Aller au contenu

Mi estas Ŝarli

de stilly, 8 janvier 2015

Messages : 175

Langue: Esperanto

ustra (Voir le profil) 9 janvier 2015 09:18:37

Fuzzy:
ustra:divide et impera

Tio nomiĝas strategio de tensio. Oni jam konas tiujn ĉi ludojn el la Operacio Gladio.
Estas domaĝe, ke homoj ankoraŭ lasas sin kapti per tiuj ĉi malnovaj ruzoj.
Hmm, ĥodiaŭ mi aŭdis pri tio, ke unu el la atakintoj perdis en la aŭto sian identigilon. Kaj per tio la polico malkovris kiuj estis la krimuloj.
Ĉiuj ja scias ke siajn identigilojn en la lokoj de siaj krimoj perdas nur teroristoj dungitaj de usonanoj. Do eble vi pravas, kara ustra.
Oni povas studi la historion de teroraj atakoj en la okcidento aŭ oni povas kredi la amaskomunikilojn kaj transpreni ilian opinion kaj demagogion...
La vera celo de la atako estas la konsumantoj de amaskomunikiloj.

Parenteze, kie estas la indigno pri la miloj da mortigitaj islamanoj kio okazas ĉiutage por la prospero de la okcidento?

vikungen (Voir le profil) 9 janvier 2015 13:29:06

Fuzzy:Mi tre kondolencas la proksimulojn de la viktimoj, kaj la islamanojn de Francio.

Sed kiu kulpas je tio, ke aĉaj teroristoj kruele mortigis la aĉajn fipentristojn?
Laŭ mi -- nure la franca registaro. Se ĝi permesas al la fipentristoj pentri aĉajn insultegajn fipentraĵojn, ĝi devus garantii al ili sekurecon. Ĝi malsukcesis, do ĝi kulpas.
Mi esperas ke vi ne estas serioza.. Vi vere defendas frenezajn bestojn kaj iliajn aktojn? Eble ne en Rusio, sed en Okcidenteŭropo ni havas parolliberecon, se pentristoj volas pentri Mohammed, ili povas. Se ili volas pentri la papon kun etaj infanoj en ĉenoj, ili povas. Estas satiro, kaj ĝi estas permesita en demokratioj. Mi estas ŝoka.

Alsete (Voir le profil) 9 janvier 2015 13:40:05

Nova armita atako ĵus okazis en Francio.
La tria ekde merkredo.
Nuntempe du personoj estas mortigitaj en Parizo.
Televido komencas elvoki la komenco de la civila milito.
La prelegoj pri la desegnaĵoj de Charlie Hebdo ŝajnas fariĝi multe nenecesas.

Vinisus (Voir le profil) 9 janvier 2015 14:15:04

Se oni venas kun armiloj pinta teknologio detruas vian sendefendan landon mortigas viajn filojn mensogante, ke via lando havas kemiajn amasmortigajn armilojn. En Irako la infanoj, maljunuloj kaj senkulpaj virinoj estis buĉitas, kune kun la vera malamiko, kiu estis la terura Saddan Hussein; antaŭneloge amiko de okcidentanoj. Do, estas konsentite: Ni kreos monstrojn por malhelpi aliajn landojn, poste ni detruas ilin kaj la popolon de iliaj landoj. Antaŭlonge eŭropanoj invadis mortigi kaj sklavigis afrikonojn, amerikanojn kaj azianojn, ŝtelis iliajn havaĵojn, nuntempe ni la noblaj eŭropanoj ne toleras la ĉeeston de la genepoj de niaj viktimoj en niaj landoj. Kia speco de estuloj ni estas?

Alsete (Voir le profil) 9 janvier 2015 15:15:22

Mi konsentas, eŭropanoj genocidis, sklavigis, sed ne la popolo krimis por akiri monon.
Hodiau estas la popolo de Francio kiu estas referita, artistoj, civiluloj, spektantoj mortigis sendistinge de murdistoj je la servo de hierarkio.
Denove la riĉaj mortigas la malriĉulon.

La celo estas timigi la loĝantaron de la lando por kaŭzas ke ne apartenas, kaj neniam estis: konflikto inter la potencaj de la mondo, ĉu Okcidenta aŭ diktatoroj kaŝante malantaŭ religio malkonfirmas reguloj.
Por islamanoj ankaŭ: "Ne mortigu." Kaj Francaj islamanoj ne rekonas teroristoj kiel kredantoj, kaj ili pravas.

vikungen (Voir le profil) 9 janvier 2015 15:39:50

leporinjo:Mi ne estas Ŝarli. Mi nur insultas personojn, kiuj verŝajne ne mortigos min.
Ĉu vi estas timemulo? Do se kristanoj ne mortos vin, vi povas insulti ilin. Sed se islamanoj mortigos vin, vi ne devas insulti ilin?

leporinjo:Sed se ili mortigos min, mi ja akceptos tion. Tio estas la kosto de mia rajto insulti onin.
Kia socio estas tio? Kie oni eble mortas per la mano de teroristo por diri nur vian opinion?

ustra (Voir le profil) 9 janvier 2015 15:51:04

externalImage.png

robbkvasnak (Voir le profil) 9 janvier 2015 16:20:11

Mi NE estas ustra!

nornen (Voir le profil) 9 janvier 2015 17:12:54

Mi ne estas robbkvasnak. Mi nek estas ustra. Mi nek estas Charlie. Mi estas nornen. Saluton, mi nomiĝas nornen.

Altebrilas (Voir le profil) 9 janvier 2015 17:22:39

La televido ĵus anoncis, ke la policistaro ĵus ĉesigis la du ostaĝoprenojn: la tri teruristoj estas mortpafitaj, du aŭ tri policistoj estas vunditaj, sed bedaŭrinde kelkaj ostaĝoj estis motigitaj aŭ vinditaj.

Mi estas Charlie.

Retour au début