去目錄頁

La jaro 2014 ĉe lernu!

nornen, 2015年1月7日

讯息: 6

语言: Esperanto

nornen (显示个人资料) 2015年1月7日下午8:16:28

Iuj statistikaĵetoj. SE&O.

externalImage.png

nornen (显示个人资料) 2015年1月7日下午8:17:45

externalImage.png

nornen (显示个人资料) 2015年1月7日下午8:18:24

externalImage.png

Altebrilas (显示个人资料) 2015年1月20日下午1:20:37

Mi dankas vin pri la informo, ĉar mi elpensis tian formulon kelkajn jarojn antaŭe, sed ne sciis, ke tiu formulo estis trvita en 1979 de LAASKO kaj TAAGEPERA, kaj ke tio nomiĝis Efektiva Nombro de Partioj.

Tiu formulo estas uzinda por niaj statistikoj: efektive, por scii ĉu iu kongreso estas pli "internacia" ol alia, la nombro de deklaritaj landoj ne taŭgas: Sufiĉas, ke oni lastmomente invitu kongresanon de nova lando, aŭ ke dunaciulo vivanta en la kongreslando deklaru sin laŭ sia origina lando por falsigi la statistikojn.

Ankaŭ tio povas utili por komputi la efektivan nombron de landoj en la mondo, kaj ilia meza popolnombro.

Ĝi estas facile trovebla: Se la landoj estas 1, 2, 3,... i,... kaj la respektivaj popolnombroj p1, p2,... pi, ...

La popolnombro de la tero estas P=Sumo(pi)

Do iu terano havas probablecon loĝi en la lando i kiu estas: pi/P

En mezo, li apartenas al lando kies meza popolnombro estas:
Sumo((pi/P)*pi) = Sumo(pi^2/P) =Sumo(pi^2)/P =Sumo(pi^2)/Sumo(pi)

Tio estas la "efektiva meza popolnombro" de tera lando.

Por havi la efektivan nombron de landoj, sufiĉas kalkuli kiom da tiaj landoj povas enhavi tero. Sufi^cas dividi la popolnombro de la tero per "efektiva meza popolnombro" de ĝiaj landoj:

ENL=P / EMP = Sumo(pi) /(Sumo(pi^2)/Sumo(pi)) =(Sumo(pi)^2)/Sumo(pi^2)

La ne-matematikistoj bonvolu pardoni al mi.

Altebrilas (显示个人资料) 2015年1月20日下午1:29:18

Mi donas ekzemplon: SE estas tri landoj kun 1,2 kaj 5 milionoj de loĝantoj, ilia "efektiva" nombro estas:

(1+2+5)^2 / 1+4+25 = 64/30 = 2.13

Tio povas esti utila por precize scii ĉu ni progresas aŭ malprogresas.

Altebrilas (显示个人资料) 2015年1月21日下午9:53:33

Uzante tiun metodon pri la ĉ 156000 uzantoj de Lernu! kiuj deklaris sian landon, oni trovas, ke la "efektiva" nombro de landoj estas 19.5 kaj la efektiva meza nombro de uzantoj por ĉiu lando estas 7975. Tiumaniere, Hungario estas la plej tipa lando, kun 7508 uzantoj.

回到上端