Към съдържанието

La rajto porti pafilojn

от kaŝperanto, 17 декември 2014

Съобщения: 18

Език: Esperanto

mihxil (Покажи профила) 18 декември 2014, 19:24:01

kaŝperanto:Kion pensas vi pri ĉi rajto?
Mi pensas ke por bone juĝi ne estas tre inde elpensi kial kaj kiam oni uzus tiujn armilojn, aŭ kio povus okazi en certaj kazoj. Gravas la nombroj. Mi proponus ke gravu la efektivaj faktoj. Mi kredas ke mi foje legis ke kutime studoj pri tio montras ke en landoj kun libera pafilposedo krimo estas pli abunda, aŭ almenaŭ tute ne estas klare ke armilposedo bone influas. Mi proponus esplori pri tio.

Christa627 (Покажи профила) 18 декември 2014, 20:11:24

kaŝperanto:Seksperfortantoj, rabatakantoj, kaj murdistoj tre dezirus ke nenia leĝobservantaj civitanoj povus porti armilojn. Krimuloj ĉiam havos pafilojn, estas tre simpla fakto. Leĝoj nur senarmigas leĝobservantajn civitanojn (laŭdifine). La pafanto de la Aurora Colorado teatro elektis tiun precizan teatron ĉar ĝi estis la nura teatro proksime de li kiu malpermesis pafilojn. Estis 8 aliaj teatroj, unu kun la plej granda teatro (pli da viktimoj), kiu estis multe pli proksima al li.
Ĝuste. Leĝoj kontraŭ la posedo de pafiloj senpafiligos nur tiujn, kiuj interesiĝas pri obei leĝojn. Tiuj, kiuj ne volas obei leĝojn, havos pafilojn ĉiuokaze, kaj povas mortigi leĝ-sekvantajn civitanojn des pli facile, se porti pafilon estas kontraŭleĝe.

nornen (Покажи профила) 19 декември 2014, 05:01:39

Christa627:

Samlogike:
Leĝoj kontraŭ la infanlaboro nur malebligos la infanlaboron en tiuj firmaoj, kiuj interesiĝas pri obei leĝojn. Tiuj, kiuj ne volas obei leĝojn, havos infanlaborantojn ĉiuokaze, kaj povos venki ekonomie leĝsekvantajn firmaojn des pli facile, se dungi infanojn estas kontraŭleĝe. Do, estu malbona ideo malpermesi infanlaboron.

Serioze, pere de via logiko, oni povas malĝustigi iun ajn malpermeson.

Murdistoj neniam obeos leĝojn, do: leĝoj malpermesantaj murdon estas sensencaj. Tiuj leĝoj nur advantaĝumus la murdistojn.

kaŝperanto (Покажи профила) 19 декември 2014, 15:55:05

mihxil:
kaŝperanto:Kion pensas vi pri ĉi rajto?
Mi pensas ke por bone juĝi ne estas tre inde elpensi kial kaj kiam oni uzus tiujn armilojn, aŭ kio povus okazi en certaj kazoj. Gravas la nombroj. Mi proponus ke gravu la efektivaj faktoj. Mi kredas ke mi foje legis ke kutime studoj pri tio montras ke en landoj kun libera pafilposedo krimo estas pli abunda, aŭ almenaŭ tute ne estas klare ke armilposedo bone influas. Mi proponus esplori pri tio.
Estas tre bona metodo, kaj estas pruvoj kiuj subtenas ke la malpermeso de pafiloj ne malpligrandigas perfortajn krimojn (fakte estas male).

Dum la nombro da pafiloj por ĉiu persono pligrandiĝas, la perfortaj krimoj malpligrandiĝas. Ankaŭ, britujo havas tre severajn pafilreguladojn, kaj britujo estas la plej danĝera loĝloko (de la riĉaj nacioj) pro perfortaj krimoj. Iuj studoj nur montras la perpafilajn perfortajn krimojn, kaj kaŝas la pligrandigo de aliaj perfortaj krimoj. Svisujo havas multajn pafilojn (po 1 pafilo por 3 personoj), sed eble estas la plej sekura loĝloko en la mondo.

http://www.infowars.com/statistics-prove-more-guns...

Krimuloj ne ŝatas riskojn, kaj la malpermesado de pafiloj por civitanoj malpligrandigas la riskon por atencado de aliaj civitanoj, precipe por virinoj kaj aliaj fizike malfortaj/malgrandaj homoj. Fakte: "La Nacia Sekureca Konsilantaro notas ke pafiloj uziĝas po 2.5 milionaj fojoj jare en mem-defendo kontraŭ krimuloj, signifante ke pafiloj uziĝas por gardi senkulpajn vivojn en 80oblaj pli da okazoj ol ili uziĝas por fini vivojn."

