去目錄頁

Ranglisto de lingvoj lau lernmalfacileco

akueck, 2015年1月10日

讯息: 4

语言: Esperanto

akueck (显示个人资料) 2015年1月10日上午11:52:36

Jen ranglisto de lingvoj lau lernmalfacileco por angllingvanoj.

Kia lau via pritakso estas la ranglisto por lingvanoj aliaj, ol angllingvanoj?

Ekzemplo:

Por germanlingvanoj lau mia pritakso sen pruvo:

a) Kategorio II ne ekzistas;
b) la angla estas en kategorio I; kaj
c) antau kategorio I estas plia kategorio kun la afrikansa kaj nederlanda.

utku (显示个人资料) 2015年1月10日下午7:20:03

Mi ne scias kaj ne povas rete trovi tian liston por turkoj. Sed mi povas skizi similan modelon por nur kelkaj lingvoj kaj sur nur miaj spertoj, ideoj kaj observoj pri edukado pri lingvoj.

KATEGORIO 1
Ĉiuj turkaj lingvoj (kiel azera, kazaĥa, tatara, ...)
Japana (nur paroli)
Esperanto
Persa (nur paroli), Kurda

KATEGORIO 2
Indoneza, Malaja
Persa (kun skribo)
Korea (nur paroli)
Mongola (nur paroli)

KATEGORIO 3
Angla, Dana
Sveda, Norvega
Nederlanda, Germana
Korea (kun skribo)
Hungara, Finna, Estona
Mongola (kun skribo)
Filipina
Urdua-Hinda (nur paroli)

KATEGORIO 4
Hispana, Itala, Portugala, Franca, Rumana
Araba
Urdua-Hinda (kun skriboj)
Svahila
Japana (kun skribo)
Ĉinaj lingvoj (nur paroli)

KATEGORIO 5
Rusa, Pola, Ukraina
Greka
Hebrea
Irlanda
Ĉinaj lingvoj (kun skriboj)

Estas nur mia vidpunkto...

troyshadow (显示个人资料) 2015年1月12日上午8:08:08

mi,kiel ruslingvsno(kaj la rusa estas en lastaj grupoj en cxiuj tie-prezentataj listoj) povas prezenti mian varion de tia lista:
I.ciuj slavaj lingvoj(la pola,cxehxa,serba...)
II.germanaj kaj latinidaj lingvoj( la angla,germana,ispana,franca...)
III.turkidaj kaj aliaj lingvoj kun simplaj gramatikoj sed kun fremdaj logikoj: japona,finna,hungara
IV.lingvoj kun malfacila prononco sed ne tre malfacila gramatiko: araba,cxina etc
V. lingvoj tute fremdaj lau sonoj kaj gramatikoj- bantuaj,amerikaindiaj ktp...

vejktoro (显示个人资料) 2015年1月12日上午8:34:10

troyshadow:V. lingvoj tute fremdaj lau sonoj kaj gramatikoj- bantuaj,amerikaindiaj ktp...
Mi volas diri.. mi studis erojn de multaj lingvoj kaj lingvaj grupoj je universitato kaj la lingvoj de la indiĝenaj popoloj de Nordameriko estas nekredeblaj! Tre tre komplikaj gramatikoj. Tiel malsimpla ke mi kredas ke por esti flua oni devas lerni iun de tiuj lingvoj denaske.

Tamen, Mi trovis ke la lingvoj de Sudafriko havas la plejn malfacilajn sonojn.

Mi ne scias bone pri la lingvoj de Sudameriko.

回到上端