Til indholdet

La rajto porti pafilojn

af kaŝperanto, 17. dec. 2014

Meddelelser: 18

Sprog: Esperanto

kaŝperanto (Vise profilen) 17. dec. 2014 21.35.44

Kion pensas vi pri ĉi rajto?

Kiel usonano kaj civitano de la ŝtato Indiana, mi povas aĉeti kaj porti pafilojn. Estas tre polemika rajto, kaj ĝi evidente ebligas tre malbonajn aferojn. Sed oni tro ofte devas intence serĉi novaĵojn pri "bonaj" (justaj) pafadoj. Antaŭ iuj jaroj estis viro ekster vendejo kiu ĉirkaŭkuris ponardante homojn per tranĉilo kiu li ĵus aĉetis, kaj unu civitano kiu portis pafilon senpafante haltigis lin (li capitulacis). Mi neniam aŭdis pri ĉi tiun aferon per la amaskomunikilon, kaj mi loĝas malpli ol 60 minutoj for de tie.

Mi lastatempe legis artikolon pri kiel ĉinoj ne vidas la mankon de ĉi rajto kiel maljusteco, kaj ĝoje cedas la sekurecon al la registaro. Laŭdire ili estas pli grup-mensaj homoj kiuj zorgas pli pri la bonstato de la socio ol la individuaj rajtoj. Estas ankaŭ usonanoj kiuj pensas ke la registaro/policistoj devas esti la nuraj armitaj homoj.
Mi mem pensas ke "kiam sekundoj gravas, la policistoj estas nur minotoj for."

Nia bela amendo estas "Bon-reguligita milico estas necesa por la sekureco de libera ŝtato, la rajto de la popolo gardi kaj porti pafilojn ne estu malobservita."
("A well regulated militia being necessary to the security of a free state, the right of the people to keep and bear arms shall not be infringed." )

La plej granda problemo temas pri la "reguligado" de la rajto. Unuflanke homoj deziras ke la rajto estu forigita, kaj aliflanke la lobiistoj de la pafilfabrikantoj kaj la NRA deziras ke ne estu ia ajn severaj reguligadoj. La plejmulto da posedantoj agas tute respondece kaj laŭlege, kaj ne kontraŭus raciajn regulojn.

Mi precipe interesiĝas pri la pensoj de uloj kiuj ne havas ĉi tiun rajton.

Clarence666 (Vise profilen) 17. dec. 2014 21.43.41

kaŝperanto:Kion pensas vi pri ĉi rajto?
Evidente malbona rajto. Kial? Ĉar ne ĉiuj povas havi kaj uzi pafilon por defendi sin. Ekzemple personoj kiuj malbone vidas aŭ kies manoj malbone funkcias ne povas pafi (jes, kaj la frenezuloj). Do, neniu havu la rajton porti kaj uzi pafilojn en publikejo (eble posedi pafilon fermita en trezorujo estus akcepteble).

Sunjo (Vise profilen) 17. dec. 2014 22.51.30

kelkaj ideoj kiujn mi havas pri tio:

- infanoj kiuj ludante kun la pafilo de la gepatroj akcidente mortpafas familianon
- homoj, jam konataj pri psikaj problemoj, kiuj amasmurdas antaŭ ol ili mortigas sin mem
- policanoj kiuj lernas ke oni unue pafu kaj nur poste demandu ĉar ĉiu civitano povus havi pafilon kaj pro tio estas konsiderenda kiel vivdanĝera minaco

en kombino kun "defendu vian grundon" tio eĉ ebligas ke civitanoj laŭleĝe mortigas (laŭetike oni devas nomi tion "murdon" ) aliajn civitanojn (kiuj fojfoje, sed ne ĉiam, kulpas pri iu malpli grava krimo)

kaj se la usonaj civitanoj vere volus defendi sin kontraŭ misuzo de ŝtata povo ili jam bezonus tankojn, raketojn, dronojn kaj ĥakeran scipovon

Sendube ekzistas regionoj en Usono kie oni bezonas pafilojn por defendi sin (ekzemple kontraŭ sovaĝaj bestoj) sed tute neregulita kaj nekontrolita disvastigo de armiloj kaŭzas laŭ mia opinio pli da damaĝo ol utilo

