Al la enhavo

Tajpado en Esperanto per iOS

de Urho, 2014-decembro-22

Mesaĝoj: 56

Lingvo: Esperanto

SlavaSh (Montri la profilon) 2015-januaro-20 09:17:23

Rigardu la Esperantan Klavaron por iOS. Ĝi estas senkosta kaj ĝi funkcias por ambaŭ iPhone kaj iPad. Mi estas la aŭtoro.

Urho (Montri la profilon) 2015-januaro-26 16:32:37

SlavaSh:Rigardu la Esperantan Klavaron por iOS. Ĝi estas senkosta kaj ĝi funkcias por ambaŭ iPhone kaj iPad. Mi estas la aŭtoro.
Bonege! — Pliaj informoj pri la klavaro ni trovas ĉe la bulteno Libera folio. Bv. legi la artikolon: Aperis senpaga Esperanto-klavaro por iPhone. ridulo.gif

Urho (Montri la profilon) 2015-februaro-15 08:46:49

Nun oni povas testi MessagEase-klavaron en iOS 8 -operaciumo.

Bonvolu legi la mesaĝon de @MessagEase ĉe Tujtero (Twitter): The new iOS version of MessagEase works well on iPads as well as iPhones.
• Bv. legi ankaŭ la paĝon MessagEase for iOS 8 por ricevi la testan version de MessagEase-klavaro.

P.S. (2015-02-19)
Mi iomete testis la MessagEase-klavaron en iPad. En la testa versio ekzistas nur la anglalingva klavarfazono. — En ĝi ni tamen povas tajpi la Esperantajn literojn Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ kaj Ŝ, sed bedaŭrinde la litero Ŭ dume mankas.

Nu, la klavaro funkcias bonege. ridulo.gif

Urho (Montri la profilon) 2015-marto-11 18:08:45

La beta-versio (3.0.8) de MessagEase ebligas tajpi en Esperanto, en la finna ktp. en iOS-aparatoj. Vi povas uzi plurajn klavarfasonojn samtempe. — Mojose! ridulo.gif

Klavarfasonoj estas nun 25.

Ĝisdatigita: 2015-03-17

Urho (Montri la profilon) 2015-aprilo-25 12:10:27

La beta-versio 3.1.0 de MessagEase-klavaro kun ludoj estas nun uzebla.

Urho (Montri la profilon) 2015-majo-07 10:59:57

La beta-versio 3.1.1 de MessagEase-klavaro estas nun uzebla. — Eble baldaŭ MessagEase-klavaro estos elŝutebla en App Store, vidu ĉe Facebook.

Urho (Montri la profilon) 2015-junio-07 19:15:41

Urho:
SlavaSh:Rigardu la Esperantan Klavaron por iOS. Ĝi estas senkosta kaj ĝi funkcias por ambaŭ iPhone kaj iPad. Mi estas la aŭtoro.
Bonege! — Pliaj informoj pri la klavaro ni trovas ĉe la bulteno Libera folio. Bv. legi la artikolon: Aperis senpaga Esperanto-klavaro por iPhone. ridulo.gif
La Esperanta Klavaro de Slava Shklyaev estis ĝisdatigita al la versio 1.2. En ĝi estas kelkaj plibonigoj, vidu Esperantan Klavaron ĉe iTunes Prewier! ridulo.gif

Ĝisdatigita: 2015-06-20

Urho (Montri la profilon) 2015-junio-10 10:47:19

MessagEase-klavaro estas nun elŝutebla al via iOS-aparato (iPhone, iPad) ĉe App Store. Bv. noti, ke la operaciumo devas esti iOS 8.1 kaj pli nova.
En la klavaro ekzistas pli ol 20 lingvoj, — do ankaŭ Esperanto. ridulo.gif

Bonvolu vidi ankaŭ la hejmpaĝon de MessagEase kaj en tie:

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-10 11:48:35

Urho:#MessagEase-klavaro estas nun elŝutebla al via iOS-aparato (iPhone, iPad) ĉe App Store. Bv. noti, ke la operaciumo devas esti iOS 8.1 kaj pli nova.
En la klavaro ekzistas pli ol 20 lingvoj, — do ankaŭ Esperanto. ridulo.gif

Bonvolu vidi ankaŭ la hejmpaĝon de MessagEase kaj en tie:
Koran dankon!

Urho (Montri la profilon) 2015-junio-20 10:48:58

En MessagEase-klavaro mi uzas tri klavarfasonojn: Esperanton, la finnan kaj la rusan fonetikan (bv. noti la kolorojn de la klavarfasonojn).

Ĉefe mi uzas la Esperanto-klavarfasonon, ĉar mi foje povas tajpi per ĝi ankaŭ en la finna, do ä (a + ¨), ö (o + ¨) ktp. — Nu kompreneble, la finna klavarfasono estas uzata en la nuraj finnalingvaj tekstoj. ridulo.gif

P.S.
Estas bone legi ankaŭ la fadenon ”Tajpado en Esperanto per Android” ekde la paĝo 4 (aŭ 2).

Reen al la supro