Al la enhavo

pastroj, religiuloj kaj lakiro

de codesito, 2015-januaro-01

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

vnick777 (Montri la profilon) 2015-januaro-02 21:35:19

ustra:Kiu asertas, ke sciencistoj estas ateistoj? La plej saĝaj scienc-mensoj de la historio, interalie fizik-nobelpremiitoj, kredis je Dio.
Krome, spiritualismo ne nepre estas limigita je religiemo...
Vere.

Krome, scienco tute ne rilatas kun religio. Ili ekzistas paralele.
Tiel sciencisto povas esti religiaj aŭ ne-religiaj, same kiel ĉiu alia persono.
Scienco mem ne estas konektita kun religio.

Rilate spiritismo, per mia scio ĝi estas (aŭ pli ĝuste, estis) praktikita per ne-religiaj homoj, ĉar religiaj personoj kutime kredas ke spiritismo ne estas bona.
Akcepto (per iuj homoj) de ne-fizika realaĵo kun iuj altaj konscia hierarkio (Dio?) estas ankaŭ manifestita aparte de iuj religio.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-03 22:58:48

Ateistoj agnoskas nur la sciencon kaj ekscitas nefizikan realecon. Mi do, kiel multaj normalaj homoj, vidas ambaŭ flankojn de nia universo.
Plimulto da religiuloj ne disigas la nociojn scienco kaj nemateria mondo. Povas esti nemateria mondo estas parto de l' materia mondo, aŭ male. Simple ni ne scipovas ĝin fiksi, vidi aŭ senti. Tamen ekzistas pruvoj de spirita vivo. Tial mi kun la certeco povas aserti, ke preskaŭ ĉiuj religiulij vidas makromondon. La adeptoj de l' sciemco do vidas nur tion, kion ili povas vidi je distanco de etendita brako. Ili neas ĉion, kion ne povas fiksi la oscilografoj.
Kiam sciencistoj ion esploras kaj trovas novan mekanismon de iuj ŝanĝoj ĉe la bakterio aŭ la planto, ili tuj deziras elmeti rezultojn de sia eksperimento kiel pruvon de darwina natura selekto. Stulteco!!! Nek Mendel, nek Darwin nenion pruvis. Sciencistoj mem ekvidis, ke homoj kun kromosomaj deklinoj en tria generacio donas normalan idaron. Ankoraŭ ne aperis generacio de daŭnoj aŭ hermafroditoj. Ni povas krei konforman societon nur arte per granda streĉo. Tamen temas pri natura selektado. Sciencistoj asertas, ke natura selektado venigas al apero de nova specio kaj elmorto de la malnovaj. Tre interesas kie estas interŝtupaj ĉimpanzohomoj kaj kial spiritistoj kaj homoj elprovantaj la klinikan morton nenion povas rakonti pri animoj de ĉimpanzohomoj aŭ pri homokonformaj estaĵoj. Jes, aperis gena inĝenierarto, kiu povas devigi sen la selektado ricevi novan biologian cpecon... Tamen tia laboratoria laboro ne estas procezo de la natura selektado. Demandoj, demandoj, demandoj...
Sed kiu ne kapablas pensi, devas akcepti lernejan materialon pri transformiĝo de la simio en la homon memstare sen dia aŭ aliplanedana helpo.

vejktoro (Montri la profilon) 2015-januaro-04 06:19:06

Vinisus:Ĉiuj aliaj bestoj adaptas sin la la naturo; la homo estas la ununura besto, kiu adaptas la naturon al si. Do la homo estas malamiko de la naturo, pro tio, pastroj, religiuloj, Lakiro, mi, vi, estas ribelantoj kontraŭ la naturo, kiuj estonte devos esti forviŝitaj de la tersurfaco. Espereble per atoma nuklea milito, farita de Usono aŭ alia potenca lando por la beno de la aliaj bestoj, kiuj laboras favore al la naturo. Ne forgesu: ni estas polvo kaj al polvo ni iam revenos. Ĉielo, Infero kaj paradizo, estas nur magia penso de la homaro.
Se homoj kaj la birdoj estas si mem ambaŭ fabrikaĵoj de la naturo kaj la nestoj estas natura, do naturas ankaŭ la trotuara vojoj. Plue, Se homoj kaj birdoj estas ambaŭ kreaĵoj de iu dio, laŭ tio, iliaj kreataj aĵoj estus plivastiĝoj de Dio.

Tamen, supozu ke Vinisus pravus kaj nia nuna inteligenteco malkaŝos sin kiel tia malbona ideo - evolua malbona eksperimento aŭ fiaska peno de Dio kiu ega volis sin-rekrei - kaj baldaŭ la Naturo devos alpaŝi la problemon!

La malsprito heredos la teron.