Tempodivalse (Vise profilen) 17. dec. 2014 23.10.59

Laŭ mia opinio la ĉefa problemo kun ĉi tiu rajto estas ke malmultaj homoj povas uzi pafilojn lerte - aŭ eĉ lertete, aparte en stresegaj situacioj en kiuj vere ekzistas bezono por pafiloj (situacioj kiuj jam estas tre maloftaj). Eĉ policanoj, daŭre instruitaj pri pafado kaj danĝeraj situacioj, ofte ne povas laŭnecese ĵeti kuglojn en la celon: kiel ofte mi legis novaĵojn pri tio, ke iu policano malplenigis sian pistolan kuglujon dum interpafado kun krimulo, sed trafis lin nur unufoje (aŭ eĉ neniufoje).

Imagu do, kiom malpli scipova estas la tipa homo koncerne ĉi tiun aferon! Estas granda verŝajneco ke dum pafado li vundigos iun ceterulon, ekzemple alsendinte kuglon tra la muron en nekonata direkto. Ankaŭ ne forgesu, ke policanojn oni forte edukas pri tio, kiel malkonfliktigi potenciale danĝeran okazaĵon kaj kiel identigi tiajn, en kiuj vere estas bezonataj pafiloj. Nepolicianoj kutime ĉi ĉion malpli bone konas, kaj la rezulto estas ke alie negravaj disputoj povas tragediiĝi post kiam unu el la partoprenantoj enmanigas sian pistolon, kredante ke aliaj lin minacas kaj li vere estas malsekura.

Do la rajto porti pafilojn multe pli ofte estigas danĝerajn situaciojn, ol solvas ilin. Pro longtempe entranĉeigitaj ideologioj, kiujn ofte subtenas organizaĵoj profitantaj per la vendado de pafiloj, multaj usonanoj, aparte el la sudaj regionoj, konsideras ĉiujn provojn limigi la rajton aŭtoritatismaj malobservoj de la registaro.

Krome, por la nepolicano ekzistas multajn aliajn metodojn por sin defendi kaj gardi, kiuj ne entenas la riskon de mortigo aŭ vundigo: ekzemple, oni povas tre malmultekoste aĉeti piproŝprucigilon (gardilo povanta senagresiigi kaj haltigi iun ajn), aŭ eble elektrigitan pafilon (tiel-nomatan 'Taser' ).

antoniomoya (Vise profilen) 17. dec. 2014 23.19.52

Por komenci, pafiloj ne devus ekzisti. Ili estis elpensitaj intence nur por mortigi, ĉu homojn ĉu bestojn.

Nuntempe, neniu ordinara homo devus havi la rajton aĉeti, porti aŭ uzi pafilojn, en nenia okazo. Nur policanoj aŭ militistoj (specialistoj) devus porti tiujn danĝeregajn mortigilojn.

Oni elpensis policon por defendi nacianojn. Do, estas absurde ke ĉiu ŝtatano havu pafilon por defendi sin.

Feliĉe, en Hispanlando ni ne havas tiun usonan problemegon.

Amike.

nornen (Vise profilen) 18. dec. 2014 09.13.49

antoniomoya:Nuntempe, neniu ordinara homo devus havi la rajton aĉeti, porti aŭ uzi pafilojn, en nenia okazo. Nur policanoj aŭ militistoj (specialistoj) devus porti tiujn danĝeregajn mortigilojn.
Nur policanoj aŭ militistoj (specialistoj)? Specialistoj je kio? Je mortigado?

Se mi mem kiel ordinara civitano ne rajtus porti armilon, kial ŝtatdungito rajtu porti ĝin?
Por kio portus ŝtatdungitoj "mortigilojn"? Evidente por mortigi. Por mortigi kiun? Nin?

