Al la enhavo

Tajpado en Esperanto per iOS

de Urho, 2014-decembro-22

Mesaĝoj: 56

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2015-julio-10 18:36:26

Urho:
SlavaSh:Rigardu la Esperantan Klavaron por iOS. Ĝi estas senkosta kaj ĝi funkcias por ambaŭ iPhone kaj iPad. Mi estas la aŭtoro.
Bonege! — Pliaj informoj pri la klavaro ni trovas ĉe la bulteno Libera folio. Bv. legi la artikolon: Aperis senpaga Esperanto-klavaro por iPhone. ridulo.gif
La Esperanta Klavaro de Slava Ŝkljajev estis ĝisdatigita al la versio 1.3 (2015-07-07). En ĝi estas jenaj plibonigoj:
  • Plibonigita subteno de iPad
  • Minusklaj klavoj
  • Esperanto-traduko de interfaco.
Legu pli pri Esperanta Klavaro ĉe iTunes Prewier!

Se vi ŝatas la QWERTY-tipajn klavarojn, ĉi tiu klavaro (ŜĜERTŬ) estas tre taŭga por vi. ridulo.gif

Urho (Montri la profilon) 2015-julio-23 18:50:48

La Esperanta Klavaro de Slava Ŝkljajev estis ĝisdatigita al la versio 1.4 (2015-07-20).

Legu pri plibonigoj de Esperanta Klavaro ĉe iTunes Prewier!

Urho (Montri la profilon) 2015-julio-24 13:45:49

MessagEase-klavaro por iOS (versio 3.3.2) estas nun elŝutebla ĉe App Store. En ĝi estas kelkaj plibonigoj, bv. legi pli ĉe iTunes Preview -paĝo de MessagEase. ridulo.gif

Urho (Montri la profilon) 2016-aprilo-23 11:28:25

Chuck Smith ne plu ĝisdatigas sian klavaron. Do, se vi amas QWERTY-klavarojn, bv. uzi Esperanta Klavaron de Slava Shklyaev, vidu Esperantan Klavaro ĉe iTunes Prewier!

Pliaj informoj pri Esperanta Klavaro vi trovas ĉe la bulteno Libera folio. Bv. legi la artikolon: Aperis senpaga Esperanto-klavaro por iPhone. ridulo.gif

Urho:Informe: La vera Esperanto-klavaro por la smartfono iPhone (la operaciumo: iOS 8) de Chuck Smith estas nun aĉetebla ĉe App Store de Apple. Legu pli ĉi tie!

Legu ankaŭ la intervjuon de Chuck Smith ĉe la bulteno Libera folio:

Urho (Montri la profilon) 2016-majo-08 13:49:01

Esperanta Klavaro de Slava Shklyaev estis ĝisdatigita al la versio 1.5 (2016-05-07) ĉe App Store.

Esperanta Klavaro:
  • Alireblaj kaj stabilecaj plibonigoj

Urho (Montri la profilon) 2016-majo-22 10:57:11

Esperanto-klavaro de MessagEase por iPhone (kaj iPad) estas sama kiel Esperanto Keyboard (Esperanto-klavaro) ĉe la paĝo:
Android Keyboards Online.

