Al la enhavo

Mi estas Ŝarli

de stilly, 2015-januaro-08

Mesaĝoj: 163

Lingvo: Esperanto

stilly (Montri la profilon) 2015-januaro-08 14:00:21

Mi ne povas rezisti, jen la fina pentraĵo de Charb. Charb estis la publikestro de la ĵurnalo.

https://twitter.com/LesNews/status/552816012396331...

Mi tradukas :

"Ĉiam ne atenco en francio."
persono : "atendu, ni povas prezenti niajn feliĉojn ĝis la ĵanuara finon."

nornen (Montri la profilon) 2015-januaro-08 14:38:38

Stephane Charbonnier diris al la AP en la jaro 2012:
Mahometo ne estas sankta por mi. Mi ne kulpigas la muzulmanojn pro tio, ke ili ne ridas pri niaj karikaturoj. Mi vivas sub (la ŝirmo de) la leĝoj de Francujo, mi ne vivas sub la Korana leĝo.
Eble li eraris.

COUARAIL (Montri la profilon) 2015-januaro-08 15:23:56

stilly:Mi ne povas rezisti, jen la fina pentraĵo de Charb. Charb estis la publikestro de la ĵurnalo.

https://twitter.com/LesNews/status/552816012396331...

Mi tradukas :

"Ĉiam ne atenco en francio."
persono : "atendu, ni povas prezenti niajn feliĉojn ĝis la ĵanuara finon."
externalImage.png
Supra titolo: Ĉu ĉiam ne estas atencoj en Francio?

Armitulo: Atendu! Por prezenti siajn bondezirojn, oni povas ĝis la fino de januaro.

Ĉi-malsupra komento: La desegnisto Charb, mortinta dum la atako, publikigis tiun desegnon en la ĉi-semajna ĵurnalo.

stilly (Montri la profilon) 2015-januaro-08 15:45:51

Dankon pri via traduko !

Alsete (Montri la profilon) 2015-januaro-08 15:55:44

Oni ne povas kompari la agojn de tiuj ĵurnalistoj kaj tiuj de iliaj murdistoj. La unuaj alportis vivon al nia socio kaj la lastaj alportis la barbaran morto, volante mortigi libereco.

Mi kelkfoje legas Charlie Hebdo: Jen satira gazeto. Li uzas humuron kaj mokataĵon por fari la leganton pensi, ke ĝi povu doni retropaŝon en ĉiuj kampoj: religio, sed ankaŭ politiko, socio kaj ideojn per tekstoj aŭ karikaturoj.

Cabu, Wolinski, Charb, ktp ne estis perfortaj homoj, ili ne vivis en malamo de diferenco sed estis pelitaj de humanista penso. Nur liaj murdistoj vivis en malamo de la aliaj.

Tiu ĵurnalistoj kaj desegnistoj ne malbenis, ili esprimis ilian personan vidadon de la socio, de la mondo. Dum jardekoj oni faris sian laboron : metante lupeon sur la malfortoj de niaj socioj.

En franca juro, religioj havas la samajn rajtojn kiel ĉiu alia asocio de personoj: oni povas kritiki ilin, ke ni malkonsentas kun ilia ideologio kiel oni povus fari kun ajna politika aŭ filozofia kapelo. Kaj preĝejoj rajtas montri sian malkonsenton kaj plendi en tribunalo.

Unue, la libereco de esprimo, tiam la kompenso por damaĝoj se estas damaĝoj, aplikante la Leĝojn de la Franca Respubliko.
Lando kiu ne procedi tiamaniere ne estus iu lando de juroŝtato.

ustra (Montri la profilon) 2015-januaro-08 16:17:12

Ĉu Charlie Hebdo faris ankaŭ satiro pri la israela cionismo?

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-januaro-08 17:11:14

vejktoro:Mia unua kartuno eble temas Fuzzy-on kaj libereco de parolado.
Mi vidis karikaturojn de la ĵurnalo, kaj opinias ke temas pli pri senresponseco de fimokado ol pri libereco de parolado. Jen vidu

[img] http://imworld.aufeminin.com/story/20130224/charli... [/img]

Kio tio estas, ĉu ne sencela sencerba blasfemo? Por kio estas tia libereco insulti homojn -- por plimultigi malamojn? Nu jen malamo kreskis ĝis la tre alta grado, mi gratulas vin.

nornen (Montri la profilon) 2015-januaro-08 17:15:29

Fuzzy:...
+1. Mi tute konsentas.

Tio ne pravigas aŭ malpligravigas la mortigojn, sed kiu ĵetas merderojn ĉien, ne surprizu kiam merdero revenos.

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-januaro-08 17:22:13

stilly:Mi ne tute samopinias vin. La malleĝaĵo ne estas pentri sed mortigi. Se vi pensas ke pentraĵo insultas vin, vi povas plendi al la justico. Ni havas leĝojn por tio krimo.
Ĉu vere? Do la malcivilizitaj islamanoj por savi siajn religiajn kredaĵojn de malsanktigado povis simple iri al juĝejo, anstataŭ aranĝi buĉadon? Kaj kian punon ricevus la fimokuloj?

dobri (Montri la profilon) 2015-januaro-08 17:54:25

Fuzzy:
stilly:Mi ne tute samopinias vin. La malleĝaĵo ne estas pentri sed mortigi. Se vi pensas ke pentraĵo insultas vin, vi povas plendi al la justico. Ni havas leĝojn por tio krimo.
Ĉu vere? Do la malcivilizitaj islamanoj por savi siajn religiajn kredaĵojn de malsanktigado povis simple iri al juĝejo, anstataŭ aranĝi buĉadon? Kaj kian punon ricevus la fimokuloj?
Laŭ mia opinio la malcivilizitaj islamanoj devus iri hejmen al Sirio, Irako aŭ Afganio kaj tie murdi siajn kuncivitanoj, se ili tiamaniere volas amuziĝi. En Eŭropaj landoj estas religiaj murdoj jam de longe malpermesitaj!

Reen al la supro