ustra (Vise profilen) 18. dec. 2014 11.26.49

externalImage.png

kaŝperanto (Vise profilen) 18. dec. 2014 16.08.20

Clarence666:
Evidente malbona rajto. Kial? Ĉar ne ĉiuj povas havi kaj uzi pafilon por defendi sin. Ekzemple personoj kiuj malbone vidas aŭ kies manoj malbone funkcias ne povas pafi (jes, kaj la frenezuloj). Do, neniu havu la rajton porti kaj uzi pafilojn en publikejo (eble posedi pafilon fermita en trezorujo estus akcepteble).
Do, evidente, la registaro devas fortranĉi ĉies manojn kaj blindigi ĉies okulojn kaj frenezigi ĉies cerbojn, por ke neniu malsamas aŭ posedas ian ajn superecon. Bona ideo. okulumo.gif

nornen:
antoniomoya:Nuntempe, neniu ordinara homo devus havi la rajton aĉeti, porti aŭ uzi pafilojn, en nenia okazo. Nur policanoj aŭ militistoj (specialistoj) devus porti tiujn danĝeregajn mortigilojn.
Nur policanoj aŭ militistoj (specialistoj)? Specialistoj je kio? Je mortigado?

Se mi mem kiel ordinara civitano ne rajtus porti armilon, kial ŝtatdungito rajtu porti ĝin?
Por kio portus ŝtatdungitoj "mortigilojn"? Evidente por mortigi. Por mortigi kiun? Nin?
Precize. Kial la policistoj bezonas mortigilojn se ĉiu civitano ne povas porti armilojn? En usono multaj pafilportantoj estas multe pli ekzercita ol policistoj (krom se eble SWAT). Policistoj nur devas ekzerci fojfoje.

Lakiro (Vise profilen) 18. dec. 2014 16.56.07

Certe, ĉiu usonano devas portadi en poŝo pistolon. Ju pli ofte armilitaj demenculoj kaj daŭnoj pafos, des pli multe da oksigeno estos en tera aero. ridulo.gif

kaŝperanto (Vise profilen) 18. dec. 2014 16.57.15

Sunjo:kelkaj ideoj kiujn mi havas pri tio:

- infanoj kiuj ludante kun la pafilo de la gepatroj akcidente mortpafas familianon
- homoj, jam konataj pri psikaj problemoj, kiuj amasmurdas antaŭ ol ili mortigas sin mem
- policanoj kiuj lernas ke oni unue pafu kaj nur poste demandu ĉar ĉiu civitano povus havi pafilon kaj pro tio estas konsiderenda kiel vivdanĝera minaco

en kombino kun "defendu vian grundon" tio eĉ ebligas ke civitanoj laŭleĝe mortigas (laŭetike oni devas nomi tion "murdon" ) aliajn civitanojn (kiuj fojfoje, sed ne ĉiam, kulpas pri iu malpli grava krimo)

kaj se la usonaj civitanoj vere volus defendi sin kontraŭ misuzo de ŝtata povo ili jam bezonus tankojn, raketojn, dronojn kaj ĥakeran scipovon

Sendube ekzistas regionoj en Usono kie oni bezonas pafilojn por defendi sin (ekzemple kontraŭ sovaĝaj bestoj) sed tute neregulita kaj nekontrolita disvastigo de armiloj kaŭzas laŭ mia opinio pli da damaĝo ol utilo
Infanoj ankaŭ povas mortigi per tranĉiloj, kemiaĵoj, kaj aliaj aĵoj. Kaj en ĉiu okazo kulpiĝas la gepatroj kaj/aŭ aliaj plenkreskuloj pro ilia senatenteco. Homoj kun konataj psikaj problemoj nepre ne povas akiri pafilojn, kaj jam ne estas laŭleĝa vendi al tia persono. La problemo estas la efikigado de jam skribitaj leĝoj. Se policanoj soifas por sango ili ĉiam povas murdi.

Seksperfortantoj, rabatakantoj, kaj murdistoj tre dezirus ke nenia leĝobservantaj civitanoj povus porti armilojn. Krimuloj ĉiam havos pafilojn, estas tre simpla fakto. Leĝoj nur senarmigas leĝobservantajn civitanojn (laŭdifine). La pafanto de la Aurora Colorado teatro elektis tiun precizan teatron ĉar ĝi estis la nura teatro proksime de li kiu malpermesis pafilojn. Estis 8 aliaj teatroj, unu kun la plej granda teatro (pli da viktimoj), kiu estis multe pli proksima al li.

Mi eble taksus la nacia gardo kiel pli-malpli milico. Ilin ne rekte regas la federala registaro. Sed eĉ se ili estus koruptita, ni ĉiuj vidis kiel sentankaj, senraketaj, kaj sendronaj homoj povas efike batali kontraŭ nia armeo.

Tilbage til start