Al la enhavo

Mi estas Ŝarli

de stilly, 2015-januaro-08

Mesaĝoj: 163

Lingvo: Esperanto

vallidor (Montri la profilon) 2015-januaro-10 19:28:13

Ĉu estas mokas de Muslumistojn aŭ la Islama-religio? Tio ĉi ne estas ekvivalenta.

Moku evoluo, astronomio, aŭ ajn sciencojn vi volas! Ĝi estas ankoraŭ vera.

Tamen se vi mokas la homojn direktante la sciencoj, ili ankoraŭ ne murdos vin.

Simila al mian posta mesaĝo, la muslima religio estas plej malbona por la muslimajn homojn.

vejktoro (Montri la profilon) 2015-januaro-10 22:00:16

Fuzzy:
vejktoro:
Mi timas tian netolerecon.
Kiel vi aŭdacas nomi vin tolerema, se vi toleras ne ĉion?
Mi ne povas toleri ĉion.

nornen (Montri la profilon) 2015-januaro-10 23:12:24

vallidor:
Moku evoluo, astronomio, aŭ ajn sciencojn vi volas! Ĝi estas ankoraŭ vera.
Vi volas ke la evoluo kaj la astronomio moku iujn ajn sciencojn? Kion vi celas diri? Mi tute ne komprenas vian afiŝon.

vejktoro (Montri la profilon) 2015-januaro-10 23:26:06

nornen:
vallidor:
Moku evoluo, astronomio, aŭ ajn sciencojn vi volas! Ĝi estas ankoraŭ vera.
Vi volas ke la evoluo kaj la astronomio moku iujn ajn sciencojn? Kion vi celas diri? Mi tute ne komprenas vian afiŝon.
Vi bone komprenis.. oni nur mankis le -n(-on).

Moku iu ajn, estas nur kartunoj. Ĉiu konsoliĝu.

ustra (Montri la profilon) 2015-januaro-11 09:48:16

Laŭ la eldiro de ĵurnalistino de Ŝarli kaj atestanto de la atako unu atakanto havis bluajn okulojn...

La komisaro kiu enketis la atakon kontraŭ Ŝarli mortigis sin...

Je suis Helric Fredou.

Paulinho (Montri la profilon) 2015-januaro-11 12:11:03

Mi NE estas Ŝarli. La atakantoj ne povus tion fari, kion ili faris. Sed insulto estas ankaŭ maniero por mortigi. Mi ne scias kiel estas en Francio. En mia lando, la leĝo antaŭvidas rajton de respondo,pro insultituloj. Se ĉi tiu rajto estus uzita en la kazo, estus bone.Mortigi ne estas bone, nek fizike nek morale.

mihxil (Montri la profilon) 2015-januaro-11 12:40:02

robbkvasnak:mi ja estas Ŝarli kune kun aliaj kiuj amas la liberon de esprimo
Mi estas Ŝarli ankaŭ, sed mi ne pensas ke tiuj frenezaj murdistoj atencis la liberecon de esprimo. Ili atencis la jurŝtaton mem. Se ili ne samopinius aŭ pensas ke la publikaĵoj de tiu ĵurnalo estas neakceptebla, tiam ekzistas diveraj manieroj pruvi ion fari kontraŭ tio, kiuj ne rilatas al la malkuraĝa murdado de amasoj de homoj. Tiu maniero estas plene kaj tute malakceptebla, kaj mi pensas ke estas bone ke per tiu fiega ago ili atingis precize la inverson, nome ke la komiksaĵoj de tiu ĵurnalo nun estas monde videblaj. Bone, eĉ se mi ne estus ŝatinta la enhavon de tiu ĵurnalo, nun mi volus abonon.

Pri ustra mi rekomendus ignori lin, aŭ eble neignori sed tiam simple legi la precizan malon kiel li efektive diras, ĉar tio ĉiam pli senchavus.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-januaro-11 13:52:25

Mi estas Ustra, ĉar li estas la ununura, kiu kuraĝas dubi pri la versio de la povuloj; dum la ŝafaro bruante sekvas siajn paŝtistojn. Kiu semas venton frue aŭ malfrue tiu rikoltos tempeston.

ustra (Montri la profilon) 2015-januaro-11 16:32:18

Estas sufiĉe cinika kiel kelkaj forumanoj ĉi tie interpretas la rajton je libereco de opinio kaj esprimo...

Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-11 18:47:37

Vinisus: Kiu semas venton frue aŭ malfrue tiu rikoltos tempeston.
Kiu semas venton, tiu frue aŭ malfrue rikoltos tempeston. okulumo.gif

Reen al la supro