Į turinį

Mi estas Ŝarli

stilly, 2015 m. sausis 8 d.

Žinutės: 175

Kalba: Esperanto

Fuzzy (Rodyti profilį) 2015 m. kovas 3 d. 10:39:21

klmn:
Fuzzy:
klmn:
Kiel eblas fidi je justa esploro?
Ne tro hastu, kara klmn, atendu iomete, eble Putin sukcesos konvinki vin, ke lia reĝimo ne estas tiu, kiu murdis Nemcov'on.
Nu jen, ankaŭ vi hastas kaj jam estas certa ke la reĝimo ne faris tion.
Kial vi ne volas enlasi almenaŭ unu procenton da dubo?
Teorie la reĝimo certe havis eblecon aranĝi tiun krimon. Sed mi bezonas tre seriozajn pruvojn de tiom kontraŭlogika, malprofitdona, preskaŭ memmortiga paŝo de la putina registaro.

Aliaj versioj aspektas laŭ mi multe pli rezonaj. "Sankta viktimo" du tagojn antaŭ granda opozicia demonstracio estas tute kutima afero en landoj, kiujn Usono deziras demokratigi. Kaj islamaj venĝemuloj jam pruvis siajn plenan frenezecon. Je tiuj versioj mi povas pli facile kredi ol je tio ke Putin subite iĝis furiozema malsaĝulo.

klmn (Rodyti profilį) 2015 m. kovas 3 d. 11:35:39

Fuzzy:
Aliaj versioj aspektas laŭ mi multe pli rezonaj. "Sankta viktimo" du tagojn antaŭ granda opozicia demonstracio estas tute kutima afero en landoj, kiujn Usono deziras demokratigi. Kaj islamaj venĝemuloj jam pruvis siajn plenan frenezecon. Je tiuj versioj mi povas pli facile kredi ol je tio ke Putin subite iĝis furiozema malsaĝulo.
Rekte ne, mi konsentas. Li jam sufiĉe longdaŭre kunvivis kun la opozicio tia kian havis, kaj apenaŭ estas kialoj ion ŝanĝi nun. Aŭ ek-estis?

Jen miaj du cendoj:
1. Povas esti ke altrangaj oficiroj de sekretservoj montris sian memstarecon, kaj decidis likvidi lin (samkiel kelkajn antaŭe). La momento estas bona en tiu senco ke tre facilus konvinki rusan popolon je usona provoko. Kion opinios eksterlanduloj, ili certe prifajfis.

2.Troviĝis kelkaj rusaj naciistaj sencerbuloj kiuj pensis ke faros patriotan agon.
Ja ajna opoziciulo (ne nepre nur Mentsov) en Rusia socio estas ne alipensanto sed perfidulo, kvina kolono, agento de Usono (aŭ EU).
Jen tiu ago povis esti rekta produkto de tiu longdaŭra persvado far de por-registaraj amaskomunikiloj.

Mi ne pro tio dubas ke mi jam certas pri la kulpuloj sed pro tio ke aliaj versioj entute ne estos esplorataj.

Cetere mi memoras la diskuton pri Charlie Hebdo (jen, alia ligo al la temo de fadeno).
Ĉu ankaŭ Nemcov estis tiom radikala kontraŭislamisto kaj sufiĉe ofendis sentojn de alikredantoj por esti murdita?

Terurĉjo (Rodyti profilį) 2015 m. kovas 3 d. 14:48:24

klmn, ĉu vi scias tiun ĉi junulinon?

externalImage.png

kiun rilaton ŝi havas al Nemcov?

klmn (Rodyti profilį) 2015 m. kovas 3 d. 16:08:46

Terurĉjo:klmn, ĉu vi scias tiun ĉi junulinon?

kiun rilaton ŝi havas al Nemcov?
mi komprenas kion vi celas.
Mi havas nenion kontraŭ ankaŭ tiu ĉi versio nur se inter la aliaj

Fajro_Ruso (Rodyti profilį) 2015 m. kovas 18 d. 16:50:22

Antaŭhieraŭ ebria ukrainia stiristo de militkirasmaŝino surveturis virinon kaj du etajn knabinojn en la orientukrainia urbo Konstantinovka. La 8-jaraĝa knabino mortis tuj surloke. Ĉu neniu deziras nomi sin Polina (nomo de la mortinta knabino)?

Atgal į pradžią