Til indholdet

Listo de umvortoj?

af Bruso, 28. dec. 2014

Meddelelser: 5

Sprog: Esperanto

Bruso (Vise profilen) 28. dec. 2014 00.07.12

Kie estas la plej bona listo de vortoj kun la sufikso "-um"?

Tempodivalse (Vise profilen) 28. dec. 2014 00.59.29

Rigardu la liston ĉe la malsupro de la samtema vikipedia artikolo, kopiitan de ReVo:

http://eo.wikipedia.org/wiki/-um-

Bedaŭrinde mi ne havas plenan tradukon, sed probable oni povas trovi ilin ĉe la lernu! vortaro.
Jen listo de um-vortoj el ReVo:
-umo: alfabetumo, brulumo, cicumo, ĉarumo, ekstremumo, grajnumo, hufumo, kalkanumo, kolumo, komunumo, kortumo, laktumo, manumo, mondumo

-umi: aerumi, akvumi, amindumi, antaŭplenumi, bitumi, butikumi, cerbumi, brakumi, faldumi, fingrumi, foliumi, glaciumi, glitumi, gustumi, kafejumi, kalkumi, kolombumi, krucumi, langumi, lavumi, literumi, lokumi, lotumi, manumi, mastrumi. okulumi

-uma: [numero]-uma , dekstruma, inerciuma, komunuma, monduma

OlivarboFR34 (Vise profilen) 28. dec. 2014 11.22.41

Aldone,
http://www.alcor.com.au/esperanto_rhyming_dictiona...
respondas jenajn vortojn (sed mi ne scias ĉu la vortoj estas bonaj kaj la literoj ĉapelitaj):

frotgumo, skrabgumo, albumo, alfabetumo, bankostumo, bitumo, brulumo, brumo, bumo, busumo, carumo, cekumo, charumo, cicumo, cumo, datumo, ekstremumo, erarlumo, filumo, fontoplumo, forumo, frotgumo, fumo, galiumo, germaniumo, geumo, glumo, grajnumo, grumo, gumo, harmoniumo, heliumo, hilumo, hufumo, humo, iliumo, imperiumo, jarvolumo, kalkanumo, kolumo, komunumo, kortumo, kostumo, kukumo, kuriumo, kurkumo, kvantumo, kvorumo, laktumo, linoleumo, litrumo, lumo, maksimumo, mallumo, malvarmumo, manumo, mediumo, minimumo, mondumo, nazumo, nordlumo, operaciumo, orelumo, pagumo, parfumo, partumo, plandumo, plumo, postumo, povumo, pseuxdodekumo, radiumo, rapidumo, referendumo, rektumo, resumo, rumo, saumo, sencumo, sentumo, serumo, signumo, skrapgumo, stadiumo, sternumo, sucumo, terfumo, traumo, volumo, vortumo

Altebrilas (Vise profilen) 2. jan. 2015 18.01.32

Tia listo devus distingi plurajn kategoriojn:
- um-sufiksataj radikaloj (kalkanumo)
- radikoj finiĝantaj per "-um", sed ne konfuzeblaj kun um-sufiksataj radikaloj (albumo)
- radikoj finiĝantaj per "-um", kaj konfuzeblaj kun um-sufiksataj radikaloj (kostumo)
- unusilabaj radikoj (ex: brumo)

Urho (Vise profilen) 3. aug. 2015 20.15.15

Bruso:Kie estas la plej bona listo de vortoj kun la sufikso "-um"?
Ekzemple ĉi tie lernu!; "UM-vortoj" estas nune 1.056 ekz. — Vi povas serĉi ilin ekzemple per *um* (aŭ *um? ktp.), kaj kontroli, kiuj el ili estas veraj UM-vortoj.

Tilbage til start