K vsebini

Leĝoj pri blasfemo

od stilly, 13. januar 2015

Sporočila: 27

Jezik: Esperanto

Altebrilas (Prikaži profil) 14. januar 2015 22:47:05

Mi opinias, ke Dieudonné faris tion kiel provokado por montri per malbongusta duagrada humuro, ke la esprimlibero ne estus la sama por ĉiuj.

Mi kredas, ke anstataŭ juĝi lin iam poste, prefere la franca registaro klarigu precize la limon inter esprimlibero kaj instigo al krimo, kaj instruu tion en la lernejoj.

stilly (Prikaži profil) 15. januar 2015 08:48:43

Fenris_kcf:Ĉu vi bonvolus plibonigi vian Esperanto-nivelon antaŭ skribi plian mesaĝon?
Dankon pri via kuraĝigo !

Vinisus (Prikaži profil) 15. januar 2015 12:17:29

Ĉiam dependas de kiu blasfemas t.e. se la blasfemanto estas povulo aŭ oni blasfemas favore al povulo, ĉio estas tolerebla, kontraŭe la tiel laŭdatan espriman liberon oni sendas rubujon.

kaŝperanto (Prikaži profil) 15. januar 2015 12:39:52

corobu:
Fenris_kcf:Dankon; mi memoros tion.

Mi ne estus skribinta mian mesaĝon, se mi estus kompreninta la mesaĝon de stilly. Ĉu vi komprenis ĝin tute? [...]
Jes.
Li volis diri ke en Francio, se oni toleras blasfemojn, oni ne toleras publikajn peladojn al terorismo, al murdado kaj al rasismo.
Mi ankaŭ komprenis lian mesaĝon tute, kaj mi ne parolas la francan lingvon. Ja estis iom da eraroj, sed la mesaĝo mem estis ankoraŭ komprenebla. Eble vi ne intencis ŝajni malĝentila en via afiŝo, fenris, sed estas facila taksi ĝin kiel malĝentileco.

psychoslave (Prikaži profil) 15. januar 2015 14:37:04

Altebrilas:Mi opinias, ke Dieudonné faris tion kiel provokado por montri per malbongusta duagrada humuro, ke la esprimlibero ne estus la sama por ĉiuj.

Mi kredas, ke anstataŭ juĝi lin iam poste, prefere la franca registaro klarigu precize la limon inter esprimlibero kaj instigo al krimo, kaj instruu tion en la lernejoj.
Multe problemoj miksas en via demando : blasfemo, esprimlibero, francaj esprimlimoj, Dieudonné paroloj kaj juĝaj kondamnoj.

Ĉiu bezonas sian propran analizon. Miksado ne eblas aferkoncernecan diron.

ustra (Prikaži profil) 15. januar 2015 16:02:02

psychoslave:

Ĉu Dieudonné ne estis arestigita kiel "apologiisto de terorismo" ĉar li skribis "Mi sentas min kiel Charlie Coulibaly" ĉe Facebook? (Coulibaly estas la supozita komplico de fratoj.) Mi legas, ke la franca inkvizicio arestigis pli ol 50 "apologiistojn de terorismo". Kio okazas en Francio?

nornen (Prikaži profil) 15. januar 2015 16:12:09

ustra:
psychoslave:
Altebrilas:Mi opinias, ke Dieudonné faris tion kiel provokado por montri per malbongusta duagrada humuro, ke la esprimlibero ne estus la sama por ĉiuj.

Mi kredas, ke anstataŭ juĝi lin iam poste, prefere la franca registaro klarigu precize la limon inter esprimlibero kaj instigo al krimo, kaj instruu tion en la lernejoj.
Multe problemoj miksas en via demando : blasfemo, esprimlibero, francaj esprimlimoj, Dieudonné paroloj kaj juĝaj kondamnoj.

Ĉiu bezonas sian propran analizon. Miksado ne eblas aferkoncernecan diron.
Ĉu Dieudonné ne estis arestigita kiel "apologanto de terorismo" ĉar li skribis "Mi sentas min kiel Charlie Coulibaly" ĉe Facebook? (Coulibaly estas la supozita komplico de fratoj.) Mi legas, ke la franca inkvizicio arestigis pli ol 50 "apologantojn de terorismo". Kio okazas en Francio?
Kio okazas? Sorĉistin-ĉasado.

stilly (Prikaži profil) 15. januar 2015 16:53:52

ustra:
Ĉu Dieudonné ne estis arestigita kiel "apologanto de terorismo" ĉar li skribis "Mi sentas min kiel Charlie Coulibaly" ĉe Facebook? (Coulibaly estas la supozita komplico de fratoj.) Mi legas, ke la franca inkvizicio arestigis pli ol 50 "apologantojn de terorismo". Kio okazas en Francio?
Mi esperas ke ni ne vivos la francia patriota ago. Sed verŝajne ke la arestigoj estas iomete rapidaj.

"inkvizicio", ne troigu...

AlfRoland (Prikaži profil) 16. januar 2015 21:12:02

bengthed (Prikaži profil) 16. januar 2015 22:45:32

AlfRoland:Portreto de la Profeto
Ĉi tio ne estas portreto de la Profeto
Do, oni ne rajtas pentri Mohamedo. Ĉu oni rajtas skribi poemojn pri li, aŭ verki muzikon?

Nazaj na začetek