Ir ao conteúdo

Solstico

de cellus, 20 de dezembro de 2014

Mensagens: 1

Idioma: Esperanto

cellus (Mostrar o perfil) 20 de dezembro de 2014 10:49:38

La 21-an de decembro je la 23.03 laŭ griniĉa tempo (GMT/UTC) okazos la solstico, somera por landoj kiel Aŭstralio kaj vintra por landoj kiel Svedio kaj Pollando. La suno tiam atingos la sudan tropikon super la Pacifiko okcidente de Ameriko. Mi festos ĝin drinkante likvoron de kapra lakto, kiun mi aĉetis sur la Kanariaj Insuloj kaj pensos pri la agrabla fakto ke post 0.03 en Mezeŭropo la tagoj plilongiĝos.

De volta à parte superior