Al la enhavo

Mi estas Ŝarli

de stilly, 2015-januaro-08

Mesaĝoj: 163

Lingvo: Esperanto

vejktoro (Montri la profilon) 2015-januaro-17 06:47:35

Se via religio kreadas ke la similaĵoj de iu aŭ io alteriĝos vin en geheno, do ne verku ĝin. Se vi ne povas fari aŭ verki ion laŭ via religia fido, ne ĝin faru. Via religio estas via elekto kaj la kunaj reguloj estas partoj de tiu elekto; partoj de VIA vivmaniero. Sed via religia elekto ne donas al vi la rajton elekti por mi regulojn.

Estas multaj kredoj.. do, kiel ni povus kunvivi? Ni devas redukti ĉiujn tiujn rajtojn al la persono mem; al la principaj neforpreneblaj rajtoj.

Oni decidis ke ĉiu homo havas la rajton travivi. Mi kaj vi havas la rajton fari ion ajn por (mem)plilongigi niajn proprajn vivojn, sed vivo en anarĥio estas ne dezirata. Do, ni ne permesus agojn ke perturbus la rajton de aliuloj travivi libere. Leĝo estas konsento inter popolo: mi konsentas ke mi ne korpe entrudiĝi je via rajto travivi, kaj vi same konsentas pri la mia.

Tio estas fundamenta en socio, en multaj nuntempe landoj kiel Francujo, kaj se vi elektas vivi tie, vi elektas TIUN regulon.

Oni povas legi Thomas Hobbes, Thomas Paine, kaj John Locke, pri jurnaturalismo kaj statuto.

Sed vere, ĉu iu ajn serioze kredas ke la atakoj prizorgas nure bildojn? Grupoj kiel Isis-o kaj Al Queda-o ja havas aliajn motivojn. Ĉi tiam, Ŝarlie estas la ekskuzo en Francujo, sed alie ili uzis (kaj uzos) malsamajn kialojn.

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-januaro-17 16:33:14

Fuzzy:

Se vi invitis en la landon multege da tre religiemaj homoj, kaj samtempe aprobas kaj subtenas plej aĉajn incitadojn kontraŭ ili, tiam sangoverŝo ne malfruos.
La teroristoj ne estis enmigrintoj, sed filoj/nepoj de enmigrintoj de ne tre religiema generacio. Tiuj teroristoj, laŭ la gazetoj (mi ne mem konis ilin) dum restado en karcero iĝis samtempe terorismaj kaj religiemaj - se oni povas nomi "religio" doktrino kiu instigas al amasmurdado.

Nur kelkaj el la homoj, kiuj instruas tian religion al la teroristoj, venas de eksterlande, sed mi supozas, ke la ŝtato ne invitis ilin.

La plejpartego de la francaj islamanoj deziras nur vivi pace sen esti maltrankiligitaj de ekstremistoj, nek racismaj nek terorismaj.

Paulinho (Montri la profilon) 2015-januaro-17 18:02:45

Vinisus skribis: Bush III aŭ Clinton II certe havos la saman mesian vizion por venigi la demokratecon al la Mez-Oriento. Ĉi-foje per atombomboj la nova usona prezidento kreskigos Edenan Ĝardenon en Irako kaj Afeganio. Finfine la Tera Paradizo estos restarigita!
Oni ne povas kredi ke ĉiu perforto de teroristoj estas rekte kulpo de okcidentanoj. Tie, estas ankaŭ perforto de unu kontraŭ aliaj, en Mezoriento. Sed gxenerale konsiderante, la ironio de Vinisus estas perfekta.

ustra (Montri la profilon) 2015-januaro-18 11:53:13

Vinisus (Montri la profilon) 2015-januaro-18 14:12:35

Paulinho:
Vinisus skribis: Bush III aŭ Clinton II certe havos la saman mesian vizion por venigi la demokratecon al la Mez-Oriento. Ĉi-foje per atombomboj la nova usona prezidento kreskigos Edenan Ĝardenon en Irako kaj Afeganio. Finfine la Tera Paradizo estos restarigita!
Oni ne povas kredi ke ĉiu perforto de teroristoj estas rekte kulpo de okcidentanoj. Tie, estas ankaŭ perforto de unuj kontraŭ aliaj, en Mezoriento. Sed gxenerale konsiderante, la ironio de Vinisus estas perfekta.
Arabaj landoj ĉiam militis unuj kontraŭ la aliaj, sed tra la jarcentoj ili supervivis. Antaŭnelonge, eŭropaj landoj multe militis inter si, tie okazis eĉ centjara milito. Laŭ mi plej partoj de arabaj landoj ankoraŭ vivas samkiel vivis eŭropaj landoj antaŭ 500 jaroj. Usono kiel la plej potenca lando de la planedo devus kompreni tion, kaj ne provus detrui ilin nek iliajn morojn uzante perforton, ĉar estingi fajron per benzino, neniam oni sukcesis. Se mi alvenus al via hejmo kaj mortigus viajn familianojn, certe vi ne salutus min per floroj. Prezidento Jimmy Carter diradis: "Mi neniam iros mortigi senkulpajn maljunulojn kaj infanojn de aliaj landoj."

Koracio (Montri la profilon) 2015-januaro-18 16:53:38

Abelujon ne incitu, amason ne spitu.

ustra (Montri la profilon) 2015-januaro-20 16:30:27

Oni rakontas, ke la atako kontraŭ Ŝarli estis atako kontraŭ la libereco de la gazetaro kaj esprimo. Kaj ke necesas protekti tiun ĉi liberecon. Sed la malo okazas kiel la kazo de Dieudonné jam montras. Ĉiu opini-esprimo, ĉiu ironio, ĉiu kritiko, ĉia humoro - kiel ajn amuza aŭ satira - estas supremataj kaj severe punitaj en Francio. La celo estas restrikti la liberecon de la esprimo - denove pere la elturniĝo, ke temas pri "batalo kontraŭ terorismo".

