Ku rupapuro rw'ibirimwo

Esperantigi hispanlingvajn landnomojn

ca, kivuye

Ubutumwa 3

ururimi: Esperanto

nornen (Kwerekana umwidondoro) 3 Nzero 2015 01:37:41

Tiu ĉi listeto, eldonita de la Akademio, mirigis min iom. Mi ne sukcesas trovi regulecon aŭ koherecon je la esperantigo de hispanlingvaj landnomoj.

Ekzemploj:
La hispana duonvokalo /w/ estas esperantigita 6 fojojn kiel v: Antigvo kaj Barbudo, Ekvadoro, Gvatemalo, Nikaragvo, Paragvajo, kaj Urugvajo.
La sama duonvokalo tamen ankaŭ estas esperantigita kiel u: Venezuelo.

Oni esperantigu hispanlingvan /w/ kiel u aŭ kiel v?

La hispana konsonanto /x/ (esperante: ĥ) estas esperantigita ne laŭ sia prononco, tamen laŭ sia skribo: Argentina (arĥentina) fariĝas laŭskribe Argentino.
La litero x prononcata /x/ estas esperantigita kiel /ks/ (do: nek laŭprononce nek laŭskribe): México (meĥiko) fariĝas laŭvole Meksiko.
La hispana litero z /s aŭ θ/ ne rilatas iel ajn al la Esperanta litero z /z/. Tamen oni esperantigas ĝin senŝanĝe: Belizo, Venezuelo.
Aliaj konsonantoj ja estas esperantigitaj laŭ iliaj prononcoj: Costa Rica (kosta rika) fariĝas laŭprononce Kostariko kaj ne laŭskribe *Costarico.

Oni esperantigu hispanlingvajn konsontantojn laŭprononce aŭ laŭskribe aŭ laŭvole?

Se Perú fariĝas Peruo, kial Panamá ne fariĝas Panamao?
El kie naskiĝis la dua i en Ĉilio? El la angla chili beans??? Kial ne Ĉilo?

Kia estas la logiko sub tiuj ĉi esperantigaĵoj?

(Ekzemple la urbo Huehuetenango /wewete'nango/ estus laŭ Gvatemalo kaj Honduraso: Hvehvetenango. Laŭ Venezuelo kaj Honduraso: Huehuetenango. Ideoj?)

akueck (Kwerekana umwidondoro) 3 Nzero 2015 13:46:09

nornen:Tiu ĉi listeto, eldonita de la Akademio, mirigis min iom.
Estas kelkaj komunikajhoj de la Akademio, kiuj mirigas onin. Sed mi ne nepre kunnombrus tiun liston al ili.

nornen:Mi ne sukcesas trovi regulecon aŭ koherecon je la esperantigo de hispanlingvaj landnomoj.
Ghenerale: Okaze de difino de aferoj lingvaj, ech planlingvaj, oni ne chiam devas postuli chioman regulecon kaj chioman koherecon.

nornen:Ekzemploj:
La hispana duonvokalo /w/ estas esperantigita 6 fojojn kiel v: Antigvo kaj Barbudo, Ekvadoro, Gvatemalo, Nikaragvo, Paragvajo, kaj Urugvajo.
La sama duonvokalo tamen ankaŭ estas esperantigita kiel u: Venezuelo.
Evidente la modelo por "Antigvo" k. c. estis vortoj, kiel ekzemple "guardia", kiuj en Esperanto havas "gv" ("gvardio"). Analoge statas pri "cua", ekzemplo: "cuatro" -> "kvar".

Tiun skemon de esperantigo la lingva institucio evidente ne aplikis al formoj aliaj, ol kun "cua" kaj "gua". Eble pro komparo kun la uzo en lingvoj aliaj, ol la hispana.

nornen:Oni esperantigu hispanlingvan /w/ kiel u aŭ kiel v?
Chu tio estas postulo, deziro au demando?

nornen:La hispana konsonanto /x/ (esperante: ĥ) estas esperantigita ne laŭ sia prononco, tamen laŭ sia skribo: Argentina (arĥentina) fariĝas laŭskribe Argentino.
La litero x prononcata /x/ estas esperantigita kiel /ks/ (do: nek laŭprononce nek laŭskribe): México (meĥiko) fariĝas laŭvole Meksiko.
La hispana litero z /s aŭ θ/ ne rilatas iel ajn al la Esperanta litero z /z/. Tamen oni esperantigas ĝin senŝanĝe: Belizo, Venezuelo.
Aliaj konsonantoj ja estas esperantigitaj laŭ iliaj prononcoj: Costa Rica (kosta rika) fariĝas laŭprononce Kostariko kaj ne laŭskribe *Costarico.

