본문으로

Kiom da Esperanta parolantoj estus sufiĉe?

글쓴이: rosto, 2008년 1월 5일

글: 5

언어: Esperanto

rosto (프로필 보기) 2008년 1월 5일 오후 1:32:41

Kiom da Esperantaj parolantoj estus sufiĉe por ke vi sentu vin feliĉa?

Filu (프로필 보기) 2008년 1월 5일 오후 2:42:24

Eble por dek milionoj estos sufiĉe da tradukantoj por filmoj, libroj, eldonoj, ktp.

Mi nuntempe bedaŭras, ke nur malmultaj libroj disponeblas (interalie ne eĉ disponeblas en Esperanta eldono, ekde mi ne scias kiam, "Cent jaroj da soleco" de García-Márquez, kiu estas la plej legita el ĉiuj libroj verkitaj dum la XXa jarcento). Filmemuloj ankaŭ (mi certas) ŝatus sufiĉe da Esperantistoj por pravigi investon en tekste kaj voĉe valoraj tradukoj Esperantaj da filmoj.

Ĉiukaze, se dek milionoj ne sufiĉas al tio, mi kredas, ke tridek aŭ kvardek milionoj ja sufiĉos: ne necesas dekobligi la dekan da milionoj... Mi do voĉdonis por 10 000 000, sed kun la bemolo ĉiantaŭe menciita, ke la sekvanta valoro en la elektaĵaro estis tro tro alta.

tomasoavro (프로필 보기) 2008년 1월 5일 오후 2:56:38

laŭ mi eĉ nur unu mil homoj sed PENSANTAj en esperanto - ĉu eblos?

rosto (프로필 보기) 2008년 1월 6일 오전 5:10:17

Kvankam oni ĉiam ripetas ke Esperanto estas neŭtrala lingvo, kaj tio estas granda valoro de Esperanto, mi opinias, ke granda valoro de Esperanto estas ja tia kaj samtempe tute mala. Esperanto estas ne nur neŭtrala, sed ankaŭ unika kaj originala. Dum centjaro da ekzisto de Esperanto esperantanoj kreis originalan Esperantan pensmanieron. Ĉu multaj esperantistoj povas pensi Esperante aŭ ne, sed Esperanta pensmaniero ja ekzistas. Pro tia unika pensmaniero Esperanto estas altvalora kultura propraĵo de la homaro. Ĉiu lingvo estas ne nur komunikilo sed ankaŭ pensmaniero. Tuta mondo ne povas kaj ne devas pensi sammaniere. Sed Esperanto devas ekzisti kaj vivi.

rosto (프로필 보기) 2008년 1월 8일 오전 5:37:34

Jen, laŭ enketo ni vidas nun tri grupojn de esperantistoj: finvenkistojn, realistojn kaj negravistojn.

다시 위로