Skip to the content

Kiel mi povas diri pri la programisto kiun programas en la programalingvo?

by feilermichal, December 25, 2014

Messages: 9

Language: Esperanto

feilermichal (User's profile) December 25, 2014, 8:16:41 PM

Saluton!

Kiel mi povas diri pri la programisto kiun programas en la programlingvo? Exemple, al la angla lingvo, mi dirus "Python programmer" pri la programiston kiun programas en la "Python" programlingvon.

Dankon por respondojn.

noelekim (User's profile) December 26, 2014, 2:19:17 AM

feilermichal:Saluton!

Kiel mi povas diri pri la programisto kiun programas en la programlingvo? Exemple, al la angla lingvo, mi dirus "Python programmer" pri la programiston kiun programas en la "Python" programlingvon.

Dankon por respondojn.
Vi povus diri: programisto per Python

nornen (User's profile) December 26, 2014, 7:55:18 AM

Konsiderante vortojn kiel anglaparolanto aŭ hispanaparolanto, konsiderante ankaŭ ke kaj la angla kaj la hispana kaj la pitona estas lingvoj, mi dirus pitonprogramisto.

Sxak (User's profile) December 26, 2014, 7:59:45 AM

nornen:Konsiderante vortojn kiel anglaparolanto aŭ hispanaparolanto, konsiderante ankaŭ ke kaj la angla kaj la hispana kaj la pitona estas lingvoj, mi dirus pitonprogramisto.
Kaj kiel vi dirus "programisto per PL/SQL"? (mia programlingvo)
AL mi plaĉas la propono kun "per", sed mi opinias, ke oni parolas EN lingvoj, sekve do ankaŭ programas EN lingvoj, tial mi dirus programisto EN, sed ankaŭ "per" estas bona (aŭ eble eĉ pli bona) propono

nornen (User's profile) December 26, 2014, 8:29:11 AM

Sxak:
nornen:Konsiderante vortojn kiel anglaparolanto aŭ hispanaparolanto, konsiderante ankaŭ ke kaj la angla kaj la hispana kaj la pitona estas lingvoj, mi dirus pitonprogramisto.
Kaj kiel vi dirus "programisto per PL/SQL"? (mia programlingvo)
Mi dirus: Programisto bezonanta proceduran aldonaĵon por povi programi deklaran lingvon.

akueck (User's profile) December 26, 2014, 1:54:48 PM

Sxak:
nornen:Konsiderante vortojn kiel anglaparolanto aŭ hispanaparolanto, konsiderante ankaŭ ke kaj la angla kaj la hispana kaj la pitona estas lingvoj, mi dirus pitonprogramisto.
Kaj kiel vi dirus "programisto per PL/SQL"?
PL/SQL-programisto

Sxak (User's profile) December 27, 2014, 6:31:12 AM

akueck:
Sxak:
nornen:Konsiderante vortojn kiel anglaparolanto aŭ hispanaparolanto, konsiderante ankaŭ ke kaj la angla kaj la hispana kaj la pitona estas lingvoj, mi dirus pitonprogramisto.
Kaj kiel vi dirus "programisto per PL/SQL"?
PL/SQL-programisto
kaj kiel vi prononcus tion, precipe tiun "/"?
Estas ja pli logike lasi la neesperantigeblajn vortojn solaj kaj ne miksi iilin kun la vortoj esperantaj

akueck (User's profile) December 27, 2014, 9:52:44 AM

Sxak:
akueck:
Sxak:
nornen:Konsiderante vortojn kiel anglaparolanto aŭ hispanaparolanto, konsiderante ankaŭ ke kaj la angla kaj la hispana kaj la pitona estas lingvoj, mi dirus pitonprogramisto.
Kaj kiel vi dirus "programisto per PL/SQL"?
PL/SQL-programisto
Sxak:kaj kiel vi prononcus tion, precipe tiun "/"?
Per neniu sono, same kiel en aliaj lingvoj kaj ankau same kiel okaze de signoj, kiel ekzemple ".", ";", ",".

Sxak:Estas ja pli logike lasi la neesperantigeblajn vortojn solaj kaj ne miksi iilin kun la vortoj esperantaj
Kial? Por la literoj estas Esperantlingvaj nomoj (chi-okaze ech Fundamentaj kaj - okaze de kuo - oficiala):
po-lo-so-kuo-lo-programisto

Gravas, ke - kontraste al en ekzemple la angla - en Esperanto oni uzu ligostrekon, por montri, ke la unuopaj partoj formas unu ideon.

Urho (User's profile) December 27, 2014, 12:57:19 PM

akueck:
Sxak:Estas ja pli logike lasi la neesperantigeblajn vortojn solaj kaj ne miksi iilin kun la vortoj esperantaj
Kial? Por la literoj estas Esperantlingvaj nomoj (ĉi-okaze eĉ Fundamentaj kaj - okaze de kuo - oficiala):
po-lo-so-kuo-lo-programisto

Gravas, ke - kontraste al en ekzemple la angla - en Esperanto oni uzu ligostrekon, por montri, ke la unuopaj partoj formas unu ideon.
@akueck, mi tute samopinias kun Vi! — Do, PL/SQL-programisto (po-lo-so-kuo-lo-programisto).

Back to the top