去目錄頁

"Cent hajkoj" en Esperanto

akueck, 2014年12月20日

讯息: 6

语言: Esperanto

akueck (显示个人资料) 2014年12月20日上午9:37:09

En la 20a kaj 21a de Decembro 2014 estas senkoste akirebla "Cent hajkoj", kiel cifereca libro por Kindle-leg-aparato kaj Kindle-aplikajho.

Altebrilas (显示个人资料) 2014年12月23日下午8:11:38

t.e. 1700 silaboj, do ĉ 5000 literoj. Ĉu vere oni bezonas specialan formaton, aŭ ĉu temas pri reklamo por vendi la legparaton?

akueck (显示个人资料) 2014年12月23日下午8:43:55

Altebrilas:t.e. 1700 silaboj, do ĉ 5000 literoj. Ĉu vere oni bezonas specialan formaton
La autoro devas alshuti la dosieron de la libroenhavo plej konvene en la formato html. Ghi estas transformata en alian formaton, kiu taugas por Kindle-leg-aparato au Kindle-aplikajho.

Altebrilas:aŭ ĉu temas pri reklamo por vendi la legparaton?
Mi ne intencas fari reklamon por ia aparato.

Sed alian reklamon mi volas fari: Prezenti Esperantlingvajn tekstojn en ne Esperantlingva [url= https://twitter.com/imnej7/status/5467030093724426... ]"chirkauajho"[/url], por montri ankau al ne-esperantistoj, ke Esperanto ne nur ekzistas, sed ke en ghi eblas ech verki poemetojn, kiel ion tian faras aliaj homoj en aliaj lingvoj, kiel la angla, la germana k. c.

akueck (显示个人资料) 2015年2月7日下午3:22:29

Altebrilas:t.e. 1700 silaboj
Jes. - Kaj ghis la 8a de Februaro 2015 ili estas senkoste akireblaj:
"Cent hajkoj", cifereca libro por Kindle-leg-aparato kaj Kindle-aplikajho.

vmel (显示个人资料) 2016年3月25日上午11:15:47

akueck:
Jes. - Kaj ghis la 8a de Februaro 2015 ili estas senkoste akireblaj:
"Cent hajkoj", cifereca libro por Kindle-leg-aparato kaj Kindle-aplikajho.
Ve, mi eksciis pri via libro nur nun, kiam la tempo delonge pasis. Ĉu vi ne povas simple sendi al mi dosieron, en txt, doc aŭ html?
persone al vmel1 (ĉe) yandex.ru

akueck (显示个人资料) 2016年3月25日下午1:06:27

vmel:
akueck:
Jes. - Kaj ghis la 8a de Februaro 2015 ili estas senkoste akireblaj:
"Cent hajkoj", cifereca libro por Kindle-leg-aparato kaj Kindle-aplikajho.
Ve, mi eksciis pri via libro nur nun, kiam la tempo delonge pasis. Ĉu vi ne povas simple sendi al mi dosieron, en txt, doc aŭ html?
persone al vmel1 (ĉe) yandex.ru
Dankon por via intereso pri unu el miaj verkoj.

Mi petas vian komprenon je tio, ke mi ne emas distribui miajn verkojn per retmesaghado al unuopuloj.

Min ghojigus, se vi achetus la libron per la nuntempe nura*) vojo, t. e. per mendo.

*) Intertempe Amazon Kindle forprenis el sia vendejo la bitlibran version, char - tiel Amazon Kindle - Esperanto ne apartenas al la subtenataj lingvoj.

Kromajho: Recenzo trovighas en Beletra Almanako 25 (jen legprovajho kun la komenco de la recenzo).

回到上端