До змісту

Leĝoj pri blasfemo

від stilly, 13 січня 2015 р.

Повідомлення: 27

Мова: Esperanto

stilly (Переглянути профіль) 13 січня 2015 р. 22:47:01

Saluton,

En francio, la blasfemo ne estas punita. Vi povas blafemi tiom kiom vi volas. Mi pensas ke tiu leĝo estas fondamenta por la liberesprimo.

Unue, kiam vi blafemi, vi insultas neniun. Due, blasfemo necesas sanktigitaĵo. Sed kiu povas determini tion kio estas sanktigitaĵo aŭ mala sanktigitaĵo ? Kiom la religio kaj la ŝtato estas aparta, la ŝtato ne povas leĝi.

Pace,

externalImage.png

traduko : Jesuo Kristo : la venontan semajnon, mi faris vin la revivigâ truko.

nornen (Переглянути профіль) 14 січня 2015 р. 00:26:40

Kaj kiel rilatas ĉi ĉio al la sakro? Kaj kio estas malsakro?

Mi ne certas pri la demando, ĉu oni povus blasfemi eĉ sen sakro. Mi ne opinias ke la sakro estas necesaĵo por blasfemi.

Bodler (Переглянути профіль) 14 січня 2015 р. 13:17:55

La problemo estas ke leĝoj pri blasfemo estas uzata kiam iu kritikas religiulojn. Ĉu en demokratia lando oni rajtas kritiki la agojn de aliuloj ? Kompreneble jes !

Se mi estas ateisto kaj pensas ke religioj danĝeras, ĉu mi rajtas paroli pri tio ? La problemo estas ke ĉiam la opinioj de iu estas blasfemo por iu alia.

Altebrilas (Переглянути профіль) 14 січня 2015 р. 13:42:31

Atentu, ke "sakro" ne estas sinonimo de "sanktigitaĵo".

Ĉiukaze, restas la demando pri KIU havas la rajton decidi pri kio estas sanktigita aŭ ne.

Se oni uzas religion nur kiel obeigilo, pli kaj pli multe da aferoj iĝas "sanktigitaj", kaj pli kaj pli da punoj estas disdonataj. Sed en laika lando kiel Francio oni (almenaŭ teorie) obeas nur al la leĝoj demokrate voĉdonitaj en la parlamento kaj aplikataj de la ŝtato.

ustra (Переглянути профіль) 14 січня 2015 р. 13:52:53

Ĉu la franca Gestapo ne ĵus arestigis la komikisto Dieudonné por enskribo ĉe Facebook?
Ĉu vi estas certa, ke blasfemo ne estas punita en Francio?

stilly (Переглянути профіль) 14 січня 2015 р. 14:18:14

Altebrilas:Atentu, ke "sakro" ne estas sinonimo de "sanktigitaĵo".
Ĉiukaze, restas la demando pri KIU havas la rajton decidi pri kio estas sanktigita aŭ ne.
Dankon ! Mi miselktis mian vorton !

ustra:
Ĉu la franca Gestapo ne ĵus arestigis la komikisto Dieudonné por enskribo ĉe Facebook?
Ĉu vi estas certa, ke blasfemo ne estas punita en Francio?
Dieudonné ne blasfemas, li estis juĝinta pri vekterorismo. En francio, vi ne povas vekmortigon, vekterorismon kaj vekrasomalsâtigon. Mi ne havas opinion koncerne liajn multajn juĝadojn.

Fenris_kcf (Переглянути профіль) 14 січня 2015 р. 16:57:18

Ĉu vi bonvolus plibonigi vian Esperanto-nivelon antaŭ skribi plian mesaĝon?

corobu (Переглянути профіль) 14 січня 2015 р. 17:27:48

Fenris_kcf:Ĉu vi bonvolus plibonigi vian Esperanto-nivelon antaŭ skribi plian mesaĝon?
El http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/i-verboj/kun_ro...

Inter antaŭ kaj I-verbo oni metas la vorteton ol:

Oni devas iri longan distancon, antaŭ ol veni al la rivero.FA1.23 = ...antaŭ ol oni venas al la rivero.

Antaŭ ol foriri li ŝlosis la pordon. = Antaŭ ol li foriris...

Fenris_kcf (Переглянути профіль) 14 січня 2015 р. 18:35:24

Dankon; mi memoros tion.

Mi ne estus skribinta mian mesaĝon, se mi estus kompreninta la mesaĝon de stilly. Ĉu vi komprenis ĝin tute?

Parenteze: Tia fibonul-agado, ke neperfekta persono ne rajtas kritiki aliajn, ĝenigaĉas min...

corobu (Переглянути профіль) 14 січня 2015 р. 20:58:03

Fenris_kcf:Dankon; mi memoros tion.

Mi ne estus skribinta mian mesaĝon, se mi estus kompreninta la mesaĝon de stilly. Ĉu vi komprenis ĝin tute? [...]
Jes.
Li volis diri ke en Francio, se oni toleras blasfemojn, oni ne toleras publikajn peladojn al terorismo, al murdado kaj al rasismo.

Назад до початку