Jen kelkaj vortoj por kompreni/ekzerci la strukturon (kaj la ideon) de la klavaro:
  • vi, ni, li, la, ili, ĉi, ci, ĝi, oni, mi, ŝi, ŝli
  • ano, aĵo, avo, avino, akiri, al, ajn, aŭto, animo, ago, agi, aĝo, aĝi,
  • ĵuri, ĵurnalo, ĵus, ĵaketo, ĵerzo, ĵogo, ĵaluza
  • vi, viro, virino, valoro, vakuo, valo, verbo, vergo, verko, vermo, verso, veŝto, vetero
  • ni, *na*, nu, nun, nur, nomo, nomi, nomigi, nomiĝi
  • lando, loko, lingvaĵo, lui, lundo, lumo, lumi, lumigi, lumiĝi
  • ĉi, ĉi-, ĉiu, ĉio, ĉu, ĉe, ĉako, ĉoto, ĉeko, ĉefo, ĉefa, ĉeesto
  • igi, iĝi, iri, imuna, io, iu, ili, iom, ina, ino, iomete
  • horo, homo, honoro, humoro, havi, ĥoro, ĥaoso, ĥemio, aĥ, aĥa
  • kaj, koko, ke, kiu, kio, koro, koni, kono, konigi, koniĝi, kun, kunigi, kuniĝi, knabo, knabino
  • oni, oĥ, oho, ok, ol, ovo, ovalo, ofte, ofteco, oro, orfo
  • ĝi, ĝojo, ĝoji, ĝojigi, ĝui, ĝermo, ĝuste
  • unu, unua, unuo, ulo, ujo, umo, urbo, uzo
  • pri, pro, por, propono, po, povi, pomo, plu, pli, plej, paĝo
  • bono, bona, bonigi, boniĝi, bubo, butono, bero, bezoni, bonhavo
  • ja, junio, julio, jugo, juĝi, je, jes, jino, ju…des
  • de, do, du, diri, dono, dolĉa, domo, dum, dek, demando
  • gaja, glavo, gumo, gluo, ge-, grego, gruo
  • ci, cimo, cerbo, cerbumi, ceremonio, cetere
  • re, reto, retumi, roto, Romo, rondo, retpoŝto
  • mi, mano, mono, mola, monaĥo, mondo, mem, memo, membro
  • teo, tezo, teroro, temo, TEJO, tuj, tute, testo
  • ejo, emi, ebla, eblo, eble, eŭro, Eŭropo, eĥo
  • ŝi, ŝako, ŝakalo, ŝoko, ŝoforo, ŝerci
  • zoo, zono, zomi, zomo, zoologio, zebro
  • se, ses, sed, sep, semo, sema, semi, serĉi, serioze, sur, sobreco
  • for, fojno, foliumi, fino, filo, filino, firmao, faŭko, festo, foresto
  • ĉi (ĉi-), ĥoro, ĝi, aĵo, ŝi, eŭro
Bonvolu noti, ke vi povas tajpi ankaŭ la literojn Q, X, W kaj Y.

> ĝisdatigita je 2016-10-08

Urho (Montri la profilon) 2016-oktobro-06 06:13:34

MessagEase-klavaro (la versio 3.4.4, 2016-10-08) estas nun elŝutebla ĉe App Store.
MessagEase:
  • Fixed the keyboard bug created by iOS 10
  • Fixed the Advanced Settings bug created in iOS 10
  • Minor bug fixes
Bonvolu vidi la klavaron Esperanto Keyboard (Esperanto-klavaro) ĉe la paĝo: Android Keyboards Online.
Esperanto-klavaro en la iOS-versio estas sama. ridulo.gif

> Ĝisdatigita je 2016-10-08

Urho (Montri la profilon) 2017-majo-18 17:11:47

SwiftKey-klavaro por la operaciumo "iOS" (iPhone, iPad) estis ĝisdatigita al la versio 2.2.3 la 25-an de Januaro en 2018. En ĝi estas ankaŭ Esperanto!!!!
https://itunes.apple.com/fi/app/swiftkey-keyboard/...
https://swiftkey.com/en

Vi povas uzi du klavarfazonojn samtempe. ridulo.gif

Ĝuu!

> Ĝisdatigita je 2018-03-07

Urho (Montri la profilon) 2018-marto-07 15:46:45

SlavaSh:Rigardu la Esperantan Klavaron por iOS. Ĝi estas senkosta kaj ĝi funkcias por ambaŭ iPhone kaj iPad. Mi estas la aŭtoro.
Ĉu Vi forigis vian aplikaĵon ĉe la "App Store"? Aŭ Apple faris tion? Mi ne plu trovas ĝin. malgajo.gif

Metsis (Montri la profilon) 2018-marto-08 11:04:12

Ankaŭ mi en plu trovas la aplikaĵon ĉe la Apple-a butiko hodiaŭ. Mi jam uzas ĝin. Estas tre bona.

Reen al la supro