) 2015-januaro-03 19:32:22

Altebrilas:Mi trarigardis la paĝo pri la zulua. La vortklasoj interesas min: ĉu estas (aŭ estis origine) ligo inter vortklaso (de 1 ĝis 8) kaj la signifo de tiu vorto? Ĉu iu faris hipotezoj pri la utileco de tiaj klasoj?
La sistemo estas simila en ĉiuj bantuaj lingvoj. En la zulua la vortformo de la substantivo sole difinas la klason, kaj la signifo rilatas al ĝi nur iom kaj malklare.
En la Svahila foje la vortformo estas neregula sed la signifo pli grava difinilo. Unu svahila vortklaso estas por homoj kaj mamuloj (kaj iuj aliaj bestoj). (Tiu estas kiel la unua klaso de la zulua).
Alia klaso estas por kreskaĵoj kaj produktoj de kreskaĵtrunkoj, kiel ligno.
Tria klaso estas por malgrandaj objektoj kaj kompatindaj homoj.
Kvara klaso estas por fruktoj kaj diversaj aliaj objektoj.
Kvina klaso estas (kiel zulua klaso 7) por abstraktaj vortoj.
Sesa klaso estas (kiel zulua klaso 8) por agoj. Ĝi funkcias kiel infinitivo.

Ĉu la klasoj estas difinitaj baze de la vortformo, ĉu de la signifo, ambaŭokaze ili helpegas doni strukturon al la frazoj, ĉar la adjektivoj kaj aliaj epitetoj kaj la verboj interakordas kun la substantivaj klasoj. Oni povas paroli pri diversaj aferoj samtempe en longaj frazoj, kaj ne perdi regon pri kiu vorto rilatas al kiu afero. Ĝi funkcias kiel la ĝenroj de la hindeŭropaj lingvoj, eble pli bone ol hindeŭropaj ĝenroj funkcias nuntempe, kiam ŝajne iu iam taŭga sistemo jam fuŝiĝis iom.

Mi ankaŭ kredas, ke la substantivklasa sistemo helpas parolantojn de malsamaj bantuaj lingvoj interkompreni. Eĉ se multajn vortojn ili ne komprenas, ili povas kapti la bazan ideon. Tio estas iom kiel Esperante, kie la gramatika konformo inter substantivo kaj adjektivo helpas komencantojn, kiuj ankoraŭ ne lernis multajn vortojn.

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-januaro-04 09:09:25

Ĉu oni povas kompari tion al la esperantaj sufiksoj? (ul, aĵ, ec, ad, ec, ktp.) Almenaŭ en la komenco, kaj poste oni povas imagi ke la akuzativo, pluralo kaj ĉefaj prepozicioj ŝanĝus laŭ la sufikso, kaj oni obtenas similan sistemon.

Ankaŭ la kvin deklinacioj de la latina lingvo similas al tiu sistemo - sed ĝi ne estas ligita al semantiko, krom la du unuaj: -a por la virinoj kaj -us por la viroj.

Mi nur demandiĝas ĉu tio estas specialaĵo de afrikaj lingvoj aŭ universala meĥanismo, kies spurojn oni trovas en ĉiuj lingvoj.

marbuljon (Montri la profilon) 2015-januaro-04 09:48:29

nu... vidu ĉi tie kaj ankaŭ ĉi tie.

ni fleksigeblas kaj kolorigeblas la vortojn (simile »malĝis, ĝise«). kaj poste nur aldonu notojn.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2015-januaro-04 19:01:51

Altebrilas:Ĉu oni povas kompari tion al la esperantaj sufiksoj? (ul, aĵ, ec, ad, ec, ktp.) Almenaŭ en la komenco, kaj poste oni povas imagi ke la akuzativo, pluralo kaj ĉefaj prepozicioj ŝanĝus laŭ la sufikso, kaj oni obtenas similan sistemon.

Ankaŭ la kvin deklinacioj de la latina lingvo similas al tiu sistemo - sed ĝi ne estas ligita al semantiko, krom la du unuaj: -a por la virinoj kaj -us por la viroj.

Mi nur demandiĝas ĉu tio estas specialaĵo de afrikaj lingvoj aŭ universala meĥanismo, kies spurojn oni trovas en ĉiuj lingvoj.
Jes. Oni klasifikas substantivojn laŭ signifo kaj donis al ĉiu klaso sian afikson. Sed Esperanto ne uzas tiun klasifikado por kunĉeni la substantivo kun siaj specifaj adjektivoj kaj sia verbo.

La hindeŭropaj lingvoj - almenaŭ antaŭe - kunĉenis substantivojn kun adjektivaj frazpartoj, sed kun verboj ne. Kaj tio nur validas por la ĝenroj. La deklinacioj, kiuj estas iom pli detala klasifiko ol la ĝenroj, ne povas influi eĉ siajn adjektivojn.

La deklinacioj de la germana estas iom ligita al semantiko. Vortoj kiuj plurale havas la sufikson -er signifas malnovaj aĵoj (tiaj, kiaj oni povas trovi en fabelo de la fratoj Grimm), -s novaj aĵoj kaj ecoj, la malforta deklinacio -n signifikas vivajn aferojn. Oni povas ankaŭ trovi iom da reguleco pri arboj, metaloj, riveroj k.t.p.

Mi kredas ke universala estas kaj emo uzi paralelajn formojn por paralelaj aferoj, kaj emo subdividi la tutan aron de la substantivoj.
Se oni perceptas du substantivojn semnatike tiom malsimilaj ke oni neniam uzas ilin paralele (*mia forteco kaj patrino) tiam oni ne emas similigi iliajn formojn. Kaj eĉ se la formoj de komence estis la samaj nenio gardos ilin kontraŭ evoluo malsamdirekten. Forteco kaj patrino daŭras kiel du klasoj.

Aliflanka ekzemplo estas la Esperantaj landnomoj. Oni emas demandi: Se en la Ĝenerala asembleo ĉiuj representantoj havas la saman rajton, kial do la nomoj de iliaj landoj ne estas konstruitaj tute sammaniere.

Sed la dua trajto de la bantuaj lingvoj, ke ĉiuj frazpartoj tiom akordas, tiu povas esti aŭ foresti. La angloj eĉ ĉesis ŝanĝi la adjektivojn plurale. En la germana kaj la rusa la adjektivoj akordas laŭ nombro, kazo kaj ĝenro. La finna kaj Esperanto ne havas ĝenrojn, sed nombro kaj kazo akordas.

/Redaktita

Reen al la supro