Sed laŭ mi usono tre bezonas pli striktajn regulojn kaj pli da postulita instruado.

kaŝperanto (Покажи профила) 19 декември 2014, 16:07:40

nornen:
Samlogike:
Leĝoj kontraŭ la infanlaboro nur malebligos la infanlaboron en tiuj firmaoj, kiuj interesiĝas pri obei leĝojn. Tiuj, kiuj ne volas obei leĝojn, havos infanlaborantojn ĉiuokaze, kaj povos venki ekonomie leĝsekvantajn firmaojn des pli facile, se dungi infanojn estas kontraŭleĝe. Do, estu malbona ideo malpermesi infanlaboron.

Serioze, pere de via logiko, oni povas malĝustigi iun ajn malpermeson.

Murdistoj neniam obeos leĝojn, do: leĝoj malpermesantaj murdon estas sensencaj. Tiuj leĝoj nur advantaĝumus la murdistojn.
Via argumento estas tute valida, sed iom da kunteksto mankas. Tiujn leĝojn oni kreis por protekti infanojn, ne aliajn firmaojn. Kaj estas krimo, ne pafiloj, kiu kontraŭleĝas.

Pli bona ekzemplo estus kontraŭleĝigi firmaojn, ĉar nur firmaoj povas dungi infanojn. Tia argumento tute absurdas.

Sunjo (Покажи профила) 19 декември 2014, 17:38:08

eble tiu ĉi statistiko iomete taŭgas:
http://www.theguardian.com/news/datablog/interacti...
http://www.theguardian.com/news/datablog/2012/jul/...

ekzempla komparo de Usono kun Anglujo/Kimrujo
Usono: 100 homoj posedis 88,8 pafilojn, 2,97 homoj el 100000 estis pafmortigitaj (60% de ĉiuj mortigoj)
Anglujo/Kimrujo: 100 homoj posedis 6,2 pafilojn, 0,07 homoj el 100000 estis pafmortigitaj (6,6 % de ĉiuj mortigoj)

laŭ mia aldona kalkulo do en Usono estis mortigitaj 4,95 homoj el 100000 kaj en Anglujo/Kimrujo 1,06.
Konsiderante ke ekzistas alternativaj (malpli mortigaj) memdefendiloj, kaj ke mono malpli gravas ol la vivo (rabisto kiu ricevas la deziratan monon kutime ne mortigas) mi do tamen preferas tre striktajn regulojn

kompreneble la nombro de krimoj ne nur dependas de la nombro de armiloj sed ankaŭ de aliaj aferoj kiel ekzemple sociaj problemoj, edukado, ktp.

kaŝperanto:Sed laŭ mi usono tre bezonas pli striktajn regulojn kaj pli da postulita instruado.
eble ni eĉ samopinias

kaŝperanto (Покажи профила) 19 декември 2014, 17:59:32

Sunjo:eble tiu ĉi statistiko iomete taŭgas:
http://www.theguardian.com/news/datablog/interacti...
http://www.theguardian.com/news/datablog/2012/jul/...

ekzempla komparo de Usono kun Anglujo/Kimrujo
Usono: 100 homoj posedis 88,8 pafilojn, 2,97 homoj el 100000 estis pafmortigitaj (60% de ĉiuj mortigoj)
Anglujo/Kimrujo: 100 homoj posedis 6,2 pafilojn, 0,07 homoj el 100000 estis pafmortigitaj (6,6 % de ĉiuj mortigoj)

laŭ mia aldona kalkulo do en Usono estis mortigitaj 4,95 homoj el 100000 kaj en Anglujo/Kimrujo 1,06.
Konsiderante ke ekzistas alternativaj (malpli mortigaj) memdefendiloj, kaj ke mono malpli gravas ol la vivo (rabisto kiu ricevas la deziratan monon kutime ne mortigas) mi do tamen preferas tre striktajn regulojn

kompreneble la nombro de krimoj ne nur dependas de la nombro de armiloj sed ankaŭ de aliaj aferoj kiel ekzemple sociaj problemoj, edukado, ktp.

kaŝperanto:Sed laŭ mi usono tre bezonas pli striktajn regulojn kaj pli da postulita instruado.
eble ni eĉ samopinias
Mi ne scias kiel mi povas pli klare ilustri: https://stevengoddard.wordpress.com/2013/09/11/uk-...

Sunjo (Покажи профила) 19 декември 2014, 18:05:40

kaŝperanto:
Mi ne scias kiel mi povas pli klare ilustri: https://stevengoddard.wordpress.com/2013/09/11/uk-...
eble per kompareblaj nombroj. Tio ne eblas sen difinoj. Vi bezonos fonton kiu komparas rekte. (la komento de Titanium Dragon en tiu blogaĵo nepre legindas)

Обратно нагоре