目次へ

maldekstraldekstraj kaj dekstralmaldekstraj: ĉu mallongigindaj?

amigueo,2015年1月15日の

メッセージ: 9

言語: Esperanto

amigueo (プロフィールを表示) 2015年1月15日 14:02:36

kiam oni uzas vortojn analogastrukturajn al "maldekstraldekstraj" kaj "dekstralmaldekstraj", aperas tento iom mallongigi. mi trovis iun kiu uzis "d-a-m" kaj "m-a-d" kontekste.
tamen mi demandas, ĉu "malaldekstraj" kaj "dekstralmalaj" estas akceptindaj mallongigoj, malpli kontekstaj ol "m-a-d" kaj "d-a-m"?

estas homoj kiuj ofte uzas kontekstajn mallongigojn[mlg], dum aliaj preferas kuraĝe preteri mlgojn kaj ĉiam skribi "Esperanto" anstataŭ "eo", "E", "£" [lingvo en kiu la teksto aŭ alparolo]

kompreneble, pandora kaĝo, ĉu malferminda?, ĉu prisilentinda?

Fenris_kcf (プロフィールを表示) 2015年1月15日 18:57:23

Kial ne simple uzi la vortojn "dekstren" kaj "maldekstren"?

amigueo (プロフィールを表示) 2015年1月15日 19:56:54

Fenris_kcf:Kial ne simple uzi la vortojn "dekstren" kaj "maldekstren"?
en vikipedio troviĝas
"La araban oni skribas de dekstre maldekstren"
http://eo.wikipedia.org/wiki/Araba_alfabeto

okej, do, araba estas maldekstrenskribita lingvo, aŭ laŭkontekste, pli koncize, maldekstrena lingvo. oni povus metaforumi ke la luno estas araba kaj ne tute analfabeta, ĉar lunaspekte ĉu helo ĉu malhelo avancas maldekstren aŭ maldekstrenas.

male, etiopa estas dekstrena lingvo kaj la suno etiopskribas, ĉar ĝi moviĝas sur la ĉielo dekstren aŭ dekstrenas.

mi iam trovis novvorton "liv" (maldekstr)

Fenris_kcf (プロフィールを表示) 2015年1月16日 10:12:57

"-en" estas netiganta finaĵo. Ne eblas aldoni pliajn afiksojn poste. Do "dekstrena" ne estas ĝusta vorto.

Esperanto ne estas tiom aglutina kiel ekz. la Finna.

Sxak (プロフィールを表示) 2015年1月16日 10:30:23

Fenris_kcf:"-en" estas netiganta finaĵo. .
Tamen eblas
vidu en PIV *volv/i->dekstrenvolviĝa

amigueo (プロフィールを表示) 2015年1月16日 11:18:09

Sxak:
Fenris_kcf:"-en" estas netiganta finaĵo. .
Tamen eblas
vidu en PIV *volv/i->dekstrenvolviĝa
mi emfazas aŭ atentigas ke tia aglutino enorme utilas ee.
en domaĝe fordisciplinita mesaĝo aperis simila jenan:

" mi iras hejmen, do, mi hejmeniras, do, mi hejmenas.
" ĉiumatene, laborejene, mi fulmrapidas ĵurnalvizaĵojn.

amigueo (プロフィールを表示) 2015年1月16日 11:26:15

post konsulti, mi aplombas:

" kiel aliri la muzeon? duastrate livenu!

amigueo (プロフィールを表示) 2015年1月16日 12:52:26

alaloj aŭ direktoj: ho!

en vikipedia artikolo pri skribspuro:

" signoj por vokaloj estas skribataj desupre suben
" signoj por konsonantoj estas skribataj supre-dekstren

hahaha, ne nur ekzistas unu direkto kun du ekstremoj aŭ sencoj, kiam rigardi kajeron aŭ ekranon, aperas supreno kaj malsupreno, kaj ajnkvanta kombino de (mal)dekstreno kaj (mal)supreno.

tia kombino la plej simpla estas "samtempe supren kaj dekstren". ĉu direbla plikoncize?

amigueo (プロフィールを表示) 2015年1月19日 19:06:49

mi aŭdis ke la aviadistoj uzis horloĝminutan sistemon por indiki direktojn.

plustridek = malantaŭe
plusdekkvin = dekstre
minusdekkvin = maldekstre = live

ĉu vi konas la veran sistemon kiun uzas la eoaviadistoj?

先頭にもどる