Към съдържанието

„super“ kaj „supra/e“

от Nightflush, 13 декември 2014

Съобщения: 9

Език: Esperanto

Nightflush (Покажи профила) 13 декември 2014, 21:11:51

Kion estas la diferenco inter „super“ kaj „supra/supre“?

Kirilo81 (Покажи профила) 13 декември 2014, 21:42:00

supre estas absoluta esprimo, ĝi montras, ke io troviĝas en la direkto, kiu estas inversa al la efiko de la gravito (germ. oben, pol. na górze, simpla esprimo mankas en la angla).

super signifas, ke io estas pli supre ol io alia, kaj ke tiuj du ne havas kontakton (kun kontakto estus (supre) sur), ĝi estas relativa esprimo (germ. über, pol. nad, ang. over).

sudanglo (Покажи профила) 14 декември 2014, 10:57:35

Ne ĉio kio estas supra estas supera.

Nightflush (Покажи профила) 15 декември 2014, 18:25:40

Dankon!

amigueo (Покажи профила) 06 юли 2015, 18:38:03

ankoraŭa dubo:

se kolombo estas 100 metrojn situalte en Varsovio, kaj falko estas 200 metrojn situalte en Novjorko. ni povas diri ke la falko estas super la kolombo, kaj ke la falko ne estas supre de la kolombo?

dua dubo:
estas pli taŭga vorto ol "situalte"?

mia frato estas 2 metrojn alta,
tamen, li flugas kelkajn kilometrojn situalte, peraviadile.

Rujo (Покажи профила) 06 юли 2015, 19:22:39

En la verko Esperanta Sintakso, de Paul Fructier, paĝo 15, oni vidas ke:
“202. »Sur« diferencas de »super« en tio, ke ĝi montras ordinare tuŝadon de objektoj. »Super« montras, ke afero estas sub alia, sed ne devige, ke ili sin tuŝas reciproke; plie »sur« ne ĉiam rilatas altecon.
Rim. 1. Devenaĵoj: Suriri, suresti, surmeti, surpremi,k. t. p. Superi, supera, supereco, malsupera, malsuperi,malsupereco.
Rim. 2. Adverbe oni uzas pli volonte »supre« ol »sure«. E.: Li staras supre sur la monto. (Z.) »Supre« montras tamen ideon apartan de alteco. (Komparu kun: venu kune kun via amiko. (Z.)
Rim. 3. Malo de »sur« kaj »super« estas »sub«. Oni ne faras en multenombro saman distingon, kian en ununombro. Tamen oni povas diri laŭvole »malsuper«, kvankam D-ro Zamenhof uzas malofte prefikson »mal« por prepozicioj.
Rim. 4. Malo de »supre« estas »malsupre«, kiun oni uzas ofte anstataŭ »sube«. E.: Li rigardas malsupren sur la kampon. (Z.) Li rapide malsupreniris. [dikaj kaj substrekita literoj miaj]

amigueo (Покажи профила) 07 юли 2015, 11:34:39

mi ofte legis "ĉi-supre" kaj "ĉi-sube",
tamen "ĉi-malsube" ŝajnas pli logika kaj ekzakta

??

Altebrilas (Покажи профила) 07 юли 2015, 12:46:18

super estas prepozicio: birdo flugas super la domo
supra estas adjektivo : la supra klaso
supre estas adverbo: li dormas supre (=en la supra lito, se la kunteksto estas klara )

amigueo (Покажи профила) 08 юли 2015, 09:36:16

dankon Altebrilas, via klarigo plaĉas al mi.
kaj konvinkas min ke pli ĝustus "ĉi-malsube" ol "ĉi-supre"

Обратно нагоре