Deksesjara lernejano faris karikaturo el kovrilo de Charlie Hebdo. Jen la originalo:

("La Korano estas fekaĵo... ne protektas kontraŭ kugloj" )
externalImage.png

La lernejano faris el tiu la jenan:

("Charlie Hebdo estas fekaĵo... ne protektas kontraŭ kugloj" )
externalImage.png

Kiel France 3 raportas, la polico prenis tiun ĉi deksesjaran lernejanon kaj la prokuroro akuzas lin pro "apologio de terorismo".
Mi jam skribis, ke la vera celo de la atakantoj ne estis la mortigitoj sed la konsumantoj de la amaskomunikiloj. Tio pli kaj pli klariĝas.

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-januaro-21 07:42:08

ustra:Oni rakontas, ke la atako kontraŭ Ŝarli estis atako kontraŭ la libereco de la gazetaro kaj esprimo. Kaj ke necesas protekti tiun ĉi liberecon. Sed la malo okazas kiel la kazo de Dieudonné jam montras. Ĉiu opini-esprimo, ĉiu ironio, ĉiu kritiko, ĉia humoro - kiel ajn amuza aŭ satira - estas supremataj kaj severe punitaj en Francio. La celo estas restrikti la liberecon de la esprimo - denove pere la elturniĝo, ke temas pri "batalo kontraŭ terorismo".

Deksesjara lernejano faris karikaturo el kovrilo de Charlie Hebdo. Jen la originalo:

("La Korano estas fekaĵo... ne protektas kontraŭ kugloj" )
externalImage.png

La lernejano faris el tiu la jenan:

("Charlie Hebdo estas fekaĵo... ne protektas kontraŭ kugloj" )
externalImage.png

Kiel France 3 raportas, la polico prenis tiun ĉi deksesjaran lernejanon kaj la prokuroro akuzas lin pro "apologio de terorismo".
Mi jam skribis, ke la vera celo de la atakantoj ne estis la mortigitoj sed la konsumantoj de la amaskomunikiloj. Tio pli kaj pli klariĝas.
Se tio veras, mi ne havas komentojn. Libereco de parolado estas tiom libera en Francio.

verdajulio (Montri la profilon) 2015-februaro-04 05:51:35

Nia konstitucio agnoskas la liberecon de sinesprimo al iu ajn popolano.Ekde la terorista atako kontraŭ Charlie Hebdo en Parizo,mi demandadis al miaj skajpamikoj pri ĝi.Ĉu la libereco de sinesprimo estas senlime agnoskata en via lando? Iu samideano asertas,ke la libereco de sinesprimo estas ja fundamenta afero por demokratia lando sed rilate al la ĵurnalo "Charlie Hebdo",li pensas,ke ĝi estas tro mokema kaj insultema,tiel ke ĝi povas ofendi homojn ne tre bone kulturitajn aŭ ne sufiĉe maturajn.Se ekz.Tennoo estus parodiita aŭ mokita,la plimulto de japanoj sendube ofendiĝus kaj kelkaj ne silentus,kvankam ili ne reagos,mi kredas,kiel islamaj ekstremistoj.Kiel vi reagus,se via patro aŭ patrino estus mokita? Dirante tion,mi tute ne defendas terorismon mem.Tio estas vere hontinda kaj abomeninda afero.La demando estas ĉu la libereco de sinesprimo estas senlime agnoskita aŭ perdonata aŭ ne.Kiel sciate,nenio fare de la homo estas perfekta.Ni devas modeste pripensi tion.En nia lando,Japanio ankaŭ vivas islamoj,kvankam ne tiel multaj kiel en Eŭropo aŭ Usono.Laŭ tio,kion mi vidas,ili ĝenerale estas modestaj kaj pacamantoj.Kirgizano,kiu estas mia instruisto de la rusa,asertas,ke tiaj teroristoj ne estas islamanoj en la vera senco de la vorto kaj li opinias,ke ili estas manipulataj de Usono pere de ekz.CIA,kiu ŝategas blasfemi islamismon kaj eĉ monooferas al tiaj ekstremistoj.Hodiaŭajn ekstremistojn edukis Usono mem,dum la malvarma milito,kontraŭ Sovetunio.Sed kiel ironia afero estas,ke la antaŭaj lernintoj de Usono murdas Usonanojn,Anglojn kaj Eŭropanojn!Kaj lastatempe ankaŭ japanojn!La teroristoj estas ĝenerale nekulturitaj kaj nematuraj Neniu povas supozi kion ili aŭdacas fari,pro tio ke ni devas pripensi,ĉi okaze,ĉu la libereco de sinesprimo tiel universala,kiel ni imagas. verdajulio,Osaka,Japanio

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-februaro-04 07:28:08

verdajulio:Kirgizano,kiu estas mia instruisto de la rusa,asertas,ke tiaj teroristoj ne estas islamanoj en la vera senco de la vorto kaj li opinias,ke ili estas manipulataj de Usono pere de ekz.CIA,kiu ŝategas blasfemi islamismon kaj eĉ monooferas al tiaj ekstremistoj.Hodiaŭajn ekstremistojn edukis Usono mem,dum la malvarma milito,kontraŭ Sovetunio.Sed kiel ironia afero estas,ke la antaŭaj lernintoj de Usono murdas Usonanojn,Anglojn kaj Eŭropanojn!Kaj lastatempe ankaŭ japanojn!
Ĉu vi mem samopinias kun via instruisto?

Reen al la supro