До змісту

La Promeso (www.lapromeso.com)

від Jonatano, 4 грудня 2014 р.

Повідомлення: 29

Мова: Esperanto

vincas (Переглянути профіль) 21 лютого 2015 р. 08:23:24

Mi promesis [:

Tempodivalse (Переглянути профіль) 21 лютого 2015 р. 08:38:13

Apenaŭ mil subskribintoj jam nun, kelkajn monatojn post la komenca reklamado ...

Ŝajnas, ke eĉ Stephen Fry ne povis vekigi sufiĉan intereson. Mi demandas min, kiom da tiuj subskribintoj estas jam EOistoj klopodantaj ŝveligi la kvanton, anstataŭ vere interesatoj.

Netrozorgindas. La populareco de Esperanto neniel influas mian pozitivan percepton de ĝi. Ĉu estas miliono da subskribantoj aŭ ĉu nur mil - ĝia utileco kaj uzebleco kaj tiel kaj alie ne ŝanĝiĝas.

pierre_gui (Переглянути профіль) 21 лютого 2015 р. 23:21:14

Nombro de subskribintoj estas iom malĝoja, sed ja espero mortos kiel lasta.

Rangel_Castro (Переглянути профіль) 24 лютого 2015 р. 19:35:39

dobri:Hodiaŭ estus pli verŝajna la promeso kun 10 000 da homoj. Tia povus sukcesi.
Mi konsentas kun vi. Tiuj promesoj povus realiĝi pli facile se estus 10.000 homoj. Tiel estus pli efike. Se iam 1 000 000 da homoj estos promesintaj lerni esperanton, la unuaj promesintoj eĉ ne memoros plu pri siaj promesoj. xD

Sxak (Переглянути профіль) 25 лютого 2015 р. 04:37:36

Mi diros eĉ pli: Kelkaj sklerozuloj forgesos, ke ili subskribis tion kaj subskribos ĝin plain kaj plian fojon, kio ĉiam okazis en la similaj antaŭaj promesoj.
Kaj malgraŭ, ke tiu promeso startis nur antaŭ nelonge, tiaj sklerozuloj jam estas. Serĉu en la listo de subskribintoj:
Elle Nash
Iwan Nowak
Megan Baker
Erik LaBine
James Wright
Bruno Lefevre
Sean McGinnis
Eric Stovel
Jose Xavier
sed mi povas prognozi, ke post kelkaj monatoj aperos pliaj...

PS Jen antaŭa promeso
Kaj jen ĝia listo de sklerozuloj:
Jan Losenicky
Renato Corsetti
Philippe Berizzi
Marcel Kappes

Kaj ankaŭ en la promeso de miliardo, referencon al kiu mi jam indikis estas tiaj sklerozuloj

Frano (Переглянути профіль) 21 лютого 2016 р. 10:20:54

Ĉu www.lapromeso.com ne funkcias plu?

ERR_NAME_NOT_RESOLVED

Moises25 (Переглянути профіль) 23 лютого 2018 р. 14:51:49

Estas ankoraŭ viva (kaj vivonta) retejo kiu daŭrigas la subskribantiĝado ĉe: http://mi.anihost.ru/
Ĝi estas en la Rusa, la Angla kaj Esperanto.
Serĉu la maldekstran kvadreton nomita: "Miliardo por Esperanto".

La Promeso estas ankoraŭ atingebla, subskribu vin ridulo.gif

boonmee (Переглянути профіль) 26 лютого 2018 р. 05:17:21

Propono por Thailand versio:

สวัสดีครับ

Grown (Переглянути профіль) 28 лютого 2018 р. 20:48:24

boonmee:Propono por Thailand versio:

สวัสดีครับ
Ĝentile, mi supozas ke vi estas TonLove69. Bonvolu malekpoŝti ĉi-tie.

Назад до початку