Oni esperantigu hispanlingvajn konsontantojn laŭprononce aŭ laŭskribe aŭ laŭvole?
Lau la preskribo au rekomendo de la prilingve autoritata institucio.

nornen:Se Perú fariĝas Peruo, kial Panamá ne fariĝas Panamao?
Demandu al la Akademio, sed ne esperu je senkontraudira respondo.

Bernadox (Kwerekana umwidondoro) 26 Ntwarante 2015 15:34:09

Tiu ĉi listeto, eldonita de la Akademio, mirigis min iom. Mi ne sukcesas trovi regulecon aŭ koherecon je la esperantigo de hispanlingvaj landnomoj.
Via interesa demando (kaj viaj multaj instruaj ekzemploj) koncernas adapton de toponimoj (loknomoj) el la hispana, do de "fremdvortoj" en la senco de R 15 de la Fundamenta Gramatiko (FG). Viaj demando kaj ekzemploj baziĝas sur tri premisoj, Nornen:

1. La nomo de hispanlingva lando en la hispana estas tiu formo, kiu donis la esperantan.
2. La nuna hispana nomo en sia formo de 2015 estas decida.
3. La transskribo okazas kvazaŭ laŭ algoritmo kaj pro tio devus gvidi al ĉiam sama rezulto.

Ĉiuj tiuj kriterioj estas raciaj kaj penseblaj, sed ili ne estas tiuj de la Fundamento.

1. Tre ofte esperantigo ne estas bazita sur la loka nomo - t.n. "endonimo", sed sur internacie pli konata fremda loknomo - "eksonimo":
* Sicilio laŭ franca, angla, germana, ne laŭ itala (kiu donus *Siĉilio)
* Prago laŭ germana, angla, franca, ne laŭ ĉeĥa (kiu donus *Praho)
* Bukaresto (ne *Bukareŝto), Florenco, Hindio, Pekino, Stetino, Vaskio k.m.a.

2. (mi ellasas tie ĉi)

3. Laŭ la F-to unueca uzo estas pli grava ol transskriba "ĝusteco" (kiel ajn difinita). Tio importas la faktoron de kontinueco en la tempo, t.e. unueco inter inter la generacioj ("diakrona unueco" ). Klartekste: Se iu vortformo jam fariĝis tradicia, do jam estas tre malnova, ĝi restas "ĝusta" Esperanto, eĉ se ni nuntempe adaptus ĝin alimaniere.

Tipaj ekzemploj estas "delfeno" aŭ "plateno" el la plej frua epoko. Tiam laŭ Z ankoraŭ estis grave eviti la homofonion (sama vorto por malsamaj nocioj) kun la elemento -in (virina). Jam ĉ. 1900 li (prave) rezignis pri tiu ideo kaj ĉesis "misformi" la internaciajn vortojn je -in, ŝangante ilin al -en (t.n. "falsaj parencoj" ). Hodiaŭ ni sendube ("pli internacie" ) esperantigus per *delfino kaj *platino; simile ni transskribus anglan /w/ unuece al "v" kaj ne okaze al "u" (west - *vesto, malgraŭ la homofonia vest(aĵ)o, ne uesto).

Rezulte ni havas dekojn kaj dekojn da "falsaj parencoj" je - ekz. - -in kaj kelkajn malmultajn transskribitajn je -en.

Iu klara "algoritmo" ne ekzistas kaj jam en la epoko de Z ne ekzistis. Temas pri historiaj hazardoj kaj modoj.

Se ni havus funkciantan Akademion, ĝi ja povus allasi la formojn novajn (en la senco de A 8) *delfino kaj *platino paralele al la Fundamentaj delfeno kaj plateno kaj oni vidus, kiuj formoj "venkos" kaj kiuj arkaiĝos.

Sed iel taŭgan Akademion ni ne havas. La granda plimulto de la homoj tie rifuzas la Fundamenton por si mem. Male: ili penis fariĝi akademiano por "elinterne" ŝanĝi Esperanton - bedaŭrinde.

Subira ku ntango