ورود به محتوا

"Studplano"

از Luib, 14 دسامبر 2014

پست‌ها: 5

زبان: Esperanto

Luib (نمایش مشخصات) 14 دسامبر 2014،‏ 15:57:02

Unue: bonvolu senkulpigi mian malbonan Esperanton. Mi estas komencanto.

En la kategorio "Mia lernu!" estas "studplano" ( mi ne estas certa, ke oni nomas tion tiel en Esperanto. En la Germana lingvo estas tio "Mein lernu!" kaj "Studienplan" ) , ke vidigas, kion oni faris ĝis nun en tio retpaĝo. Mi opinias, ke tio estas malrespekto de la privatvivo ! Mi ne volas, ke alioj scias, kion mi faras ( ankaŭ se nur tio estas komputilo ) ! Mi por mi mem volas elekti, kion mi faru ! Jes, mi scias, ke komputilo ne min devigas fari aferojn, sed tio premigas min.
Kion vi opinias pri tio ?

wdhgtx (نمایش مشخصات) 15 دسامبر 2014،‏ 19:44:26

Mi scias je ĝi, sed mi ne gravas.

Luib (نمایش مشخصات) 16 دسامبر 2014،‏ 11:40:05

Sed por mi estas grava...
Ĉu ĝi estas ebla malvidigi la "studplanon" ? Aŭ, pli bone, ĉu la teamo de lernu! forigi tion ( se ne ekzistas uloj, kioj amas la "studplanon" kaj opinias, ke tio estas utila ) ?

Se ni esceptas tion : Ĉu vi korekti miajn eblajn Esperanterarojn ?

Kara wdhgtx : mi opinias, ke "mi ne gravas" estas malkorekta. Pli bone diru "ĝi ne gravas por min".

Christa627 (نمایش مشخصات) 16 دسامبر 2014،‏ 20:04:08

Luib:Kara wdhgtx : mi opinias, ke "mi ne gravas" estas malkorekta. Pli bone diru "ĝi ne gravas por min".
"Ĝi ne gravas al mi" (sen -n).

Rilate la fadentemo, la studplano videblas nur al la uzanto, al kiu ĝi apartenas, ne al aliuloj. Mi neniam rigardas ĝin, kaj fakte forgesis pri ĝia ekzisto. Sed en la profiloj de aliuloj, mi ne vidas ĝin.

Luib (نمایش مشخصات) 19 دسامبر 2014،‏ 13:41:25

Dankon por la korekto ! Bedaŭrinde, ofte mi faras akuzativerarojn ... ( kvankam en la germana lingvo ekzistas similaj reguloj kaj mi konas tiojn, en Esperanto kaj en la germana lingvo )

La problemo ( por mi ) de la studplano ne estas, ke alioj povus vidi, kion mi faras ; la problemo estas, ke ie oni notas tion. Kvankam nenio povas vidi tion, mi sentas min observata. Plie ( kiel mi diris en mia unua mesaĝo ) premigas min tio al fari pli kaj pli kursojn, sed mi volas ĉion fari per mia ritmo.

بازگشت به بالا