Al la enhavo

Tajpado en Esperanto per iOS

de Urho, 2014-decembro-22

Mesaĝoj: 56

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2021-decembro-14 15:01:07

La Esperanta Klavaro estas bonega, sed mi volus uzi ankoraŭ nur kelkajn signojn, ekzemple :
• n-streko ( – ) ĝis-streko
• m-streko (— ) haltostreko
• ¿ kaj ¡ (komparu kun ? kaj !)

Bonvolu legi plie pri la afero ĉe Wikipedia (Dash): https://en.wikipedia.org/wiki/Dash

Metsis (Montri la profilon) 2021-decembro-15 08:33:16

Mi kredas, ke per ĉiuj integritaj klavaroj, tiuj de Apple, oni aŭtomate povas skribi ¿ kaj ¡. Presi longe ? resp. ! por ekhavi ŝprucmenuon kun tiu signo.

Kiam temas pri uzo de strekoj, notu, ke ne ekzistas devigaj reguloj koncerne de ilia uzado en Esperanto. Aldonu, ke en kelkaj sistemoj (aŭ komputilaj, platkomputilaj aŭ poŝtelefonaj) oni ne facile povas tajpi ĉiujn. Sekve oni ĝenerale uzas nur unu mallongan kaj unu longan strekon. Plie la lingvoj havas malsimilajn regulojn pri la uzo de strekoj.

Por kompletigi… Laŭ PMEG ekzistas kvar strekoj. Jen tiuj de la plej mallonga ĝis la plej longa.

Dividostreko - (U+2010)

Oni uzas dividostrekon por tranĉi vorton fine de linio (ekz. kafo-tablo), inter nombro kaj litero (15-a) kaj en mallongigoj por montri, ke mankas literoj (s-ro). Oni ne havu spacetojn ĉirkaŭ la dividostreko.

Minus-signo − (U+2212)

Minus-signo estas simbolo por la vorto "minus" (ekz. tri minus du = 3 − 2). PMEG alludas, ke oni havu spacetojn ĉirkaŭ la minus-signo.

Notu, ke kelkfoje oni skribas la subtrahan operacion per la minus-signo sed minusan valoron per alia signo - (U+002D) senspacete. Ekz. 3 − -2 kaj -2a².

Ĝis-streko – (U+2013)

Laŭ sia nomo ĝis-streko estas uzata anstataŭ la vorto "ĝis" en esprimoj de tipo "de.. ĝis" (ekz. de majo ĝis aŭgusto = majo–aŭgusto). Oni ne havu spacetojn ĉirkaŭ la ĝis-streko.

Haltostreko — (U+2014)

Oni uzas haltostrekon por montri paŭzon, parentezon kaj antaŭ nova repliko en dialogo. Oni havu spacetojn ĉirkaŭ la dividostreko.

Miakrede per la streko-klavo en la integritaj klavaroj en iOS-aparatoj oni povas tajpi tri strekojn (divido-, ĝis- kaj haltostrekon).

Urho (Montri la profilon) 2021-decembro-15 10:38:08

Metsis, dankon pro via klarigo!
Metsis:Mi kredas, ke per ĉiuj integritaj klavaroj, tiuj de Apple, oni aŭtomate povas skribi ¿ kaj ¡. Presi longe ? resp. ! por ekhavi ŝprucmenuon kun tiu signo.
[…]
Miakrede per la streko-klavo en la integritaj klavaroj en iOS-aparatoj oni povas tajpi tri strekojn (divido-, ĝis- kaj haltostrekon).
Jes, sed (kiel mi diris en mia antaŭa mesaĝo) ne sur la Esperanta Klavaro. — Espereble, Robin aldonos ilin laŭ la kutimo de la Apple-klavaro.

P.S. (MessagEase-klavaro):
Nu, al mi ne estas problemoj kun strekoj, ĉar mi ĉefe uzas MessagEase-klavaron. MessagEase-klavaro havas ĉiujn signojn, kiujn mi uzas, kaj ankoraŭ plie. Mi eĉ povas tajpi la krekajn literojn sur la sama klavarfasono.

Bonvolu vidi → iPhone/iPad FAQ
   kaj legi ankaŭ PDF-on → A System for Fast, Full-Text Entry for Small Electronic Devices (Saied B. Nesbat, Ph. D.)

Urho (Montri la profilon) 2021-decembro-16 16:16:05

Malĉefaj signoj de la Esperanta Klavaro
Miakomprene, la taŭga solvo al la problemo (mia) estus jena (do, laŭ la Apple-klavaro):
- – — •
? ¿
!  ¡

Post aldono de tiuj malĉefaj signoj, la Esperanto Klavaro estus vere perfekta.

ĜENERALE: la signoj de la sociaj retoj (ekz-e ĉe Twitter, Facebook ktp.) devus esti akireblaj nur per unu gesto.

Urho (Montri la profilon) 2021-decembro-18 14:46:16

Parenteze, se vi regas la finnan lingvon, jen la scio pri la Interpunkcio en la finna lingvo:
Muut välimerkit: . ? ! … : ; - – (Jukka ”Yucca” Korpela)

Urho (Montri la profilon) 2021-decembro-21 08:02:25

La Esperanta Klavaro estis ĝisdatigita al la versio 1.6.0 (2021-12-20) fare de Robin Hill. ridulo.gif

P.S.
Pliajn informojn vi trovas ĉe la Twitter-konto de Robin Hill.

Reen al la supro