Ebla la veraj kuzoj estas Kreado, Evoluado, kaj Dio. La tri devas sekvi la reglamentojn de la kosmo por sukcesi. La celo - daŭriĝi.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-04 08:01:19

La homo instruiĝis kreskigi aŭ krei per komputila 3D-printilo la hepaton kaj renon. Genaj inĝenieroj scipovas jam ricevi novajn indicojn aŭ krei hibridojn de iuj bestoj. Tre bone. Ni atente spektas tion. Kio estos plu? Povas esti scienco scipovos krei ajnan karnon kaj iam sufiĉe esploros konscion kaj parolan mekanismon. Ni troviĝas en komenco de tiu ĉi granda vojo.
Sed tia laboratoria agado neniel pruvas darwinan gipotezon pri natura selektado. Demandoj, demandoj... kaj multe da konjektoj sen rezultoj de darwina doktrino.
Kaj multaj referencoj al multaj eksperimentoj sen rezultoj, pruvantaj naturan selektadon.

ghibulo (Montri la profilon) 2015-januaro-04 11:13:54

Lakiro:...krei ajnan karnon kaj iam sufiĉe esploros konscion kaj
parolan mekanismon. Ni troviĝas en komenco de tiu ĉi granda vojo....
Se ni esperas krei konscio per ludi kun materio, tiam ni estas nur en komenco ekkoni nian absurdaĵon kaj kompare kun jogano aŭ tibeta monako, kiu neidentigiĝas sin al sia korpo - sako da karno+ostoj+graso, ni aspektas kiel naivaj infanoj ridulo.gif

Miland (Montri la profilon) 2015-januaro-04 12:49:19

* Bv. forigi *

Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-04 15:42:52

Stranga afero! Venis inkognito Minuso, kreis la temon, provokis min kaj malaperis. ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif
Jen mi ne povas kompreni por kio li deklaris pri si. Kion li mem pensas pri simioj kaj homoj? Al kiu grupo da primatoj li mem apartenas? ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif

mihxil (Montri la profilon) 2015-januaro-06 18:34:17

vnick777:Scienco mem ne estas konektita kun religio.
Ne nepre. Sed ne malofte religioj ja faras asertojn pri temoj de sciencoj. Ekzemple pri la komenco de la mondo aŭ simile, aŭ la ekeksto de homoj. Tie ja ŝajnas al mi ekzisti ia komuna kampo. Se oni retiras sian religion tute de tiuj kampoj,kaj mi ne dubas ke ekzistas homoj kiuj faras tiel, tiam vi pravas sed ŝajnas al mi ke ne ĉiuj religiuloj tiel faras.

Christa627 (Montri la profilon) 2015-januaro-06 19:45:11

Lakiro:Stranga afero! Venis inkognito Minuso, kreis la temon, provokis min kaj malaperis. ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif
Jen mi ne povas kompreni por kio li deklaris pri si. Kion li mem pensas pri simioj kaj homoj? Al kiu grupo da primatoj li mem apartenas? ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif
Nu, tio iufoje okazas... Iam mi respondis al la demando de iu komencanto; li dankis min, kaj kiam mi poste rigardis la fadenon, li estis jam fariĝinta "inkognita minuso".

Estas subite multaj tiaj minusoj en tiu ĉi forumparto; ĉu la sama persono?

mihxil (Montri la profilon) 2015-januaro-07 08:08:59

Stefano888:Unukornuloj ne estas temo de filozofio kaj religio. La ekzisto de Dio estas temo de filozofio kaj religio.
Mi ne vidas kiel gravas de kio io estas temo. Io ekzistas aŭ io ne ezistas, kaj por tio unua oni simple bezonas bonajn indikaĵojn. Mi nur volis montri ke la argumento 'oni povas nek pruvi, nek malpruvi' helpas neniel ajn.

Stefano888:
Ateismo estas la produkto de ateista kulturo. Homoj kutime kredas tion, kion ili instruiĝis per la socio, en kiu ili vivas. Ateistoj lernis ateismon de ateista socio.
Ateistoj kutime loĝas en religiaj socioj. Mi ekzemple nur vizitis katolikajn lernejojn.

Ankaŭ ne vere ekzistas ateista kulturo. Ĝi ne estas pli ol la racia konkludo ke tiuj fabloj pri dio ktp evidente ne radikas en bona interpreto de la faktoj.

Stefano888:
D-ro Dawkins parolas pri memoj. Laŭ mia nuntempa scio pri tio, kion li instruas, mi ne pensas ke li iam parolas pri ateisma memo. Kial? (Li estas ateisto kompreneble. Li ne volas konfesi ke li havas ateisman memon.)
Kaj denove vi subkomprenas ĉiajn komplotojn kaj fiecon ĉe estimata sciencisto. Mi apenaŭ dubas ke li konfesus ke ateismo ankaŭ iel estas memo. Ne estas io malbona en esti memo. Memo ne estas pli ol ideo kiu progresas kiel geno. La ideo ke Dio ne ekzistas progresas, ĉar ĝi simple estas bona ideo. Sed se li volas klarigi kion li celas per vorto 'memo' li kompreneble ne prenus 'ateismon' kiel ekzemplon, ĉar tio klare ŝajnus esti recepto por miskomprenoj, konsiderante la fakton ke li multe parolas pri tio kiam li ne parolas pri memoj.

Reen al la supro