Til indholdet

Fotoj kun fremdlingvaj komentoj

af Altebrilas, 14. jan. 2015

Meddelelser: 6

Sprog: Esperanto

Altebrilas (Vise profilen) 14. jan. 2015 14.10.13

Bonan jaron al la teamo!

En iuj fadenoj estas amaso de grandaj fotoj, ofte senkomentaj aŭ kun tekstoj en fremdaj lingvoj, kaj tio malfaciligas la legadon kaj komprenon de la debato.

En paĝaro, kies celo estas lerni esperanton, sin esprimi nur per bildoj ŝajnas iomete paradoksa: ĉu iuj uzantoj havas nur infanĝardena nivelo?

Mi priponas, ke oni postulu tradukon de la fremdlingvaj tekstoj (la sama regulo, kiel se oni tajpus la tekston), kaj aldoni komenteton por klarigi pri kio la bildo rilatas al la debato.

robbkvasnak (Vise profilen) 14. jan. 2015 15.45.11

Mi samopinias!! Mi ne povas lerni ĉiujn lingvojn de la mondo. Neniu povas fari tion. Se ni volas pruvi la valoron de Esperanto, ni devasa uzi ĝin. Fotoj aŭ io ajn en E-lingva forumo devus esti komprenebla al ĉiuj forumanoj kaj la antaŭkondiĉo en E-forumo estas Esperanto. Tio ne estas limo al la libereco de parolo - male, estas incito al libera parolo kio nur havas sencon se la legantoj komprenas la parolon.

maratonisto (Vise profilen) 6. apr. 2016 19.16.24

Kial oni ne devas skribi en Esperanto en nacilingvaj subforumoj?
Kutime oni pardonas "kontraŭkrokodiladon", eble iu tradukas esperantan tekston en nacian lingvon. Ekzemple se mi skribas en la ĉina aŭ turka subforumo pri ĉinaj aŭ turkaj kantoj. Sed kiam mi skribis pri Esperanto en Pollando en la pola subforumo, oni forigis mian duan mesaĝon kaj la diskuto finiĝis.
Mi komprenas, ke ne estas permesita skribi nacilingve en esperanta forumo kaj skribi en iu tria lingvo en nacilingvaj forumoj. Sed kial estas malpermesita Esperanto sur la esperanta forumo?

erinja (Vise profilen) 6. apr. 2016 22.32.47

Esperanto neniam estas malpermesita en Esperanto-forumoj!

Sed ĉi tie ĉe lernu, forumoj estas dividitaj laŭ lingvo. Vi ĉiam rajtas afiŝi en Esperanto - sed en la forumoj kiuj estas por diskutoj en aliaj lingvoj, vi devas meti tradukon kun via mesaĝo. Tio signifas ke vi rajtas afiŝi en Esperanto en la pollingva forumo, sed vi devas inkluzivi tradukon en la pola.

La temo de la forumo ne estas "diskutoj pri Pollando", sed "diskutoj en la pola". Tio signifas ke komencantoj kiuj parolas nur la polan devus povi sekvi la diskuton en tiu forumo. Tial oni devas meti polan tradukon kun la teksto en Esperanto, tiel ke ĉiuj legantoj de la forumo povu kompreni.

Altebrilas (Vise profilen) 15. apr. 2016 14.15.02

Mi kredas, ke la punkto estas kiam oni deziras informojn pri lingvo malofta en lernu-forumoj, kaj oni deziras peti tiujn informojn al ĝiaj parolantoj, kiam oni ne sufiĉe bone mastras tiun lingvon.

Unu solvo estus disponi pri la traduko en ĉiuj lingvoj de la frazo "mi deziras informojn pri la lingvo X; Helpemuloj bonvolu konsulti la forumon 'pri aliaj lingvoj' ", meti ĝin en la nacilingvan forumon, kaj fari la demandon en esperanto en la taŭga forumo 'pri aliaj lingvoj'.

erinja (Vise profilen) 15. apr. 2016 21.00.27

Efektive, per Google Translate kaj aliaj iloj, oni povas senprobleme havi aŭtomatan tradukon de ajna teksto. Teksto kun eraroj - certe! Sed minimume, komprenebla teksto. Se iu deziras informojn pri pollando, oni iru simple al Google Translate, oni poligu la deziritan tekston de la angla aŭ de iu nacilingvo, kaj oni afiŝu tiun tekston (laŭ-eme ankaŭ akompanita de esperanta originalo) en la pollingva forumo. Problemo solvita! Legantoj de Esperanto perfekte komprenos la esperantan version, tiuj kiuj ankoraŭ estas komencantoj pri E-o (kaj tial pasigas tempon en la pola forumo!) povas legi kaj respondi al la mesaĝo en la pola.

Tilbage til start