לתוכן העניינים

Finlegis libron Gerda Malaperis. Nun?

של Demian, 21 בדצמבר 2014

הודעות: 8

שפה: Esperanto

Demian (הצגת פרופיל) 21 בדצמבר 2014, 02:38:34

Antaŭ kelkaj minutoj mi finlegis libron instruan "Gerda Malaperis." (Mi jam ne trovis la kontraŭdiron, kiu sin trovas en la libro.) Nun, mi ne scias, kion plu legi Esperante. Ĉu alian verkon de Claude PIRON aŭ Paŝoj al Plena Posedo de William AULD aŭ unu el la libroj en la Baza legolisto.

Mi ne volas legi instruan libron alian. Ĉu vi bonvole sugestos libron, kiun meznivelan lernanton povas legi plezure; sen konsulti vortaron ofte*?

*ofte = Libro, en kiu leganto scias minimume 98% vortfamiliojn (aŭ vortradikojn aŭ radikojn).

Eisfleur (הצגת פרופיל) 21 בדצמבר 2014, 04:28:51

Mi ne ankoraŭ legis la esperantan version, sed mi rekomendus "La Eta Princo" de Antoine de Saint-Exupéry, kiu estas unu de miaj rakontoj preferaj (kaj estas ankaŭ tre populara). Eble ekzistas de tempo al tempo kelkajn vortojn teknikajn aŭ nekomunajn, tamen mi opinias, ke vi verŝajne povas ĝin legi plezure. ridulo.gif

Mi interesas vidi aliajn proponojn.

Balbutanto (הצגת פרופיל) 21 בדצמבר 2014, 19:52:55

Eisfleur:Mi ne ankoraŭ legis la esperantan version, sed mi rekomendus "La Eta Princo" de Antoine de Saint-Exupéry, kiu estas unu de miaj rakontoj preferaj (kaj estas ankaŭ tre populara). Eble ekzistas de tempo al tempo kelkajn vortojn teknikajn aŭ nekomunajn, tamen mi opinias, ke vi verŝajne povas ĝin legi plezure. ridulo.gif

Mi interesas vidi aliajn proponojn.
Mi apogas vian proponon. "La Eta Princo" estas ĉarma rakonto, de longe tradukita en plurajn lingvojn. Estus facile trovi anglan version kaj legi ĝin kun la E-version samtempe, aŭ legi nur la E-version. Laŭ mi, ĝi estas ne malfacila.

dombola (הצגת פרופיל) 21 בדצמבר 2014, 22:04:19

Demian: Ĉu vi bonvole sugestos libron, kiun meznivelan lernanton povas legi plezure; sen konsulti vortaron ofte*?
Ĉu vi intencas legi rete aŭ papere?

Demian (הצגת פרופיל) 22 בדצמבר 2014, 11:29:59

dombola:Ĉu vi intencas legi rete aŭ papere?
Legilon elektronikan libron mi havas. Mi intencas legi Esperante per mia Kindle [kindl]. Mi uzas Calibre por ŝanĝi tekstojn HTML-ajn, epub-ajn, al Kindle-legeblan mobi.

akueck (הצגת פרופיל) 22 בדצמבר 2014, 11:48:31

Demian:
dombola:Ĉu vi intencas legi rete aŭ papere?
Legilon elektronikan libron mi havas. Mi intencas legi Esperante per mia Kindle [kindl]. Mi uzas Calibre por ŝanĝi tekstojn HTML-ajn, epub-ajn, al Kindle-legeblan mobi.
Antau kelkaj monatoj mi legis la kolekton de mikronoveloj "Ne ekzistas verdaj steloj". Ghi tre plachas al mi.

Daniel86 (הצגת פרופיל) 22 בדצמבר 2014, 11:48:41

Mi rekomendas legi Fratoj Grimm.

Bruso (הצגת פרופיל) 22 בדצמבר 2014, 12:50:49

Vivo de Zamenhof de Edmond Privat.

לראש הדף