前往目錄

Partoprenu SES 2015 (Someran Esperanto-Studadon) en Slovakio

貼文者: Matthieu, 2014年12月9日

訊息: 18

語言: Esperanto

zielonamamba88 (顯示個人資料) 2015年5月11日下午10:16:45

Martinbr:La nomoj de la instruistoj de la literatura/kultura kurso ankoraŭ ne troveblas en la SES-retpaĝaro. Ĉu ili tamen jam estas konataj nun?

Kun scivolemaj salutoj,
Martin
oh jes, nia eraro! La literaturan seminarion dum SES 2015 gvidos Nicola Ruggiero kaj Russ Williams. Ni tuj aldonu tiun informon al la retpaĝo! ridulo.gif

caltrans (顯示個人資料) 2015年6月4日下午7:40:57

Kiam aliĝintoj anticipos ricevi pli informaĵon pri la programo? Ankaŭ, ĉu jam estas forumo por diskuti la okazintaĵon, krom ĉi tie? Dankon!

Matthieu (顯示個人資料) 2015年6月7日上午11:35:35

caltrans:Kiam aliĝintoj anticipos ricevi pli informaĵon pri la programo?
Post kelkaj tagoj ni planas sendi bultenon kun multaj praktikaj informoj pri SES, sed detala programo estos preta nur mallonge antaŭ la aranĝo.

caltrans:Ankaŭ, ĉu jam estas forumo por diskuti la okazintaĵon, krom ĉi tie?
Ne estas forumo pri SES, sed se vi havas demandojn, vi povas skribi ilin ĉi tie aŭ kontakti la organizan teamon.

Matthieu (顯示個人資料) 2015年6月14日上午9:57:37

Por la partoprenontoj de SES: estis publikigita bulteno, kiu enhavas gravajn informojn pri alveno, SES-ejo kaj agrabla partopreno en SES. Vi povas trovi ligilon al ĝi en la ĉefpaĝo de la SES-retejo.

Por aliaj: ankoraŭ ne estas tro malfrue por aliĝi al SES!

Matthieu (顯示個人資料) 2015年6月29日上午9:32:19

Jam post 12 tagoj komenciĝos SES! Por mezuri vian nunan Esperanto-nivelon, ni petas vin respondi ret-demandaron, por ke ni povu proponi al vi grupon taŭgan al via nivelo. Vi trovos la demandaron en la retejo.

zielonamamba88 (顯示個人資料) 2015年6月30日上午11:37:19

Jam aliĝis 200 personoj!
Kaj daŭre ne estas tro malfrue por aliĝi!
Vizitu: http://ses.ikso.net/2015/sk/Aliĝilo

lorna (顯示個人資料) 2015年7月19日下午6:49:21

SES 2015 ĵus finiĝis. Ni havis bonan lernadon, interestajn ekskursojn, belan ĉirkaŭaĵon kaj abundon da afableco.

oreso (顯示個人資料) 2015年7月21日下午9:24:12

Mi ege ĝuis SES! Mi bezonas danki la organizistojn, instruistojn kaj anĝelajn helpantojn pro ilia laboro! Kaj dankon ankaŭ al miaj novaj amikoj!

Dankon! Ĝis revido!

回到上端