maldekstraldekstraj kaj dekstralmaldekstraj: ĉu mallongigindaj?
de amigueo, 2015-januaro-15
Mesaĝoj: 9
Lingvo: Esperanto
amigueo (Montri la profilon) 2015-januaro-15 14:02:36
tamen mi demandas, ĉu "malaldekstraj" kaj "dekstralmalaj" estas akceptindaj mallongigoj, malpli kontekstaj ol "m-a-d" kaj "d-a-m"?
estas homoj kiuj ofte uzas kontekstajn mallongigojn[mlg], dum aliaj preferas kuraĝe preteri mlgojn kaj ĉiam skribi "Esperanto" anstataŭ "eo", "E", "£" [lingvo en kiu la teksto aŭ alparolo]
kompreneble, pandora kaĝo, ĉu malferminda?, ĉu prisilentinda?
Fenris_kcf (Montri la profilon) 2015-januaro-15 18:57:23
amigueo (Montri la profilon) 2015-januaro-15 19:56:54
Fenris_kcf:Kial ne simple uzi la vortojn "dekstren" kaj "maldekstren"?en vikipedio troviĝas
"La araban oni skribas de dekstre maldekstren"
http://eo.wikipedia.org/wiki/Araba_alfabeto
okej, do, araba estas maldekstrenskribita lingvo, aŭ laŭkontekste, pli koncize, maldekstrena lingvo. oni povus metaforumi ke la luno estas araba kaj ne tute analfabeta, ĉar lunaspekte ĉu helo ĉu malhelo avancas maldekstren aŭ maldekstrenas.
male, etiopa estas dekstrena lingvo kaj la suno etiopskribas, ĉar ĝi moviĝas sur la ĉielo dekstren aŭ dekstrenas.
mi iam trovis novvorton "liv" (maldekstr)
Fenris_kcf (Montri la profilon) 2015-januaro-16 10:12:57
Esperanto ne estas tiom aglutina kiel ekz. la Finna.
Sxak (Montri la profilon) 2015-januaro-16 10:30:23
amigueo (Montri la profilon) 2015-januaro-16 11:18:09
Sxak:mi emfazas aŭ atentigas ke tia aglutino enorme utilas ee.Fenris_kcf:"-en" estas netiganta finaĵo. .Tamen eblas
vidu en PIV *volv/i->dekstrenvolviĝa
en domaĝe fordisciplinita mesaĝo aperis simila jenan:
" mi iras hejmen, do, mi hejmeniras, do, mi hejmenas.
" ĉiumatene, laborejene, mi fulmrapidas ĵurnalvizaĵojn.
amigueo (Montri la profilon) 2015-januaro-16 11:26:15
" kiel aliri la muzeon? duastrate livenu!
amigueo (Montri la profilon) 2015-januaro-16 12:52:26
en vikipedia artikolo pri skribspuro:
" signoj por vokaloj estas skribataj desupre suben
" signoj por konsonantoj estas skribataj supre-dekstren
hahaha, ne nur ekzistas unu direkto kun du ekstremoj aŭ sencoj, kiam rigardi kajeron aŭ ekranon, aperas supreno kaj malsupreno, kaj ajnkvanta kombino de (mal)dekstreno kaj (mal)supreno.
tia kombino la plej simpla estas "samtempe supren kaj dekstren". ĉu direbla plikoncize?
amigueo (Montri la profilon) 2015-januaro-19 19:06:49
plustridek = malantaŭe
plusdekkvin = dekstre
minusdekkvin = maldekstre = live
ĉu vi konas la veran sistemon kiun uzas la eoaviadistoj?