去目錄頁

Kiel uzi "ESKAPI"

从 disgustus, 2015年1月4日

讯息: 6

语言: Esperanto

disgustus (显示个人资料) 2015年1月4日下午8:15:21

Kiel funkcias la vorto ESKAPI? En la angla, oni dirus, "Mi eskapas el la besto," sed mi ne certas ĉu same funkcias la vorto ESKAPI en Esperanto. Ĉu bone diri, "Mi eskapas for de la besto," aŭ "... ? Antaŭe dankon pro la helpo.

nornen (显示个人资料) 2015年1月4日下午11:15:04

Mi ne uzus "eskapi", kiu estas nenecesa nova elpensaĵo.
Zamenhof uzadis la vorton sav': savi sin, forsaviĝi, saviĝi.

Z:Sur la monton savu vin, por ke vi ne pereu.
Do mi dirus: Mi savis min de la besto.

akueck (显示个人资料) 2015年1月5日下午3:32:32

disgustus:Kiel funkcias la vorto ESKAPI? En la angla, oni dirus, "Mi eskapas el la besto," sed mi ne certas ĉu same funkcias la vorto ESKAPI en Esperanto. Ĉu bone diri, "Mi eskapas for de la besto," aŭ "... ?
Taugas "de", "el" , "je" kaj krome neniu prepozicio kaj anstataue la akuzativo. Bazo: Fundamenta Ekzercaro §29.

Cetere: "Eskapi" estas oficiala vorto.

nornen (显示个人资料) 2015年1月5日下午3:34:15

akueck:
disgustus:Kiel funkcias la vorto ESKAPI? En la angla, oni dirus, "Mi eskapas el la besto," sed mi ne certas ĉu same funkcias la vorto ESKAPI en Esperanto. Ĉu bone diri, "Mi eskapas for de la besto," aŭ "... ?
Taugas "de", "el" , "je" kaj krome neniu prepozicio kaj anstataue la akuzativo. Bazo: Fundamenta Ekzercaro §29.

Cetere: "Eskapi" estas oficiala vorto.
Oficiala ja. Oka aldono.

sudanglo (显示个人资料) 2015年1月6日下午12:40:50

Ĉu vi estis ene de la besto kiel tiu biblia Jona? Tiam, 'el la besto'. Sed se vi simple kuris for, tiam eble vi eskapis 'de la besto'.

Por pli abstraktaj afero eble 'eskapi -n'. Ekz eskapi la influon de la nacia lingvo; eskapi sian punon

amigueo (显示个人资料) 2015年1月19日下午2:12:14

nur laŭ mia neaŭtoritatigita opinio, la malpezaj formoj "eskapi -n", "eliri -n" preferindas. kial?

" la ĵusa trotuarulo rigardis la jŭseliritan domon
" la malĵusa ekzilulo nostalgiis la eskapitan landon

回到上端