본문으로

Kiu vorto: Kirko, aŭ Eklezio?

글쓴이: disgustus, 2014년 12월 12일

글: 5

언어: Esperanto

disgustus (프로필 보기) 2014년 12월 12일 오전 4:22:56

Bonvolu helpi min kompreni la malsamecon inter la vortoj KIRKO kaj EKLEZIO? Tiome mi komprenas, KIRKO estas unu konstruaĵo (Ĉu vi vidas la belan kirkon trans la strato?), kaj EKLEZIO estas la tuta institucio aŭ organizo (La eklezio subtenas multajn lernerjon ĉirkaŭ la mondo.) Helpu?

Terurĉjo (프로필 보기) 2014년 12월 12일 오전 6:10:16

vi pravas

kirko aŭ kirĥo estas domo, konstruaĵo por preĝi, preĝejo

eklezio estas aro de di-servistoj diversgradaj kaj je dio kredantoj

Matthieu (프로필 보기) 2014년 12월 12일 오전 8:46:36

Notu ke, kvankam "kirko" ekzistas en vortaroj, ĉiuj diras "preĝejo". Mi neniam aŭdis la vorton "kirko".

Kirilo81 (프로필 보기) 2014년 12월 12일 오전 11:17:26

kirko signifas speciale "kirstana preĝejo", ĝi estas utila nur en kuntekstoj, kiam oni ne certas, pri kiu religio temas, same moskeo kaj sinagogo. Kiam islamano aŭ hebreo diras "mi riis al la preĝejo", kompreneble ne temas pri kirko, la esprimo estas do relativa.

disgustus (프로필 보기) 2014년 12월 12일 오후 5:43:07

Dankon al ĉiuj pro la helpo ridulo.gif

다시 위로